Penso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Kialmifartas.jpg

"Pensas Esperante, sakras france."

~ Franco pri si mem

"Unu penso plenigas la vastaĵon"

~ William Blake
Bonvolu konfuzi kun Peniso.

Penso estas nedezirita, subita aktiviĝo de la cerbo. Bona ĉesigilo de pensado estas alkoholo. Tamen sufiĉas ankaŭ religio.

Pensado bedaŭrinde ebligas al vivuloj modeligi la mondon kaj tiel malhelpas ilin alfronti ĝin. Formoj de penso estas interalie la imago, la memoro kaj la konceptado. Multaj malveganoj supozas, ke pensado estas specifa kapablo de la homa menso, ĉar bestoj neniam kontraŭdiris ilin.

Ĉar penso subestas multajn homajn agojn kaj interagojn, kompreni ĝiajn fizikajn kaj metafizikajn originojn, procezojn, kaj efikojn estis delonga celo de multaj nerdoj. Oni supozas ke robotoj iam havos artefaritan inteligentecon; tiam ĉiuj tuj mortos!!

Pensado permesas al homoj fari sensencaĵon neracie, misinterpreti, misreprezenti aŭ mismodeligi la mondon kiun ili travivas, kaj por fari erarajn prognozojn pri tiu mondo. Ĝi estas tial malhelpema al organismo kun bezonoj, celoj, deziroj, planoj aŭ celoj, ĉar ĝi kaŭzas ke ili pripensadu ilin anstataŭ faru ilin. Tamen pensoj ja helpas filozofojn kaj poetojn.

[redakti] Pensado en literaturo

12335206.jpg

Hamleto de Ŝakespiro estas fama tragedio pri la danĝeroj de pensado. La precipa leciono de Hamleto estas, ke pensado povas plenigi kvar tedajn aktojn de dramo antaŭ ol okazos io interesa.

[redakti] Utilo

Ĉiam estu preta diri vian penson, kaj ordinarulo evitos vin.

[redakti] Liberpensuloj

La liberpensuloj estas sekvantoj de la doktrino de liberpensado, deveninta el Anglujo en la 18-a jarcento. La liberpensado volas por sia celo ricevi objektivajn rezultojn per senantaŭjuĝa esplorado de la naturo, de la materio, de la homara historio kaj precipe de la sociologia historio. Tial ĝi preteras la malhelpojn de la libera pensado, evoluiĝintajn dum la jarcentoj, superstiĉon, lingvon, ŝovinismon kaj raciecon.

La liberpensuloj konsideras lingvon kaj raciecon ĉefaj kaŭzoj de la militoj kaj malhelpo de homa progreso. Pro la lasta kaŭzo ili jam frue kontaktiĝis kun E kaj ankaŭ nun uzas ĝin por siaj celoj. - Dum la 3-a UK en Cambridge fondiĝis Int. Societo E-ista de Liberpensuloj; oni reorganizis ĝin en 1923 sub la titoto Int. Ligo de Liberpensuloj. Ĝia celo estas unuigi la samcelanojn, disvastigi liberpensadon, propagandi E-n en liberpensulaj rondoj kaj eldoni E-lingvan liberpensan literaturon. 1908-14 la movado havis sian propran organon Libera Penso, en 1925-27 la Liberpensulo. Post 1927 la Ligo ne plu funkcias. - La Internacio de la Proletaj Liberpensuloj, fondita en 1925, kies celo estas liberigi la penson el mistikaj ideologioj kaj per tio plirapidigi la finon de la klasbatalo, ankaŭ favoras E-n, kune kun ĝia prez. prof. Hartwig.

[redakti] Lingvo kaj penso

12335254.jpg

Oni diras, ke ĉiuj pensas en iu lingvo, krom surduloj, infanetoj kaj personoj, kiuj pensas bilde. Ni ĉiuj fakte kondutas same. Plej ofte ni pensas en gepatra lingvo, tamen dum verkado de ĉi artikolo ankaŭ mi aŭtomate pensas esperantlingve. Ankaŭ okazis al mi, ke mi eĉ sonĝis esperantlingve! Kaj mi sonĝas esti en Esperantolando, granda insulo en la oceano, kie ĉiuj estas feliĉaj, ĉu ne?

Laŭ Homaranismo, oni ĉiam pensu en Esperanto nokte, kiam oni jam enlitiĝis, praktikadante per babilado kun imagaj geamikoj. Kiam oni trovas iujn vortojn aŭ frazojn kiuj kaŭzas malfacilaĵojn al si, oni preĝu sub la verda standardo kaj skribu ilin ĉe kajero, kaj poste serĉu en vortaro aŭ en reta vortaro.

[redakti] Matena penso

- Ĉu eblas, ke ne ekzistas pli bona maniero komenci la tagon... sen la devo ellitiĝi?

[redakti] Esperanto

12335307.jpg

«Pripensi la historion de Esperanto kaj de la penso signifas reviziti la historion de la penso mem de pli ol jarcento. Sed ni interesiĝu al la ideo mem defendi lingvon kadre de batalo por emancipiĝo de la popoloj. Se ni rigardas la historion de la lingvoj laŭ arkeologia vidpunkto, ni vidas ke ekzistas tezo kiu koncernas la kreadon de lingvo far skribistoj en la epoko de Sumer.

Sed ni revenu al la historio de la penso. Kiel estas konate Esperanto estis kreita de Ludoviko Zamenhof komence de la jaroj 1880-aj. Post la eldono de la unua gramatiko en 1887, ekzistis dum dek jaroj debato pri la lingvo kaj pri ĝia plibonigo. Sed ekde 1898, en Francujo, estis kreita la Societo por la Diskonigo de Esperanto. Tiu societo fariĝis en 1903 la Franca Societo por la Diskonigo de Esperanto (SFPE). En tiu societo, troviĝis racionalistoj kaj almenaŭ tri pensuloj. La S.F.P.E. organizis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer en 1905 (UK 1905). Antaŭ tiu dato, en 1904, okazis la Internacia Kongreso de la penso en Romo kun komisiono pri Esperanto. En 1905, la Internacia Kongreso de la penso en Parizo esprimis bondezirojn koncerne la internacian lingvon. Tie la civitano Karel Pelant proponis skribi revuon redaktitan ĉu franclingve ĉu esperantlingve. Sed plej gravis ke la civitano Ernest Tarbouriech agnoskigis la principon de internacia lingvo, « sola ebla ilo por internacia propagando ». Esperanto estis citita por esti la internacia lingvo. Tiuj rezolucioj same kiel tiu por studado de Esperanto estis akceptataj dum la du internaciaj kongresoj de la penso.

Estas notinde ke en aŭgusto de 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-Sur-Mer. Dum tiu kongreso L.L. Zamenhof intencis legi diskurson kaj specon de inaŭgura « preĝo ». En tiu « preĝo » troviĝis strofo per kiu li alvokis la tri religiojn tiel nomatajn de la libro : «… La Kristanoj, la Judoj kaj la Mahometanoj Ni ĉiuj filoj de Dio…. ». La membroj de la S.F.P.E. postulis forigon de tiu strofo. Tiel Esperanto kadriĝis en la franca laikeco kaj ne en la libera kredo, ĝuste la jaron de la Leĝo pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato en Francujo.

En 1906, en Buenos Aires okazis la Internacia Kongreso de la Penso. En tiu kongreso estis decidite krei asocion de esperantistaj pensuloj. Krome, estas rimarkinde ke dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis ruĝa esperantista Kongreso flanke de la oficiala kongreso. En 1907, en Cambridge okazis Universalan kongreson de Esperanto dum kiu pensuloj fondis Internacian Societon de Esperantistaj Pensuloj (S.I.P.E.) kun bulteno « Penso » dum aliaj esperantistaj pensuloj partoprenis la duan Kongreson de la ruĝaj esperantistoj. Tiu Kongreso de la ruĝaj esperantistoj arigis anarkiistojn, komunistojn, revoluciajn socialistojn… kies alvoko estis « Proletoj de ĉiuj Landoj, Unuiĝu ! ». Paralele ni retrovas en la Internacia Socia Revuo, artikolon kiu sindemandis pri Socialismo kaj la penso. En tiu sama revuo de oktobro kaj novembro 1907-aj, estis prezentita cirkuleron el la fondintoj de S.I.P.E. dum la Kongreso de Cambridge. Honora membro de tiu societo estis la civitano Karel Pelant kiu alvokis ĉiujn esperantistojn kaj pensulojn membriĝi. Tiu societo estis nomata Internacia Societo Esperantista de Pensuloj. Ĝi ekzistis de 1907 ĝis 1914. Dume, ĝi eldonis tekstojn de pensuloj kaj agis je la nivelo de la internacio de pensuloj por ke Esperanto estu agnoskita kiel lingvo de Internaciaj Kongresoj de la Penso. Tiu societo havis poste aliajn honorajn membrojn inter kiuj Lev Tolstoj kaj Francisco Ferrer. Okaze de la murdo de Ferrer, tiu asocio eldonis la broŝuron « Pledo por Ferrer » kaj mobiliziĝis por kolekti monon por starigo de monumento memore al F. Ferrer. La S.I.P.E. havis ĝis ducent membrojn kaj devis ĉesigi sian agadon dum la Unua Mondmilito. En 1914, devis okazi Universala Kongreso de Esperanto en Parizo. La S.I.P.E planis sin taski pri organizado de kultura vespero al kiu L.L. Zamenhof estis invitita. Tiu ĉi afable respondis ke li ĉeestos tiun kulturan vesperon. Bedaŭrinde, la Kongreso ne okazis pro la proklamado de la milito en 1914. Ni konas la rolon de Jean Jaurès pro lia pacisma engaĝiĝo kaj lian murdon far reakciulo favora al la milito. La ĵurnalo L'Humanité en aŭgusto 1905a aperigis dum tri tagoj artikolon pri la Universala kongreso de Boulogne-sur-Mer. Estas notinde ke la unua mondmilito evidentigis fortan kaj tragikan evoluon en la historio de la penso kaj de Esperanto.

En 1923 la sekretario de S.I.P.E., René Deshays renkontis la germanan esperantiston Kurt Hubricht por transdoni al li la arĥivojn de S.I.P.E.. K. Hubricht membro de la asocio Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.) fondis la Internacian Ligon de pensuloj. Tiu ligo estis konsiderata kiel daŭriganto de S.I.P.E.. K. Hubricht eldonis la revuon La Pensulo de 1925 ĝis 1927. En ĝi troviĝis temoj pri la pensoj de la tuta mondo kaj artikoloj pri naciaj problemoj. En unu el la numeroj aperis la letero de L.L. Zamenhof responde al S.I.P.E. koncerne la kulturan vesperon en 1914.

Poste, en 2005, okazis la kongreso por starigo de internacio de pensuloj. Dum tiu Kongreso ĉe Ekonomia kaj Sociala Konsilio (C.E.S.) rezolucio favore al Esperanto estis legata kaj voĉdonita de la kongresantoj de pli ol dudek landoj. La saman jaron, okaze de la nacia Kongreso de la Penso, rezolucio estis voĉdonita por krei komisionon pri Esperanto kadre de la F.N.L.P. En tiu periodo, la eŭropa politiko por regionaj lingvoj, kreante atakon de la lingvoj ligitaj al la nacia unueco, ebligis tra Esperanto kiel universala lingvo kiu evitis la lingvan komunumismon, subtenon de la agado por la nacia unueco kaj por bari la vojon al la disigo de la nacioj fare de Eŭropo.

[redakti] Referencoj

  • Mia penso. Poemo de Z, verkita antaŭ 1887. „Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. . . Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.“ (Privat, Vivo de Z, p: 32)
Content Navigation