Piratoj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Verda pirataro

"Laŭdu la maron, sed restu sur tero."

~ Zamenhof pro piratoj

"Tu attacco personal de me e mi capabilitate excede ration"

~ Interlingvaisto

"Sed mi ne blufas nek troigas"

~ Pirato

"Nenio pirata estas bonega kaj akceptebla"

~ Anti Künstlich

Piratoj (bonalingve mar-teroristoj) estas memelektita mara diasporo, kiu kaptas virinojn, trezorondosierojn por havi bezonatan homan kontakton.

La civilizita mondo delonge baraktas la piratojn; nuntempe usona iam-metalroka bando Metallica kondukas la sturmon. Registaroj tamen foje dungas piratojn. En multaj landoj, kiel Svedio, ili eĉ havas propran politikan partion.

[redakti] Pirata seksumado

Piratoj atakis turistan ŝipon kaj elirigis la pasaĝerojn sur la ferdekon. La pirata ĉefo ordonas:

— La virinojn ĵetu en oceanon, kaj la virojn ni fiku.

Iu malaplombe rimarkigas:

— Ĉu oni fikas virojn?

Ĉiuj viroj demetas la pantalonojn kaj turnas la postaĵojn al la piratoj:

— Fikas! certe oni fikas!

[redakti] Morto

En la lernejo la instruisto prelegas pri la fama pirato, kiu trifoje ĉirkaŭvojaĝis la terglobon.

- Li mortis ĝuste dum vojaĝo, en la insulo Ovaihi. - klarigis la profesoro.

Iu lernanto levis la manon.

- Bonvolu demandi! - diris la pedagogo.

- Ĉu sinjoro pirato mortis dum la dua aŭ tria vojaĝo?