Picburgo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Picburgo estas malbela kaj eĉ nerekonebla!"

~ Chuck Smith pri Picburgo
3426

"Se ne la se malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa"

~ Zamenhof

"Laŭ mi, se ili ne ŝatas la formon "Picburgo", ili uzu "Pittsburg""

~ Bertilo Wennergren pri Picburgo

"Mi uzas la esprimon _reformita Esperanto_ por provi esti iom pli objektiva kaj ne ŝoki la Esperanto-komunumon"

~ Martin Lavallée pri Ido

"Mi ne plu bezonas ilin :)"

~ Pingveno pri la supra diraĵo

"Estas evidente ke vi enuas kaj havas nenion por fari"

~ iu

"Mi kunsentas kun via konkludo"

~ Johan Derks
Bildoj zeo osijek tabla

Picburgo (antaŭ SanktPeterburgo) estas burgo de picoj, eks-ĉefurbo de Rusio kaj nuntempe urbo en Usono. "Pitsburgo" estas simpla eraro (eĉ se ĝi aperas en PIV). Ial PIV konsentas pri tio, kiam temas pri "tsetseo", kiun ĝi prave nomas "misskribo de 'ceceo'". Kial ĝi ne simile traktas "Pitsburgo" ("misskribo por 'Picburgo'") estas mistero.

La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. Hodiaŭ ĝi nomiĝas Putinburgo, homaĝe al Putino.

[redakti] Ingroj

La Ingroj estas la Finna popolo kiu origine loĝis sur la teritorio de SanktPeterburgo.

[redakti] Grekoj

Dum la tempo de la caroj, ilian ĉefurbon oni nomis greke 'Petroupolis', lauvorte 'Petr-urbo'. Post la revolucio kaj la nomŝanĝo, oni diris ankaŭ greke 'Leningrad' (NE *Leninopolis, ion tian). Post la restarigo de la origina nomo, la plej multaj ĵurnalistoj, sensciaj pri historio (ankaŭ pri la lingva tradicio de la greka...) sed ja sciantaj ke sankt- signifas 'sankta', ekkutimis diri "Hagia Petroupolis", t.e. "Sankta Petrurbo", kvazaŭ la urbo mem estus sankta! Vane homoj iom pli kleraj protestis, ke Peterburgo estas neniel sankta ( tute male, se konsideri la intencojn de ĝia fondinto!), ke la nomo signifas "urbo de Sankta Petro" kaj ne "sankta urbo de Petro", ke la iam tre prospera greka komunumo de Rusio ĉiam nomis ĝin 'Petroupolis', ktp. ktp. - naŭ fojojn el dek oni legas kaj aŭdas pri "Hagia Petroupolis".


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorko | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtono | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtonodoko

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko kaj administrado | Popolo | Respublikana Partio | Demokratia Partio