Pico

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1397

"Platono estas kara al mi, sed pli kara estas la vero"

~ Aristotelo pri divido de pica konto

"Sen mono en urbon ne iru"

~ Zamenhof pri ŝatantoj de picoj

"Tio tute ne surprizas min"

~ virino pri supra diraĵo
Titanapico

"Al farun' malbonspeca ne helpos la spico"

~ Zamenhof pri pico

"Tio estas vantaĵo kaj ventaĵo."

~ Predikanto pri pico

"Mi nek rekomendas nek malrekomendas"

~ Ralph Dumain pri pico

"Pico estas la tuta torto, kaj picero estas ero da pico :)"

~ Usonano pri pico

"Pico estas diserigebla laŭvole"

~ matematikisto pri pico

"Pico estas nek pizo nek piso, do havigenda kaj manĝenda. *Donu al mi picon tuj aŭ mortu*!"

~ anonima heroo pri pico

"Esperanto eble taŭgas por traduki urugvajajn menuojn!"

~ profesoro Blinkenberg ne pri pico

"Oni ne povas manĝi sian picon kaj reteni ĝin"

~ angla proverbo pri pico
Pico (el la ĉina 披萨) estas mojosa manĝaĵo kreita de iu pola okulkuracisto, farita el faruno, akvo, salo, spicoj, gisto, fromaĝo, tomata saŭco kaj ofte marfrukto. La manĝaĵo estis tre grava en la spaca vetkuro. Ĝi ankaŭ havas religian signifon en kelkaj kulturoj. (La vorto piĉo estas malsama, kvankam parenca.[1])
209

[redakti] Deveno

Multaj homoj kredas, ke la picon inventis scientistoj de NASA por la usonaj kosmonaŭtoj. Diable! Ĉiu scias ke juda polo kreis ĝin!

Veras, ke anoj de la NASA teamo ĉiam multe manĝis picon, ne nur por facila nutrado en spaco, sed ankaŭ dum trejnado, por grandigi la muskolojn de la postaĵo.
Pizza mista

Sed fakte, la pico devenis el la antikva kulturo de Atlantido, kiun priskribis Platono. Atlantido estis insulo, do tie facile haveblis kaj salo kaj marfrukto. La insulo ankaŭ havis fekundan teron kaj multajn bovinojn, do mankas nek faruno, nek fromaĝo, nek tomata saŭco.

La recepto por pico estis perdita, kiam submariĝis Atlantido. Sed post multaj jarcentoj, antikvan tekston kun recepto trovis mormonoj apud Sallagurbo. Kaj la patriotaj mormonoj kunhavigis la recepton kun la NASA scientistoj.

[redakti] Fiziko

Naskiĝinte en Romo, Enrico Fermi ekde 1918 studis fizikon de Pico.

[redakti] Sirena pico

Laŭ kelkaj antikvaj tekstoj, la unuaj atlantidaj picoj ne enhavis bovinan lakton. Anstataŭe, oni uzis lakton el sirenoj, kaj sangon sirenan anstataŭ tomata sauĉo. Sirenajn picojn oni faras ankoraŭ nun; sed ili ne estas ĉie haveblaj.

Vidu ĉefan artikolon pri Sirenkaptado.

Esperantoseila

Picejo

[redakti] La pico en Eŭropo

Kvankam la nuraj veraj picoj estas usonaj, troviĝas multaj imitoj en malnova eŭropo[2], ekz. en Italio.

[redakti] Medicina utilo

Bedaŭrinde vi havas gravan infektan malsanon.

-Sinjoro kuracisto nun kio okazos al mi?

-De nun vi manĝos nur platkukon kaj picon.

-Ĉu de tio mi saniĝos?

-Estas malprobable, sed estas certe ke nur tiujn ni povas al vi enŝovi sub la pordo. ;o/

[redakti] Religia signifo

  • La vorto "pieco" estas simila al "pico", kaj verŝajne parenca.
  • Laŭ Platono, en Atlantido oni vendis sirenan picon ĉe la temploj de Afrodita.
  • Nuntempaj mormonoj, kaj kelkaj novpaganoj, konsekras picon kaj kolaon por manĝi kaj trinki en rito, same kiel anoj de aliaj eklezioj konsekras panon kaj vinon.
  • Kelkaj hinduoj kaj budhanoj uzas farbon aŭ koloritan sablon por fari simetriajn formojn, kiuj similas picojn. La formoj uziĝas en medito. Oni nomas ilin "mandaloj", el Sanskrita vorto por mocarelo.


[redakti] Pico kaj astrofiziko

Milionono de milionono de milionono de miliono de la milionono de sekundo post la Big Bang, la universo havis la grandecon de pico.

1584576809 n

[redakti] Pripago

Surstrate pendas piceja reklamŝildo: Vi nenion pagas manĝante ĉe ni. Anstataŭ vi pagos viaj nepoj. Iras viro kaj pensas — kial ne? Eniras la picejon, mendas bonan picon. Post la manĝo oni portas al li la fakturon, kie estas indikita neimageble alta sumo. La viro indigne demandas: "Kio pri via reklamo?" Respondas la kelnero: "La reklamo estas vera. Vian tagmanĝon pripagos viaj nepoj. Sed antaŭ unu horo ĉi tie tagmanĝis via avo!"

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

  1. Laŭ Freud, se en revo aŭ sonĝo oni lekas piĉon, tio esprimas senscian volon manĝi picon.
  2. Dank'al Donaldo Anaso (usona Ministro pri Defendo 1975-77 kaj 2001-2006) por la esprimo "malnova eŭropo".



<center>La Vikipedio havas senspican artikolon pri pico.
Content Navigation