Piramido

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon"

~ Zamenhof pri tuta alia afero
PyramidDatePalms

"Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj?"

~ hispano

Piramidoludo, skemo, sistemo, vendado ks. estas komerca modelo, kiu bezonas en sia funkcio ĉiam kreskantan nombron de la partoprenantoj. Profito ekzistas por la partoprenantoj, se ili varbas, membrigas novajn partoprenantojn kaj mem monon investas en la sistemon. Tiu modelo certigas la plej grandan profiton por la komencanta malplimulto, dum la poste aliĝanta plimulto perdas siajn investojn, ĉar post ioma tempo oni ne povas membrigi novajn pagantajn klientojn. En plimulto de la landoj tiu komercado estas malpermesata.

La formoj de la financa piramido diferencas en io, kiam, al kiu kiel oni devas pagi monon kaj kio estas la donita varo, servo.

Karakteriza eco de financa piramido estas promesoj de profito, signife pli alta ol ĝenerale en merkato de financaj pruntoj.


[redakti] Piramidoj kaj kanaloj

Piramidoj kaj kanaloj
ŝviton sorbas, penon urĝas,
laborestroj sklavojn skurĝas,
vivojn glutas la bataloj...
Klio notas en analoj:
"Supre siblas - ureuso,
sube veas sklavkorpuso,
milionoj da damnitoj
kaj kreiĝas gloraj mitoj,
piramidoj kaj kanaloj...
Piramidoj kaj kanaloj;
inter ili Vivo bruas,
ondas, tajdas kaj detruas
dum jarmiloj en bataloj...
Klio notas en analoj:
"Supro reĝe regi ŝajnas,
subo perdas, eĉ se gajnas;
supro planas, subo kreas,
sedm... kun mitoj ja pereas
piramidoj kaj kanaloj...
Julio Baghy