Planedo
El Neciklopedio
"Planedoj, same kiel homoj, vivas kaj mortas, transdonante sian energion al alia planedo"~ Jelena Petrovna Blavatskaja pri planedo
"Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron"
~ Zamenhof pri supra diraĵo
"Plutono ne plus es planeto"
~ idisto pri planedoj
"Mia patrujo estas samtempe mia strato en mia naskiĝurbo kaj la tuta planedo"
~ esperantisto pri planedo
"Mi aplaŭdas"
~ mi pri ĉi tiu artikolo
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ verda stelo kaj balaanta la ĉirkaŭaĵon de sia orbito. Planedo enhavas la plej novajn afiŝojn kaj plurajn blogojn de esperantistoj tra la universo.
Planedo estas valoraĵo kiam ni konsideras ĝin loko, kie vivas sentantaj uloj, ĝi mem ne estas valora, se neniu vivus en ĝi, ĝi estus kiel aliaj ŝtonoj. Planedoj, same kiel homoj, vivas kaj mortas, transdonante sian energion al alia planedo.
Enhavo |
[redakti] Malproksimaj planedoj
Oni malkovris loĝeblan planedon. Kiu intencas prepari sian valizon antaŭe devas provizi sin de multa multa pacienco ĉar la vojaĝo estas ne longa sed ege longega. La distanco de ĉi tie ĝis la konstelacio Libro estas ĉirkaŭ 20 lumjaroj. Por ne enuiĝi estus konsilinde kunporti ankaŭ ĉiujn esperantajn librojn kiujn oni aĉetis sed neniam legis.:-)
Kunportu ankaŭ unu ekzempleron de la Fundamento, por ke la lingvo konserviĝu pure originala trans la lumjaroj ĝis la planedo en Pesilo.
[redakti] Famaj Planedoj
Oni diskutas ankoraŭ se Sedno estas planedo aŭ ne.
[redakti] Nerda lingva demando
La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto, sed oni legas aliloke alian: la vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi".
Eble la lasta estas verbo, la unua adjektivo. Ĉu spertulo pri la greka povas ĝustigi?
[redakti] Idistoj kaj planedoj
Hodie, la informili saveskas ke nova planeto fora ye 20 lum-yari de la Tero deskovresis. Lo interesiva en tia deskovruro esas la fakto ke ica planeto esas probable apta gastigar vivon kay, lau semblo, havas tre similajn kondicionojn al nia Terala globo. Eble, jam existas idistoj tibe. Se ne, do ni idistoj povos, future, fugiar la konsequi di l' esperantista Fina Venko kay troviar refujhon sur tia nova planeto.