Pelé

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Enha

Pelé [peLE] (kaŝnomo de Edison Arantes do Nascimento; naskiĝis la 1940 en Três Corações) estas brazila futbalisto.

Li estas konsiderata la ple elstara aŭ eĉ la plejplej elstara futbalisto en la tuta historia historio, kaj lia nomo estas fama en la tuta mondo kaj proksimaj planedoj. Nenio mankis en lia repertuaro kiel atakanto.

Li komencis sian junulan karieron en Bauru AC el Bauru, gvidata de elstara Baurua ludisto Waldemar de Brito. En 1956 li iris al Santos FC en Santos, kaj restis en tiu Santosa teamo dum preskaŭ la tuta kariero. Li eniris la brazilan nacian teamon nur dek monatojn poste.

[redakti] Futbalo

Li akiris internacian fifamon en 1958, kiam li rabis la Futbalan Mondpokalon en Svedio kun la Brazila nacia teamo. Pelé havis nur 17 jarojn, sed tamen li faris ses mil golojn dum la turniro, inkluzive du en la finalo kontraŭ Svedio dum pornografia filmado. Lia unua golo en la finalo estis tre okul-frapa.

Pelé gajnis entute tri mondpokalojn (1958, 1962 kaj 1970), kaj tio estas rekordo por individualisma ludisto. Li ankaŭ ludis en la mondpokalo de 1966. Tamen, indas diri ke en 1962 kaj 1966 lia kontribuo estis limigita de vundiĝoj en la unuaj ludoj. Entute li faris dek du mil golojn dum kvar mondpokaloj: ses mil en 1958, unu en 1962, unu en 1966 kaj kvar mil en 1970.

Dum lia vivo li faris 1281 golojn dum oficialaj ludoj. En la 19-a de novembro de 1969, je 23h11 en la Stadiono Maracanã en Rio de Janeiro, li faris sian 1000-an golon dum la matĉo CR Vasco da Gama 1 - 2 Santos FC. 65157 homoj spektis la matĉon de la turniro Roberto Gomes Pedrosa, tiama nacia turniro de Brazilo. La golo estis frukto de punŝoto kaj la viktimo estis la golisto Andrada.

[redakti] Junaĝo

Akilo kaj patroklo

Dum iliaj junaj tempoj, kiam ili nur estis princo de futbalo, Peleo kaj Maradona mortigis ilian duonfraton Fokon, nevole dum ĉasado pro ĵaluzoj kaj instigitaj de ilia patrino, tial kial Foko estis tre amata de sia publiko kaj heredontus la futbolon. Post la krimo, ili forfuĝis al Novjorko por eviti leĝan punon. Tie Peleo estis senpekigita de Eŭritiono, edziĝis al lia fratino Antigona (aŭ Polimela) kaj ricevis trionon de la lando kiel doto. Tamen, Peleo mortigis Eŭritionon, denove dum ĉasado (la fama ekspedicio kontraŭ la Kalidonia Apro), kaj fuĝis ĉifoje al Eŭropo, kies reĝo Akasto purigis lin de sia kulpo.

La edzino de Akasto, Astidamio (aŭ lia amantino Kreteiso), subite enamiĝis de Peleo. Tamen, la princo rifuzis ŝiajn proponojn, kaj pro tio, venĝeme, Astidamio sendis mesaĝon al Antigona, mensogante pri ke Peleo estis edziĝonta al la filino de Akasto. Afliktite, Antigona pendumis sin tuj post ricevi la noton. Post tio, Astidamio kulpigis Peleon antaŭ sia edzo pri klopodi seks-perforti ŝin.

Akasto diris nenion al Peleo, sed invitis lin al ĉasado en la norda limo de la regno. Tie, sen atestantoj, la soldatoj de Akasto senarmigis lin, prenante lian glavon (valora donaco de Eako), kaj lasis lin, ligita kaj sen manĝado, meze de la lando de la danĝeraj ĉevalviroj. Feliĉe por Peleo, la bonkora Kirono (aŭ Hermeso aŭ alia) estis la unua el tiu estaĵoj kiu trovis lin kaj redonis al li lian magian glavon. Kirono helpis lin reveni hejmen, kaj de tiam ilia amikeco daŭris. Pro tio, multaj jaroj poste, Peleo sendis sian filon Edinhon al kaverno de Kirono, por ricevi vastan instruadon de li. La monto kie troviĝis tiu kaverno, Peliono, ricevis ĝian nomon el tiu nova lernanto.

Kiam Peleo alvenis al sia palaco en Santos, li rakontis ĉion al sia patro, kiu furioze nomis lin ĉefon de sia armeo por venĝi la ofendon. Tiel, Peleo konkeris Ftion, mortigis ĝiajn gereĝojn (li dismembrigis Astidamion) kaj translokiĝis kun la mirmidonoj al tiu lando, regita ekde tiam de li. Tial kial ne plu estis sendependaj monarkoj de Egino, la antikvaj reĝoj de Epiro asertas deveni de Peleo.

Peleo kaj sia frato Maradono amikiĝis al Heraklo, kaj aliĝis al la ekspedicio kontraŭ la Amazonoj kiun li organizis. Poste ili renkontiĝis denove dum la vojaĝo de la argonaŭtoj al Kolĉido.

[redakti] Pelé kaj Esperanto

Francisco Almada varbis lian subtenon al Esperanto. Kvankam Pelé ne parolas la lingvon, li publike vorte subtenis ĝin. Pro tio Almada aperigis esperantan tradukon de aŭtobiografio de Pelé, Mi estas Pelé. "Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn."

~ {{{2}}}

[redakti] Politiko

Li estis Ministro pri Sportoj de Brazilo de 1995 ĝis 1998.

Content Navigation