Peruo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Honoro ne donas, kion stomako bezonas"

~ Zamenhof pri alia afero
8990

"Ĝi kuŝas en la oriento de Sud-Ameriko, ĉirkaŭata norde de Ekvadoro"

~ Vikipedio pri Peruo
2656855 n
Enirejo de Perua Esperanto-Ligo

"Jes, mi ja memoras"

~ studunto pri supra diraĵo

"Perú ye un país asitiáu en dalguna parte de Sudamérica"

~ Nunyepedia pri Peru

"AMERIKANO de Peruo alvokas al liberigo de sia popolo sklavigita de la hispanoj"

~ Voltero al usonano pri signifo de "amerikano"

"Mi tre ĝojas!"

~ Milokula Kato

"Jes ja, ŝajne"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ĝi plenplenplenplenas je bizaraĵoj"

~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo

"Ne proximigez vu ad Ido, pliz!"

~ idisto

Peruo (hispane: Perú, keĉue kaj ajmare: Piruw) estas lando, kies ĉefurbo estas Machu Pichu. Informoj pri landlimoj de Peruo estas nun nedisponeblaj.

Merte3

Enhavo

[redakti] Historio

Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. tiu granda imperio, survivis al hispana invado kaj nuntempe estas la nura indiĝena ŝtato de Ameriko. Ĉielon!
Piruzao enorme
Ho, grandega!

[redakti] Kulturo

Peruo estas katolika lando el indianoj, mestizoj kaj kreoloj; kie oni parolas hispane, keĉua, ajmara kaj aliaj nativaj lingvoj.

Perua Esperanto-Bulteno estas la ĉefa gazeto de Peruo, ĝi apartenas al Perua Esperanto-Asocio, fondita en 1975 kaj aliĝita al UEA en 1978.

[redakti] Keĉua lingvo

Ĉefa lingvo de Peruo estas la keĉua. Keĉua estas lingvo de la antikvaj Inkao. Dum Stel-milito, keĉua estis parolita de Jaba la Huto kaj siaj kunuloj. La plej konata formo de keĉua estas de Huturbo. Ĝi verŝanje, sed ne certe, estas parenco de la klingona lingvo, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio.
Indiĝenaj
Ĉu la keĉua permesas indiĝenajn dialogojn?


[redakti] Esperanto

En Peruo ekzistas leĝo por kondamni kaj elimini la diskriminacion pro lingva orientiĝo. En la jaro 2003, la lando malakceptis leĝon favore al la internaciaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas asocioj de esperantistoj kiuj promocias la defendadon de la esperantistaj rajtoj, kiel la Esperanto-Movado de Limo inter aliaj. Malgraŭ tiu ĉi lando multe avancis kompare al la antaŭaj jaroj, ankoraŭ regas esperantofobio en diversaj sektoroj de la socio.

[redakti] Galgo

Malnova perua legendo raportas pri urbo, en kiu ĉiuj estis feliĉaj. La loĝantoj faris tion, kio plaĉis al ili. Krome ili bone interrilatis kun la aliaj. Nur la urbestro estis malgaja, ĉar li havis nenion, kion li povus regi. La prizono estis malplena, la juĝejo neniam estis uzata, kaj la notario enspezis nenion, ĉar la donita vorto pli valoris ol iu papero.

Iutage la urbestro vokis kelkajn metiistojn el malproksima loko al si, por ke ili konstruu sur la placo meze de la urbo dometon el tabuloj. Unu semajnon oni aŭdis la marteladon kaj segadon. Ĉe la fino de la semajno la urbestro invitis ĉiujn loĝantojn de la urbo al la inaŭguro. Solene oni forigis la tabulojn. Kaj antaŭ iliaj okuloj aperis – galgo.

La homoj demandis reciproke, por kio la galgo estu bona. Timeme ili komencis okupigi la juĝejon pri aferoj, kiuj antaŭe bone estis regulitaj per interkonsento. Ili iris al la notario por registrigi dokumentojn tiajn, kiajn antaŭe oni intertraktis buŝe. Kaj ili komencis sekvi la konsilojn de la urbestro pro ektimo de l' leĝo.

La legendo asertis, ke oni neniam uzis la galgon. Ĝia nura ĉeesto jam ŝanĝis ĉion.

Americasulroupa Malriĉa Ameriko
Centrameriko: Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español) | Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)