Peniso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildojn.


"Ĵeti bastonon en la radon"

~ Zamenhof pri peniso kaj anuso

"Nulo facenda me tenus til extremajo"

~ idisto pri peniso
127660475139

"Penis per preĝado kaj meditado plibonigi nian konscian kontakton kun Dio tia, kiel ni komprenis Dion, petante nur scion pri Lia volo por ni kaj la povon por tion plenumi."

~ Alkoholuloj Anonimaj pri penis

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"La grandeco de peniso vere ne gravas"

~ via amantino mensoge pri via peniso

"Estas nuraj du potencoj en la mondo : anuso kaj peniso. En la daŭro la anuso estas ĉiame finfine venkita de la peniso."

~ Napoleono
D53

"Temas pri ruĝa kaj mola kolbaso por ŝmiri sur pano"

~ Pedo Bear pri sia peniso al knabino
Kaco.240

"Tion mi konas!D53"

~ Blondulino pri Peniso

"Viroj inventis la pantalonon por kaŝi siajn pensojn"

~ Feministo pri Peniso

"La kaco adultas. Adultas la kaco, ĉu? Certe."

~ Katulo pri peniso

"Kiel oni nomas la senutilan pecon da haŭto ĉe la fino de peniso?"

~ Eta fratino

"Viro."

~ Granda fratino
KACO Logo

La peniso, malvagino aŭ kaco (8====э) estas amuzilo, kiu similas la plej postan aĵon de besto, la tentaklon de marbesto, aŭ la tutan korpon de serpento. [1]

Falusokunflugiloj

Peniso anstataŭ birdo en greka arto




[redakti] Etimologio

La vorto peniso (penem en latino, kaj penisoma en klasika kreolo) originale signifis "vosto".
D53

[redakti] Sinonimoj

13791 n

KACO: amkompaso, amorilo, aspergilo, banano, bastono, borilo, bormaŝino, bubo, bugrilo, bukakilo, ĉjo-ilo, dusilabo, edzinamiko, edzinigilo, eksvirgulinigilo, fadeno (nerigida), fikilo, firsto, fluto, fosto, fripono, gejamiko, generilo, glavo, gnomo, gravedigilo, ilo, infano mia, interkruraĵo, kapsiko, karna osto, karoto, kejlo, klabo, knabo mia, kojno, kolbaso, kolono, koro, kreskanto, kreskant-en-mano, kreskant-en-amo, kukumo, kukurbo, lanco, Lia Moŝto, lingamo, lorno, maĉeto, malgranda frato mia, malpiĉo, masto, meĉo, membro, meza genuo, midzumino, najlo, naskontigilo, paliso, patrinigilo, pendaĵo, periskopo, pipo, pisilo, pistolo, piŝto, pivoto, pord-fosto, priapo, proprigilo, puba histo, putinigilo, putinilo, revolvero, sabro, sceptro, serpento, sodomilo, stalagmito (rigida), stalaktito (nerigida), stango, stulta kapo stumpo, suĉumino, ŝtipo, ŝtopilo, pranca ŝvelo, tenilo, timono, torpedo, trabo, tria kruro, tubo, vergo, vira plio, vira vosto, viraĵo, virilo, vosto, 11-a fingro

[redakti] Kiel uzata

Peniso estas multetaska aparato, kaco estas plej internacia temo por babilado, krom tio, knaboj uzas la penison

  • en naĝado, por suplementa propulso,
  • subakve, por logi fiŝojn,
  • por esprimi feliĉon, kiel hundo la voston svingas,
  • por igi la knabinon ridi.
D53

Kacmezurado estas kutima afero kiam homoj ne havas kion mezuri krom kacoj.

Diluvo

[redakti] Batante

Basta bastono batas bone.

[redakti] Kiel verkontrolilo

Demando: Kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson?

Respondo: Por kontroli la verecon de la deklaro.

<=3 <=8 8===D

KACO Log

[redakti] Atentu!

Kaco ne estas kolbaso.
D53
Ĝi ne taŭgas kiel manĝaĵo por ies hundo. ;-) Kolbaso ja estas manĝaĵo taŭga por ies hundo. Tamen ĝin prefere ne uzu kiel anstataŭaĵo por kaco. ;-)

[redakti] Cirko

Viro estas en la lito, kaj atendante sian edzinon li ekhavas imponan erektiĝon sub la litotuko. Ĝuste tiusekunde envenas fileto, kiu vidas la baumaĵon, kaj demandas, "Sed kio estas tio, paĉjo?"

Patro aplombe respondas, "Jen cirkotendo, knabeto mia. Iru malsupren diri al panjo ke ĉio pretas, kaj ke la spektaklo povas komenciĝi."

Joĉjo kuras malsupren, kaj revenas post kelkaj sekundoj por diri, "Panjo diras ke la spektaklo nuliĝis, ĉar la nazo de la klaŭno sangas...."

[redakti] Serĉu vian kacon per pinĉilo

La bona esprimo "serĉu vian kacon per pinĉilo", kreita de la poeto Etel Zavadlav (Kroatio) estas unu el la plej bonaj insultoj de Esperanto, ĉar ĝi havas kombinon de lingva tabuo kaj tabua insulto: la lingva tabuo de tiu bona insulto rilatas al la uzo de vulgara vorto, kaj la tabua insulto temas pri la grandeco de la referencita korpoparto. La insulto taŭgas nur kontraŭ duono el la homaro, kaj tio iom malkonvenas kiel sakraĵo. Samtempe la aludita malgrandeco de la menciita tabua korpoparto estas nerekte esprimata, kio estas efika literatura metodo kiun ekspluatis precipe Bjørnstjerne Bjørnson, kvankam en aliaj kuntekstoj.

[redakti] Tatuaĵo sur peniso

Antaŭ Johano kaj Lucia edziĝis, Johano akiris tatuaĵon de ŝia nomo sur la peniso, por montri kiom li amis ŝin. Kiam la membro stariĝis, ĝi diris “Lucia,” sed aliatempe ĝi diris nur “La.” Lucia ŝatas tiun specialan montraĵon de lia amo.
Salsa

Iu jaro, la Universala Kongreso okazas proksime al senvestaĵa plaĝo. Tie, Johano notis viron kun tatuaĵo de verda stelo sur la brusto. Ili ekparolis, kaj post iom de minutoj, Johano notis ke la viro ankaŭ havas tatuaĵon de “La” sur la peniso.

“Vidante vian tatuaĵon, mi konjektas ke vi ankaŭ havas edzinon nomata Lucia, ĉu?”

La viro ridis, dirante, “Ho, ne. La mia diras, ‘Lernu Esperanton, la lingvo internacia.’”

[redakti] En Brazilo

Iam, sukcesa brazila enterprenanto iris al tatuejo, li petis al tatuisto tatui lian kacon, li volis bildon de monbileto je 100-realoj. Surprizita la ulo diras al li:

- Sr. Tie tre doloras, ĉu vi ne volas elekti alian lokon?

La enterprenisto insistis.

- Mi volas sur mia kaco.

La tatuisto pretigis ĉion por tatui kaj antaŭ komenco redemandis la enterprenanton pri lia volo. La enterprenanto klarigis al la ulo siajn motivojn.

- Mi estas enterprenanto, kaj mi ŝatas vidi mian monon kreski, mia edzino estas ekonomiisto kaj ŝatas vidi monon eniri kaj eliri kaj eniri ktp. Tamen mi ne faras tion nur por ni du, mia amantino tre ŝatas preni mian monon kaj ĉiuj miaj dungitoj devigas min diri, ke iam mi plenigos iliajn pug-truojn per mono.

[redakti] Rajdado kiel sporto

Hetajro

Sportistino rajdonte penison

Ĉiu kaco estas taŭga por rideti. Sed por rajdi, kiel ĉevalon, nur taŭgas sufiĉe forta aĵo. La rajdanto ridegas dum ŝi rajdas, kaj diras --


Kiel ridinda vi estas,
ratvizaĝa rajdato!
Kaptita ĉasbesto vi estas,
ĉar mi havas vian voston...

[redakti] Memstareco

Kaco std

Antaŭ operacio flegistino razas la subventron de paciento. Post tri minutoj li murmuras:

— Vi ne bezonas plu teni ĝin, fraŭlino. Nun ĝi staras mem.

[redakti] Saĝe

Se okaze fleksiĝus al vi la vergo de justico, ĝi fleksiĝu, ne pro la pezo de la donacoj, sed de la mizerikordo.

[redakti] Genetika Heredo

Gepatroj portas sian filon al la kuracisto, ĉar lia virilo terure malgrandas. La kuracisto post esploro diras:

-- Ne estas problemo, donu al li patkukojn, ili efikos mirakle.

Sekvatage la infano vidas amasegon da patkukoj sur la manĝotablo.

-- Ĉu tiujn mi devas manĝi ĉiujn?
-- Prenu por vi du -- diras la patrino --, la aliajn devas manĝi via patro.

[redakti] Kultura signifo

Kaco-logo
  • Artefaritaj penisoj troviĝas en multaj kulturoj. La plej grandaj estas faritaj el metalo, kaj uzataj por lanĉi kosmoŝipojn.
  • "Iru kacen!" estas kutima saĥalena bondeziro, esprimo de granda respekto.
  • Estas multaj klasikaj verkoj en Esperanto pri la peniso kiel Ho, mia kac' kaj Mia Peniso de Lolo Dzamengof.
  • "Per kaco al paco!" estas moto de intenacia kampanjo pro paco.

[redakti] Poezia vidpunkto


HO MIA KAC'!
(Lolo Dzamengof)
Ho mia kac', ne staru maltrankvile.
El la vesto nun ne saltu for.
Atendi ŝin ja ne estas facile,
Ironte en la templon de l' amor'.
Ho mia kac'!
Ho mia kac', stariĝu maltrankvile,
el pantalono vi eliru for!
Jam teni vin ne povas mi facile -
ekscitas vin la kor'!
Ho mia kac'! Post longa koitado
ne lasu min en la decida hor'!
Ne ĉesu! Daŭrigu ĝojigadon
de la virina kor'!

(K.V., Kata Luno)

LA PATRO DE LA SANKTULOJ (Gioachino Belli)
6163

La kacon eblas nomi ankaŭ trabo,
krom stango, ŝtipo, lanco kaj bastono,
paliso, masto, firsto kaj timono,
borilo, ŝraŭbo, kejlo, kojno, klabo,

malpiĉo, interkruro, dusilabo,
serpento, koro, sabro kaj kolono,
ŝtopilo, meĉo, bubo kaj fripono,
pendaĵo, la kreskanto, mia knabo,

kolbaso, vira plio, karna osto,
kukurbo kaj kukumo kaj banano,
pistolo, suĉumino, vira vosto,

mia malgranda frato, mia infano,
pivoto, lorn', tenilo, fluto, fosto,
kaj tria kruro kaj kreskant-en-mano.

Kaj fine vir-organo
estas esprimo por la kuracisto
kun generil', peniso, puba histo.

Klera apotekisto
diras "priapo"; la edzino "sekso",
ĉar, damne! por ŝi temas ja pri ekso.


Klare, la peniso estas temo tre interesa al kreivaj Esperantistoj; ĉefe tiuj el Hungario. Iam Kálmán Kalocsay invitis al Julia Bagio (la malpli konata kuzino de Julio Bagio), ke ŝi verku mallongan enkondukon por la libro Sekretaj Sonetoj. Baldaŭ ŝi skribis:

Kiom grandas la via?
Mi ĝuas pri ĉia.
Mi estas hipia.

[redakti] Kaŝejo

Kio havas tridek du dentojn, kaj kaŝas monstron?

- Mia pantalonzipo.

[redakti] Envio de Peniso

Kacok
Laŭ Freud, knabinoj envias knabajn penisojn. Pri tio oni rakontas historieton:
D53

Knabo foje montris sian penison al knabino kaj diras: - Mi havas, sed vi ne havas! Tiam, la knabino diris al li: - Sed panjo diris al mi ke, per mia ludilo, mi sukcesas akiri plurajn kiel la vian!

[redakti] Dum la manĝado venas apetito

Naiva junulino unuafoje vidas la membron de sia amiko. Kiam li proponas al ŝi la amorludon, ŝi timas, ke tio vundos ŝin.

— Ĝi estas multe tro longa!

Sed la naturo, kiel kutime, aranĝas la aferon, kaj al la ĵus malvirgigita knabino tiom plaĉas la ludo, ke ŝi krias al sia amiko:

— Karulo, enŝovu ĝin pli profunden!

— Mi ne povas pli.

Ŝi dubas kaj palpe kontrolas, ĉu li diras la veron. Subite ŝi riproĉas:

— Ho! estas stulte, ke vi faris nodon.

[redakti] Vidu ankaŭ

Logo2

[redakti] Notoj

  1. Laŭ Sigmund Freud, se oni vidas penison dum sonĝo aŭ revo, la revo aŭ sonĝo estas fakte pri serpento.


La Vikipedio havas senpoezian artikolon pri la peniso.