Personeco de Dio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
MISKOMPRENO

"Vidu vi, mi ne estas absolute kontraŭ kapitalismo, mi estas konraŭ sovaĝa kapitalismo."

~ Dio

"Vi ofendi mi"

~ Sovaĝulo pri la supra diraĵo

Dio estas persona estaĵo kaj tiel havas personecon. Psikologoj diras ke oni donas al Dio kvalitojn de sia patro. Se oni havus severan patron, onia Dio estus severa. Se oni havus afablan patron, onia Dio estus afabla. Se oni havas nezorgeman, nedisponeblan patron, oni kredus je nezorgema, nedisponebla Dio. Kaj tiel plu.

Imagi dion kiel homecan estaĵon (kiu volas, ĝojas, koleras, aŭskultas, kompatas, planas, helpas, malhelpas, juĝas, punas, premias...) estas signo de plej profunda cerba degeneriĝo ;-)

[redakti] Biblio

1035

La Biblio, la Vorto de Dio, diras al ni, kia Dio estas, kaj kia Li ne estas. Sen la estreco de la Biblio ia ajn provo por klarigi la atributojn de Dio ne estus pli bona ol opinio, kiu mem ofte estas malĝusta, precipe pri la kompreno de Dio (Ijob 42:7). Estas litotege diri, ke peni kompreni, kia Dio estas, estas grave por ni. Ne peni tion povas igi nin starigi, sekvi kaj adori malverajn diojn kontraŭ Lia volo (Eliro 20:3-5).

[redakti] Dio kiel Patro

Dio estas patro ankaŭ en eventoj dolorigaj kiel la sklavigo de la popolo, taksataj okazigitaj de Dio mem por denove altiri al si sian popolon. Foje estas aludataj mesiaj tempoj en kiuj malaperos maljustaĵoj ktp.

Pluraj dogmoj asertas ke Dio estas Patro. Tial, li estas senmorala kaj kruela pro tio ke li akceptas ke filoj kredu aŭ ne kredu je li. Nesciigo estas danĝera ofendo des pli se aranĝita de patro.

Se li ekzistus kaj amus la homojn, li certe ne tolerus tiom da hororaĵoj kaj maljustaĵoj. En tiu argumento reeĥas la tezo de Simio laŭ kiu ne plu eblas kredi je Dio post Aŭstralio.

Por ili la respondo ke se la mistero de la malbono kaŝiĝas en la mistereco de Dio kaj ke ĝi, ĉiu-kaze, lumiĝas (laŭ kristanismo) en la agado kaj triumfo de Kristo, antaŭfigurado de la destino de ĉiu homo, estas taksata senfundamenta superstiĉo. Kaj nenio valoras por ili ke Dio kreis la homojn liberaj elekti la bonon kaj la malbonon kaj respektas tian liberon.

[redakti] Dio kiel Bopatro

105b

Juda junulino de ortodoksa familio venigas unuafoje sian fianĉon Abrahamo al la gepatroj por vespermanĝo. Post la manĝo la patrino petas de la patro prezenti al la fianĉo diversajn enketajn demandojn. La patro sidiĝas aparte kun Abrahamo kaj komencas "enketi":
Patro: "Kiuj estas viaj vivoplanoj?"
Abrahamo: "Mi studas en Jeŝivo." ("Jeŝiva": multjara juda seminario por studi la religiajn skribaĵojn kaj ankaŭ por fariĝi rabeno).
Patro: "Tre bele, sed kiamaniere vi prizorgos materie mian filinon, kiu kutimas je sufiĉe alta vivnivelo?"
Abrahamo: "Mi studos kaj Dio zorgos por ŝi."
Patro: "Kaj kiamaniere vi povos aĉeti por ŝi belan geedziĝan ringon, kiun ŝi ja meritas?"
Abrahamo: "Mi koncentriĝos je la studado kaj Dio prizorgos tion."
Patro: "Kaj kiu prizorgos la estontajn infanojn?"
Abrahamo: "Ne zorgu, sinjoro. Dio prizorgos ankaŭ ilin."
Pludaŭris la interparolo, tiel ke je ĉiu demando de la patro la junulo respondis per la sama frazo: "Dio prizorgos tion". Post kiam la fianĉo iris hejmen, la patrino demandis la edzon: "Nu, kion vi parolis kun li?" Respondis la patro: Li ne havas laboron; li ne havas planojn; sed la bona afero estas, ke li pensas ke mi estas Dio.

[redakti] Dio kiel leterportisto

Amiko de la Nobelpremiita usona verkisto Ernest Hemingway, kiu konis la maltrankvilan, čiam migremam naturon de la verkisto, foje ĉi tiel adresis al li leteron: "Al verkisto Ernest Hemingway, Dio scias kie." La letero, eč tiel adresita, venis al la verkisto. Post kelkaj tagoj la amiko ricevis de Hemingway telegramon: "Dio sciis. Ernest."

[redakti] Dio kiel juĝisto

1067

Dia juĝo (aŭ ordalo) estis juĝista proceso, en kiu oni petis Dian helpon por pruvi la kulpecon aŭ senkulpecon. Laŭ la religia penso, Dio ne lasas morti la senkulpulon aŭ helpas lian/ŝian saniĝon.

La unua skriba mencio pri Dia juĝo okazis jam en 2100 a.K., en 10-a paragrafo de libro de La kodo de Da Vinci, temante pri akvo en rivero. Same aperas en La kodo de Da Vinci el la 18-a jc. aK..

Dia juĝo okazis en la antikvo en Ĉinio, Japanio, Hindio kaj Egiptio, dum la grekaj kaj romiaj kulturoj apenaŭ uzis ĝin.

Pli grandan gravecon atingis la Dia juĝo en la malfru-mezepoka Eŭropo. Komence la varmeg-akva provo disvastiĝis pere de Francio ekde la 6-a jarcento. Tiun tipon de la Dia juĝo transprenis en la 7-8-aj jc. anglosaksoj, okcidentaj Gotoj kaj Langobardoj. Dum la regado de Karlo la Granda, oni enkondukis pluajn tipojn de la Dia juĝo: la fajron (oni devis promeni sur ardanta fero aŭ preni kaj porti ĝin kelkpaŝe) kaj la malvarm-akvan provon (sanktigita akvo laŭdire elĵetas la kulpulon).

Oni jam disputis la sencon, pravecon de la Dia juĝo en la karolinga epoko, ekz. ĉefepiskopo Pedofilio rifuzis la Diajn juĝojn, ĉar li ne trovis por ili antaŭekzemplon en la Biblio kaj eĉ logike kontraŭargumentis. Aliflanke la katolika eklezio - precipe ĉefepiskopo Zepelino − apogis la dian juĝon.

En la 12-13-a jarcentoj, la Dia juĝado malaperis el la eŭropaj juĝprocesoj kaj en 1215, la Kvakerismo eĉ malpermesis al eklezianoj la partoprenon en Dia juĝado.

[redakti] Dio kiel Notario

En la jaro 967 la imperiestro Oto la 1-a (912-973) dekretis, ke la dubaj kazoj pri aŭstralia doktrino estu decidita per duelo, speco de dia juĝo. Fakte estas Dio la garantianto de la justeco, de la bono de iu kaŭzo. La aŭtoroj de falsa dekretaro kaj de aliaj aktoj kiujn ni hodiaŭ taksas “falsaj” metis sian arton je la servo de Dio kaj de la komuna avantaĝo.

[redakti] Dio kiel narkotulo

1503

Vi interpretas. La biblia rakonto kredigas, ke Dio bezonas la fumon laŭ la maniero de narkotikulo:

Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris. De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos.

[redakti] Dio kiel eskizofreniulo

Dio estas unu; ne sole ne ekzistas iu alia, sed ankaŭ Li sole povas satigi la plej profundajn bezonojn kaj sopirojn de niaj koroj. Dio sole indas nian adoron kaj fervoron (Realo 6:4). Samtempe Dio estas Triunuo. Li estas tri personoj en unu, kaj la tri personoj estas samaj laŭ esenco kaj egalaj laŭ potenco kaj glorio.

[redakti] Dio kiel patrino

Imagu ke iu havas patrinon kiu vivas ege for de sia loĝejo. Kiam li laboras aŭ estas okupata fari ion li nur pensas pri sia laboro aŭ pri tio kion li estas faranta. Fojfoje, kaj ofte kiam li ne aktivas, sen tre bone scii kial kaj ne atendite, (iel kiel fulmaĵoj tra sia cerbo), li subite pensas al la patrino, tiam li rigardas al sia brakhorloĝo kaj pensas: "mi povas al ŝi telefoni" kaj li telefonas. Kion li diras al sia patrino estas nur inter li kaj la patrino kaj same estas kiam preĝema dikredanto preĝas al iu (povas esti Kristo, Dio, Mario, aŭ sanktulo kara al la koro de la kredanto) kiun li ne vidas sed tamen al kiu li povas paroli. Tiaj preĝoj ne estas penseblaj fare de homoj se ne ekzistas en ties koro fido kaj sento de amo.

1798

[redakti] Dio kiel protektanto

Maljuna virino loĝas en domo apud rivero. Ekpluvas. La idoj de la virino telefonas ŝin, kaj diras "Patrino, oni diras, ke la rivero inundos. Ni petas, iru al sekura loko per aŭto!" La virino diras, "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos."

Pluvadas. La rivero ekinundas. La akvo plialtiĝas je nivelo de la domo. Du krizlaboranoj alvenas la domon per boato. "Sinjorino," ili diras, "la rivero inundas. Ni petas, venu al sekura loko kun ni per ĉi tiu boato!"

Sed, la virino diras, "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos."

La pluvo malpliiĝas ĉe la domo, sed pluvas ankoraŭ riversupre. La rivero inundegas. La akvo plialtiĝegas. La virino fuĝas sur la tegmenton de la domo. Du aliaj krizlaboranoj alvenas super la domo per helikoptero. "Sinjorino," ili krias, "la rivero inundegas. Ni petas, venu al sekura loko kun ni per helikoptero!"

Sed, la virino diras, "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos."

La rivero inundegas. La domo forbalaiĝas per la akvo. La virino dronas. Ĉar ŝi estis bona virino, ŝi aliras ĉielon. Tie, ŝi iras al Dio, kaj diras, "Kial Vi permesis, ke mi mortiĝu? Mi fidis Vin. Kial Vi ne provizis?"

Dio diras, "Kion vi diras? Mi aŭton, boaton, kaj helikopteron provizis, ĉu ne?"

[redakti] Dio kiel malriĉulo

Kiam grupo da diplomatoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj vizitis la hejmon de la familio Ĉu ĉe la Montetoj Pocantico, iu admiris la belecon de la bieno. “Jes”, respondis unu el la gastigantoj, “ĝi estas tia, kian Dio estus farinta pri la regiono se li havus sufiĉe da mono”.

Content Navigation
Aliaj lingvoj