FANDOM


Verda pirataro

"Laŭdu la maron, sed restu sur tero."

~ Zamenhof pro piratoj

"Tu attacco personal de me e mi capabilitate excede ration"

~ Interlingvaisto

"Sed mi ne blufas nek troigas"

~ Pirato

"Nenio pirata estas bonega kaj akceptebla"

~ Anti Künstlich

Piratoj (bonalingve mar-teroristoj) estas memelektita mara diasporo, kiu kaptas virinojn, trezorondosierojn por havi bezonatan homan kontakton.

La civilizita mondo delonge baraktas la piratojn; nuntempe usona iam-metalroka bando Metallica kondukas la sturmon. Registaroj tamen foje dungas piratojn. En multaj landoj, kiel Svedio, ili eĉ havas propran politikan partion.

Pirata seksumado Edit

Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:

— La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.

Iu malaplombe rimarkigas:

— Ĉu oni fikas virojn?

Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:

— Fikas! certe oni fikas!

MortoEdit

En la lernejo la instruisto prelegas pri la fama pirato, kiu trifoje ĉirkaŭvojaĝis la terglobon.

- Li mortis ĝuste dum vojaĝo, en la insulo Ovaihi. - klarigis la profesoro.

Iu lernanto levis la manon.

- Bonvolu demandi! - diris la pedagogo.

- Ĉu sinjoro pirato mortis dum la dua aŭ tria vojaĝo?

GazetoEdit

  • La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“