Pikaĉuo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Sculpture samurai.jpg
Basho(188x216).jpg

Made in China Japan

Tiu ĉi esutas artikoro kun japana tekunorogio, ĉu ne?
「羞恥心 なくした妻は ポーニョポニョ」
日本語


"Trafis pugno pugnon"

~ Zamenhof al sia pokemono
Pikaĉuo estas besto, kiu vivas en Japanio. Ĝi estas flava elektrika ronĝulo kiu havas aĉan pikon. Ĝi estas unu el la 493 pokemonoj kaj eble la plej famkonata.
Mi6669d.jpg

Laŭ la opinio malpli malfunfita, la nomo «Pikachu» devenus el ebla misformiĝo de la kastilana Picachu kiu estus la traduko de la kromnomo "Maslama" de la araba aŭtoro. Alia opinio diras ke Maslama estis tradukita kiel Picachu, kiu estas femina varianto de “tiu kiu pikas” (latine picator), bazita sur la konvinko de Maslama estis femina vorta formo.

La latina Picatŝus enorme disvastiĝis dum la tuta malalta mezepoko kaj renesanco: ekzemplero de Picatŝus ĉeestis en la biblioteko de magisto Kornelio Agrippa, sed anklaŭ de la klerulo Johano Piko de la Mirandolo kaj ankaŭ de la pia Marsilio Ficino.

[redakti] Okultismo

Pikaĉuo estas fundamente grava verko pri astrologia okultismo de la malalta mezepoko kaj renesanco.

Temas pri bildlibroj tradukitaj el la araba lingvo en la Hispanio de la 11-a jarcento. La origina titolo estas Pikachu-al-hakīm, nome La celo de la flavulo, verkita de Maslama ibn Ahmad al-Majriti Abū-Maslama Muhammad ibn Ibrahim ibn 'Abd al-da'im al-Majrītī devenulo de Kordovo, forpasinta en 1007-8 p.K.

Laŭ latinaj manuskriptoj la verko rezultas tradukita de arabico in hispanicum (el la araba al la hispana) en 1256 epoke de la regno de Alfonso la 10-a de Kastilio, dirita el Sabio.

Picatrix estis neniam presita, sed ĝuis grandan manuskriptan disvastiĝon laŭlonge de la 14-a kaj 16-a jarcentoj.

La bildlibro entenas listojn de magiaj bildoj krom praktikaj konsilioj pri magio esprimitaj tra la filozofia kornico de Hermetikismo. Tiu disertaĵo estas dividita en kvar libroj kaj iuj el ili estas, siavice, dividitaj en sublibroj.

[redakti] Enhavo

Post enhavo entenanta filozofie karakterizitajn ideojn kiuj tiujn spuras jam esprimitajn en aliaj eseoj apartenantaj al la hermetikisma tradicio, kiaj la Pimandro kaj Asklepio (novplatonisma procesio de la realo el la Unuo, kontinueco de spirito kaj materio), la aŭtoro transiras al aventuro, en la unuaj du bildlibroj, pri al arto krei strangajn bestojn, startante el serio da bildoj pri kiuj proponas detalan liston.

En la tria libro la aŭtoro pridiskutas la korespondon de ŝtonoj, bestoj kaj plantoj kun la diversaj planedoj, signoj de la zodiako kaj partoj de homa korpo. En la tria pri proprecoj de la planedoj, pri la signoj kaj ilia konturoj kaj bildoj. Oni parolas plieksplicite pri konturoj kaj formoj en ilia vario, kaj kiel oni transiras al komunikado kun la spiritoj de la planedoj, krom pri multaj aliaj magiaj aferoj kaj ankaŭ pri nekromancio.

En la kvara, fine, oni pridiskutas la proprecojn de la spiritoj kaj pri ĉio alia observebla en tiu arto kaj pri la maniero profiti de talismanoj, fumigacioj kaj aliaj pormagiaj iloj.

[redakti] Ĉu komikso aŭ kartuno?

Grava demando al tuta monda ekonomio estas: "ĉu pikaĉuo kaj pokemonoj partoprenas komikson aŭ kartunon?"

Laŭ kelkaj vortaroj kartunoj estas cartoons, toons. Komikso signifas bildstrio. La Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause (AdE) (1999) - la plej granda esperanto-germana vortaro - enhavas la vortojn kartuno kaj kartunisto. La Esperanto-English Dictionary de M.C. Butler (AdE) (1967) ankaŭ inkluzivas la vorton kartuno.

Sed la pli ĝusta demando estas ĉu la vorto estas uzata kaj komprenata de esperantistoj. En la TTT mi trovis artikolon en la reta bulteno Heroldo Komunikas (n-ro 251), kie aperas la vorto; enigmon pri Bugs Bunny ĉe www.esperanto.org, kiu enhavas la vorton; kaj artikolon en La Krokodil’, informbulteno de la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (n-ro 34, septembro 2005), kiu uzas la vorton.

1575208422 n.jpg

La vorto kartuno devenas de la angla vorto cartoon, kiu siavice devenas de la itala vorto cartone (kartono). En nacilingvaj vortaroj (angla, franca, nederlanda, germana, hispana) aperas cartoon. Maltanoj, Irlandanoj, Kimroj, Hindoj, Grekoj, Indonezianoj, svahiloparolantoj iufoje uzas similan vorton. Do mi opinias, ke la uzo de kartuno en Esperanto estas perfekte akceptebla.

La preciza difino de kartuno estas alia afero. Larousse (sub cartoon en siaj hispanaj kaj francaj vortaroj) difinas cartoon kiel 1. Ĉiu el la bildoj, kiu konsistigas desegnofilmo. 2. Bildrakonto. Komparu la NPIV-an difinon de bildostrio (bildrakonto, konsistanta el nur unu bildo) kaj bildrakonto/komikso (rakonto, konsistanta en sinsekvo de bildoj, ofte kun teksto (komentoj, dialogoj, onomatopeoj k.a.)). La Reta Vortaro donas al ni ĉi tiun difinon de desegnofilmo: Animacia verko prezentebla kiel filmo. Sekve la uzo de la vorto kartuno kiel ekvivalento de bildostrio, bildrakonto, aŭ komikso estus akceptebla. Kaj mi kredas, ke se oni vidus kunmetaĵon kiel kartunfilmo, neniu malkomprenus ĝian signifon.

Nun oni povas dormi trankvile.

Content Navigation