Plaĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Agrabla tropika plaĝo.


"Por sano la naĝo, por bano la plaĝo."

~ Juvenalo[1]


"Maro vigla. Firma lando.
Koron homan ravas strando."

~ Arĥaika Proverbaro[2]


"Bataladi kontraŭ la sorto"

~ Zamenhof pri alia afero

Plaĝo kaj strando estas samaj, aŭ almenaŭ kvazaŭ samaj. Precipe en varma suna vetero, homoj iras tien por naĝi, sunumi, montri la kalsoneton, esti fotita de turistoj, kaj nutri ŝarkojn.

Germana skizo pri germanoj ĉe la plaĝo.


Enhavo

[redakti]
Plaĝo kaj strando

En ReVo, "plaĝo" direktas al "strando", kaj "strando" estas priskribata kiel "Sablobordo taŭga por banado"; dum laŭ la respektivaj artikoloj de Vikipedio, tiuj specialaj strandoj taŭgaj por banado estas plaĝoj. Plena Vortaro preferas vorton "strando", dum PIV preferas vorton "plaĝo".

Sekvas, ke plaĝo estas iuspeca strando, kaj ke plaĝo devas aldirektiĝi al parto de strando, kiu temas pri la sablaj strandoj, kiujn oni nomas "plaĝo".

Mallonge, plaĝo kaj strando estas samaj. Aŭ, almenaŭ, kvazaŭ kvazaŭ samaj.

[redakti] Scienca vidpunkto

Kelkaj sciencistoj emfazas, ke plaĝo ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉ. 10 metrojn profunden.

Dio pardonu ilin.

[redakti] Utilo

Angla-usona skizo pri angla-usonanoj ĉe la plaĝo.
Krom naĝi kaj resti sub la suno, oni ankaŭ povas fari festojn en plaĝoj kaj danci aŭdante la algo-ritmon.

[redakti] Religiaj vidpunktoj

En antikveco, homoj rigardis la strandon kiel sankta al la diino Afrodita. Ili do iris tien por adori per rita banado, sekvata de speciala manĝo de pico kun ŝaŭma vino.

La fruaj kristanoj daŭrigis tiajn ritojn, sed anstataŭ la picon kaj vinon, ili manĝis panojn kaj fiŝojn, kaj trinkis bieron.

[redakti] Danĝeroj

Por la naĝanto, rokaj strandoj estas pli danĝeraj ol sablaj plaĝoj, ĉar inter la rokoj ofte sin kaŝas angiloj, gigantaj polpoj, fietaj sirenoj, ornitorinkoj, ktp.

En sablaj plaĝaj la ĉefa danĝero estas la turisto.

[redakti] Nekonataj uloj

Krom konataj danĝeraj uloj, ankaŭ estas la nekonataj:

Geedzoj sunbruniĝas sur plaĝo. Subite la edzo demandas: - Bonvolu diri, mia kara, kiel nomiĝas ulo, kiu havas tridekdu kruretojn, verdajn okulojn kaj ruĝan, harkovritan korpeton kun brunaj kaj bluaj strioj? - Vi scias, ke mi ne ŝatas enigmojn. Do kio ĝi estas? - Mi ne scias mem. Tamen mi provos forĵeti ĉi-ulon de-sur via dorso.

[redakti] Dronitoj

Viro elvenas trinkejo kaj ekiras hejmen laŭ marbordo. Baldaŭ, li alvenas al aro de seriozmienaj viroj, tirante retojn el la maro.

“Kion vi faras?” la viro demandas.

“Serĉante dronitan viron,” diras unu.

La viro kapjesas kej rekomencas hejmen, tiam hezitas, turnas sin refoje al al laborantoj, kaj dirias, “Kial vi deziras tion?”

[redakti] Kovrita kaj malkovrita

Pro malnudismo, kelkaj plaĝoj estas tute kovritaj per dikaj tapiŝoj. En nudisma plaĝo, la sablo estas tute malkovrita.

[redakti] Kiu plaĝo viziti?

Interesaj plaĝoj troviĝas ekzemple ĉe…

Reguloj por atenti.
Brazilo:

Aŭstralio:

Por kvieta ferio, for de la amaso, rekomendindas la lagoj de Titano.

[redakti] Reguloj en plaĝo

Oni devas atenti regulojn, kiam oni vizitas plaĝon.

Ekzemple… Bela virino alvenis en naturisma plaĝo, atente ĉirkaŭrigardis kaj malvestis sin. Subite, aŭdiĝis vira voĉo:

- Banado estas malpermesita en tiu ĉi plaĝo.
- Do, kial vi ne diris pri tio, antaŭ ol mi senvestigis min?!
- Senvestiĝo ne estas malpermesita!

"Estu senbrida en plaĝo, kiel bird' ellasita el kaĝo." (Omar Kajam)

[redakti] Piednotoj

  1. El La Novaj Satiroj de Juvenalo la Malpli Granda. Tradukita el Latino por Neciklopedio.
  2. el la ilustrita Prowerbarom Arcaicam, ĉirkaŭ 17a jarcento (tradukita el Arĥaika Esperanto)

[redakti] Vidu ankaŭ


La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendas havi artikolon pri la plaĝo.