Vagino

El Neciklopedio

(Alidirektita el Piĉo)
Iri al: navigado, serĉi
Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildon.


"Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas"

~ Zamenhof pri piĉo
127591093490

"Buĥto (Jar): virina vulvo"

~ vortaro pri piĉo

"Per piĉo ja riĉo, per kaco nur laco!"

~ proverbo pri piĉo

"Ne metu picon en vian piĉon!"

~ ginekologisto pri piĉo

"La vivo sen inoj estus teda kaj sen enhavo. Sed kial Dio donis al ili la parolkapablon? Se ili estus mutaj, oni povus ami ilin multe pli"

~ Gerard Depardieu
Tuanlogo vagino 636

Vagino (ina vago), kacingopiĉo estas natura poŝo en la ina korpo. Kacingo estas malkaco. Ĝi kutime enhavas etan kvanton de mara akvo, kaj havas plaĉan odoron kiel nove kaptita fiŝo.[1] Tute klare - vaganta ino nomiĝas "vagino".

Vagino

Enhavo

[redakti] Kiel uzata

0vag
Tre eble, tutesenrilata bildo

La knabino uzas la naturan poŝon por teni propraĵojn, ekzemple

La vagino havas fortajn muskolojn en la muroj. Do, la ino ofte uzas ĝin ankaŭ por knedi paston -- ĉefe por fari picon, kiu ricevas el la vagino specialan guston. Pro tio, oni kromnomas la vaginon "Sinjoro Picobakisto", aŭ mallonge "piĉjo".

[redakti] Sinonimoj

PIĈO: amputo, buduaro, fendo, fendita bulko, groto, et-groto, inejo, ingo, interkruraĵo, malkaco, kanalo, karna valo, kaverno, nesto, ringo, amringeto, tiglo, truo, truino, ĉielvestiblo, plej sekreta Centro, malsupra pordo.

[redakti] Religia signifo

6542
Iom rilata bildo

Piĉo estis altaro por niaj prauloj, kion memoras hindoj, kiuj adoris seks-organojn ("lingam" kaj "joni"). Antikvaj arjaj popoloj memoris gravajn ezoterajn sciojn, kiuj nur poste aliformighis je malbelaj kultoj.

Se Dio ne dezirus, ke ni lekus vulvojn, li ne kreus ĝin en formo de pruno!

[redakti] Por la knabo

La knabina poŝo estas kaj utila kaj alloga -- tre mojosa. Por la knabo, vidi kaj tuŝi ŝin estas glanda privilegio. Li devus doni al ŝi multajn kisojn kaj karesojn. Ŝi iĝas pli kaj pli vigla, malferma kaj malseka.

Tiam pikas la piĉon la knabo, kiel lancas plaĉan fiŝon plonĝisto.

Kelkfoje oni kantas, dum lancas.

[redakti] Kultura signifo

Ĉarmapico
La kanta marfrukto

La malnova angla vorto por vagino, cunt, estas mallongigo de "kanta temo". Fakte estas tre multaj kantoj pri tiu temo. La sekvanta ekzemplo, el renesanca Italio, estas tradicie kunata de violona muziko...[2]

Ĉasita marbesto,  vi akva bebino,
kanaba poŝeto,  serpenta pastrino,
Nu picobakisto,  freneza piĉino,
ja nun estas vi mia enpikatino!

[redakti] Literatura vidpunkto

0 wi
Por puritanoj
Origin-of-the-World
Por amantoj de la arto

LA PATRINO DE LA SANKTULINOJ(Gioachino Belli)

Se piĉon volus vi de Katarino,

laŭ la kleruloj ĉi en Italujo

vi devus nomi ĝin vulvo, vagino,

aŭ “cunnus”, ioni’ aŭ eĉ fikujo.

Sed ni, malbonaj filoj de putino,

diras ĉelo, pateto, pasereto,

fendo, tranĉo, trueto, buŝ’, figino,

piĉo, groto, babuŝo, gitareto,

musino, bela vazo, ing’, kuketo,

korbo karna, peruko, hararaĵo,

kloako aŭ katin’ aŭ fenestreto,

fajfileto, frandaĵo, tiu aĵo,

pisilin’, interkruro, lumaketo,

la kaĝo de l’ birdeto, la supaĵo.

Kaj fine la garnaĵo:

iu nomas ĝin honto, aŭ ludejo,

iu fikaf’, kaptil’ kaj sepultejo.

[redakti] Notoj

Marsanino
  1. Laŭ C.G. Jung, se oni vidas vaginon dum revo aŭ sonĝo, la sonĝo aŭ revo estas fakte pri fiŝo.
  2. Mario Tartini Ficino (1430 - 1495) verkis en Arkaika Esperanto la belan kanton Chasitam Marbestom, acùam tu Bebinnom. La versio, kiun oni hodiaŭ kutime kantas dum seksumo, estis tradukaĵo el la malfrua 19a jarcento, eble farita de Charles Kingsley.

[redakti] Vidu ankaŭ

La Vikipedio havas senkoloran artikolon pri la vagino.