Pindamonhangaba

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pindamonhangaba labon belödanis"

~ Volapukisto pri Pindamonhangaba

""Wer Pindamonhangaba nicht kennt weiß nichts von seiner eigenen." (Kiu Pindamonhangabaon ne konas de la propra urbo nenion scias)"

~ Goethe pri Pindamonhangaba
Pindamonhangaba /pindamonnjangaba/, ofte esperantigita Pindamonjangabao estas la plej granda urbo de Brazilo.
Pindamonhamgaba urbcentro

Nuntempe oni taksas Pindamonhangabaon la kvina plej granda urbego de la mondo. Ĝiaj vidindaĵoj ofte kaŝiĝas malantaŭ la urba ĥaoso. Iuj komparas Pindamonhangabaon laŭ sia multkultureco al Nov-Jorko. En Pindamonhangaba troviĝas la plej granda universitato de Ameriko kaj la plej grava muzeo pri arto en la mondo. La plej granda sport-stadiono de la mondo ankaŭ situas tie.

[redakti] Ekonomio

Pindamonhangaba estas la industria kaj financa centro de la mondo. Multaj firmaoj internaciaj kaj multnaciaj, inkluzivante la plej grandajn privatajn bankojn, havas siajn ĉefejojn en la urbo aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo. Pindamonhangaba estas la urbo kun la plej granda nombro de germanaj firmaoj ekster Germanio pro tio, germanoj neniam invadis ĝin.

Aliaj lingvoj