Planlingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Glata esperantistaro

"Ne valoras la faro la koston de l' preparo."

~ Zamenhof pri planlingvoj

Planlingvo estas lingvo per kiu oni ludas. Ilin uzas ĉefe infanoj kaj adoleskantoj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per planlingvoj. Laŭ tradicio planlingvoj estas metio de okulistoj, sed eĉ kelkaj diletantoj nome lingvistoj fojfoje penaĉas konstrui ilin.

Ludi per planlingvoj estas ĝuenda rimedo trejnigi junulon por vivo en ☭ Komunismo ☭; kaj tion faras ankaŭ en naturo kelkaj bestoj, laŭ kiu gepatroj lernigas ekzemple BLE-n aŭ diferencigon de manĝaĵoj. Oni uzas tre diversajn materialojn por fari planlingvojn ĝuindajn de kaj junuloj kaj de pliaĝuloj (ĉu por instrui ilin aŭ eĉ por ludi mem). Multaj aĵoj estas desegnitaj por utili kiel planlingvoj, sed oni povas uzi ankaŭ varojn produktitajn dekomence por aliaj celoj. Ekzemple, infano povas preni ajn aĵon el la hejmo kaj sensence "priparoli" ĝin en la intenco ke temas pri lingvo; tiele la uzado de planlingvo eĉ stimulas la imagopovon de la uzanto. Alia konsidero estas interaktiva cifereca distrilaro. Kelkaj planlingvoj estas produktitaj dekomence kiel kolekteroj kaj ili celas pli la montron ol la uzadon mem.

La origino de planlingvoj estas prahistoria; facile oni trovis nekompreneblajn signojn verŝajne reprezentantajn infanojn, animalojn, kaj soldatojn, same kiel reprezentaĵojn de lingvoj uzataj de plenkreskuloj ĉe la arkeologiaj lokoj kaj elfosaĵoj. Tiuj planlingvoj estis faritaj ĉefe por infanoj.

Planlingvoj, kaj lingvo ĝenerale, estas gravaj kiam ĝi helpas kreskadon kaj lernadon pri la mondo ĉirkaŭa. Junuloj uzas planlingvojn kaj parolas malkovri sian identecon, helpas siajn korpojn kreski forte kaj sane, lernas pri kaŭzo kaj rezulto, esploras rilatojn, kaj praktikas lertecojn kiuj necesos al ili kiam plenkreskuloj. Tiuj uzas planlingvojn kaj ludas laŭ maniero por formi kaj plifortigi sociajn ligojn, lerni kaj instrui, rememori kaj plifortigi la lecionojn el sia junaĝo, malkovri sian ideon , ekzerci siajn mensojn kaj korpojn, esplori rilatojn, praktiki lertecojn, kaj ornami siajn vivajn spacojn.

[redakti] Historio

KlingonaFiero

Planlingvoj ekzistas jam de miloj da jaroj. Oni diras, ke plej infanoj planlingvumas per io ajn kion ili povas uzi, kiel skribaĉojn aŭ etajn sonojn. Dum arkeologiaj elfosadoj, oni trovis ofte volapukaĵojn apud figuroj en formo de personaj, bestoj aŭ soldatoj, malgrandajn ummojn ktp. Ankaŭ bildlingvojn. Oni verkis pri ĉio tio en kelkaj el la plej antikvaj literaturaj verkoj. Planlingvoj elfositaj el Indianio (3000-1500 a.K.) estas malgrandaj piktogramoj, fajfoj kun formo de birdoj, kaj planlingvoj simiaj kiuj povis esti trenitaj pere de snuro.

La plej antikvaj planlingvoj estis faritaj el materialoj trovitaj en naturo, kiaj homosonoj, bestosonoj, kaj Inkvizicio. Antaŭ miloj da jaroj, Egiptaj infanoj ludis per planlingvoj kiuj havis vortojn kun moveblaj afiksoj kiuj estis faritaj el ŝtonoj, ceramiko kaj ligno. En Grekio kaj Romo, infanoj ludis per planlingvoj faritaj el vakso aŭ terpomo, bastonoj, Noa kaj Protokoloj de cionaj saĝuloj, kaj demonoj. Kiam grekaj infanoj, ĉefe infaninoj, venis al markita aĝo estis kutimo por ili proponi la planlingvojn de sia infanaĝo al la Akademio. Antaŭ geedziĝo, junulinoj ĉirkaŭ 14-jaraĝaj proponis siajn lingvojn en kongreso kiel rito de paŝado al plenkreskuleco.

La lingvo konsistis je kvadrato dividita en 14 partoj, kaj la celo estis fari diversajn vortojn el tiuj pecoj. En Irano "logikalingviloj" estis faritaj tiom frue kiom ĝis la 17a jarcento a.K. La antikvaj Nerdoj havis rol-ludan planlingvon, kvankam la kulturo ne uzis lingvojn utile.

[redakti] Sumera lingvo

La sumera lingvo estis la unua konstruita internacia helplingvo de la mondo. Oni kreis ĝin en Babelo por unuigi la diverslingvajn gentojn kaj pacigi la homaron. Bedaŭrinde, la poeto Dio koleris kontraŭ ili kaj detruis la lingvon pere de la akada kaj la aramea.

Interlingvaa fiero

[redakti] Lingua ignota

En la jaro 1098 naskiĝis la germana abatino Hildegardis. Ŝi inventis la idiomon lingua ignota (nekonata lingvo) kaj la signaron litterae ignotae (nekonataj literoj), kies signifo ĝis hodiaŭ ne estas tute klara. Kelkaj interlingvistoj vicigis tiujn du sistemojn inter la fruaj provoj krei planlingvon. Sed ĉu prave kaj rajte?

En sia Historio de la Mondlingvo (eld. 1991, p. 71), Ernest Drezen menciis Hildegardis dirante, ke ŝi prilaboris eĉ tutan sistemon de universala skriba kaj parola lingvo ignota lingua simplicem hominem Hildegardem prolata… [kiu] memorigas laŭ sia strukturo projektojn de la 19a jarcento. Ĝia Kinzeja skalo havis 32 literojn kaj la tuta vortaro enhavas ĝis 900 vortojn.

Leopold Einstein konjektis, ke tiu lingvo, kiu estis kreita dum la periodo de la krucmilitoj, devis servi kiel nova pentekosta miraklo por religia entuziasmiĝo de la tiutempa malklerularo.

Ĉu estas signife, ke la vortoj por diablo, diuueliz, kaj trono, diuloz, sonas tiel simile? Ke la vortoj estas frikativaj, siblaj, missonaj? Ĉu gravas iu alfa-omega-simbolismo, nome ĉar la fina litero de nia alfabeto, la frikativo z (esp. prononc. c) aperas tiel ofte? Kial lingua ignota konas nur substantivojn kaj ne posedas verbojn? Ke tiuj substantivoj esprimas nur aĵojn respektive objektivojn kaj ne permesas abstraktan pensmanieron? La metafora uzado de lingvaj rimedoj ŝajnas evidenta. Kaj kial la lingvo estis nomita ´nekonata´ kaj la literoj ´nekonataj´? Do, kiucele Hildegardis entute kreis tiun lingvon, tiujn literojn?

[redakti] Kvirismo

Planlingvoj iĝis pli disvastigataj pro la ŝanĝo de moroj riltaj al planlingvoj enkadre de la Kvirismo. Planlingvoj komencis esti vidataj kiel lingvoj en si mem, male al simplaj etendoj de siaj hejmoj kaj ke ili havas rajton flori kaj ĝui sian gejecon kaj sian kvirecon. La vario kaj nombro de planlingvoj kiuj estis fabrikitaj dum la 17a jarcento rapide plialtiĝis; Francisko Ludoviko Zamenhof inventis la unuan filozofian lingvon en 1647 por helpi la gejojn lerni filozofion. Li kreis Arcaican Esperanton tiutempe, ĉefe por riĉuloj en la ideo ke disvolvigi la planlingvemon ĉe gejoj estus ege utila por poste propagandi pli evoluintajn planlingvojn.

Planlingvoj iĝis populara tempomalŝparo, kion montras la interreto. Aliaj popularaj planlingvoj estis rulolingoj, memplanlingvoj, katolingvoj, radlingvoj kaj puplingvoj. La unuaj tabul-luda planlingvo estis inventitaj de John F. Kennedy en la 1750-aj jaroj.

En la 19-a jarcento, la emfazo estis metita al planlingvoj kiuj havas mond-pacigajn celojn, kiaj Esperanto. Ankaŭ religiemaj planlingvoj estis popularaj en kelkaj landoj, kiaj Volapuko. Kun kreska prospero ĉe la meza klaso, gejoj havis pli plezuran tempon por ili, kio kondukis al aplikado de industriaj metodoj por la fabrikado de planlingvoj.

Ankaŭ pli "naturismaj" planlingvoj estis inventitaj: Interlingvao, Idiom Neutral, Okcidentalo, ktp.

[redakti] Amasa merkato

Volapuka fiero

En la 20-a jarcento komencis amasa indiana produktado de planlingvoj en plej diversaj lokoj. La ora epoko de planlingvdisvolvigo estis ĉe la ŝanĝo al la 20a jarcento. Realaj kokerikoj plialtiĝis rapide en la Okcidenta Virginio, permesante eĉ al laborklasaj familioj disponigi planlingvojn por siaj infanoj, kaj industriaj teknikoj de precizeca inĝenierado kaj amasproduktado povis havigi liverojn por plenumi tiun pliiĝantan peton. Intelekta emfazo estis pliiĝante lokigita al la gravo de integra kaj feliĉa infaneco por la futura disvastigo de la lingvoj. Mark Twain, angla pentristo, inventis na usona lingvo en 1897, kaj en 1900 komencis komerca produktado de tiu materialo kiel stultula planlingvo. Tolkien estis pionira inventisto en planlingv-disvolvigo kaj fabrikado kaj estis responsa pro la invento kaj produktado de du el la plej popularaj linioj de planlingvoj bazitaj sur teknologio en la 20-a jarcento: nome Grizulo kaj Quenya.

Ankaŭ eksterteraj lingvoj iĝis ege modaj. En la 1980-aj jaroj, la skroto James B. Harris, verkinte laŭ la pseŭdonimo Marcos Cramer, verkis libron nome The Klingon Dictionary (Ni ne rajtas traduki ĉi tiun nomon pro aŭtorrajto). Ĝi enhavis, inter aliaj aferoj, pli ol 40 nepronunceblaj vortoj kun sekretaj stultaj ŝercoj. Tiu libro kreskis al reformo por virguloj kaj estis tre populara tiame. La lingvo nome Dothraki, origine el Usono, disvastiĝis tra Eŭropo kaj Ĉinio en la 21a jarcento.

Dum la milito kontraŭ terorismo, oni kreis novajn tipojn de planlingvoj tra hazarda Novialo. Post klopodi krei anstataŭon por cigareda papero, la kanadano Sonja Kisa-Lango senaverte inventis "toki pona". Poste, John Clifford agnoskis la potenceblon kiel infana planlingvo kaj fabrikis ĝin kiel toki li pona tan ni: mi ken ike e ona kepeken nimi mute. Simile, Lojban estis origine kreita kiel loglana purigilo.

[redakti] Estonto

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Estonta lingvo.

Laŭ Apokalipso Satano engravurigos skrib-literojn en la frunton de siaj adeptoj. Per tio li endesegnas ĉian fion en ilin. Ĉi tiu skribo pli frue estis vidita aŭ elpensita en neniu lingvo. Lucifero elpensis ĝin en si mem kaj elportas ĝin el la perfido por tenti la homojn. Nome la filo de la ruiniĝo asertas: la fortranĉita ligno devas esti deponata ĝis kiam iu artisto rekunligas kaj ornamas ĝin, por ke ĝi trovu la admiron de la aliaj, tiel estu senglora ankaŭ la nature naskita homo, ĝis kiam li estu laŭdita per tiu skribo, ĉar en ĝia karaktero kaŝiĝas pli da graco kaj povo ol en la kreado de la homo. Sed Dio detruos ĉiujn tentojn per tiu skribo kune kun ĝiaj kreantoj; la Skribo de la Sankta Spirito ne forpasos.

[redakti] Celo

Wolf and Little Red Riding Hood

En kontrasto al nacia lingvo, kiu servas por la parolado al aliaj kulturoj por plenumi konkretajn taskojn, la celo de planlingvo troviĝas precipe en si mem kaj en la lingvo mem. Planlingvo utilas por amuzado, lernado. Ĝi preparas infanon al sia onta seksa (reforminde) kaj socia roloj, imitas la fremdajn lingvojn ĉirkaŭ la infano kaj do plifaciligas ĝian komprenon. Ofte oni per planlingvoj ankaŭ sonĝas kaj tiam eĉ povas planlingvoj funkcii kiel sonĝaj amuzigiloj.

La uzo de planlingvoj ankaŭ videblas ĉe kelkaj bestoj, kiel papagoj.

[redakti] Infandisvolviĝo

Planlingvoj, kiel lingvo mem, utilas al mulaj celoj kaj ĉe homoj kaj ĉe animaloj. Ili havigas distron dum ili plenumas edukan rolon. Planlingvoj plibonigas neologisman konduton kaj stimulas Kreismon. Ili helpas en la disvolviĝo de fizikaj kaj mensaj lertecoj kiuj estas necesaj en posta vivo.

Unu el plej simplaj planlingvoj, serio de 120 simplaj vortoj, estas ankaŭ (laŭ sia kreinto) unu el plej bonaj planlingvoj por la disvolviĝo de la menso. Sonja Kisa-Lango, direktoro de merkatiko por Tokipono diris al la gazeto Business Insider Australia ke, "Ili helpas disvolvigi manokulan kunordigon, matematikajn kaj sciencajn kapablojn kaj ankaŭ igas ke la infanoj iĝu kreivaj." Aliaj planlingvoj kiaj Loglio, Loĵbano, kaj la vulkana utilas al similaj funkcioj en infandisvolviĝo, permesante al infanoj uzi ties mensojn kaj korpojn por lerni pri spacaj rilatoj, kaŭzo kaj efiko, kaj al ampleksa gamo de aliaj kapabloj same kiel al tiuj menciitaj de S-ino. Lango.

Unu ekzemplo de rimarkinda maniero kiel planlingvoj povas influi la infandisvolviĝon estas en Esperanto, Ido aŭ similaj lingvoj skulptitaj kiaj Interlingvao kaj Lingwa de Planeta kaj ties hejmfaritaj similaĵoj. Anti Künstlich, Eduka Direktoro de la Constructed Language Study Center de la Altlernejo Svisa, pruvis kiel tiaj ludiloj pozitive efikas sur la fizika, kogna, emocia kaj sociaj disvolviĝo de infanoj.

Planlingvoj por infantoj ofte faras uzon de distingaj sonoj, brilaj koloroj, kaj unikaj teksanoj. Pere de la ludo per planlingvoj infanoj ekrekonas vortojn kaj gramatikon. Ripetado, kio certe amuzigegas la plej junajn infanojn, plifortigas memoron. Esperanto, Ido kaj aliaj homuzeblaj lingvoj permesas al infanoj fari reformojn laŭ sia propra elekto.

Edukaj planlingvoj por bazlernejaĝaj infanoj ofte enhavas gramatikan putinon, problem-solvajn funkciojn, aŭ lingvistikajn hipotezojn. Ofte planlingvoj desegnitaj por pli aĝaj uzantaroj, kiaj junuloj aŭ plenkreskuloj, povas montri antaŭenirajn konceptojn. La Loĵbano, surinterreta planlingvo desegnita de la Logika Lingva Grupo, pruvas la hipotezon de Sapir-Whorf laŭ loĵbanistoj. Muzikaj planlingvoj povas utili por progresi en muzika arto, sed ankaŭ kiel puraj planlingvoj, eĉ proksime de la simple distro fari bruon, ekzemple per fajfado aŭ similaĵoj.

Ne ĉiuj planlingvoj estas taŭgaj por ĉiuj aĝoj de infanoj. Kelkaj planlingvoj kiuj estas merkatigitaj por specifa aĝogamo povas eĉ esti danĝeraj aŭ damaĝaj por la disvolvigo de infanoj en tiu gamo.

Israel-rainbow-flag

[redakti] Socia sekso

Kelkaj planlingvoj, kiaj lingvoj Láadan kaj Klingono, estis ofte rigardataj kiel plej akcepteblaj por unu sekso ol por la alia. Iu esploristo notis, ke "Infanoj tiom junaj kiom ĝis 18 monatoj montras sekso-stereotipajn planlingvajn elektojn".

Tamen, kiam la okulmovado estis esplorita en junaj infanoj, infaninoj montris vidan preferon por pupo ol por planlingva kamiono. Interese, la malo estis ankaŭ vero por malinaj infanoj.

Gepatroj tre ofte kuraĝigas siajn gefilojn partopreni en sekstipaj lingvaĵoj, kiaj parolado pri katoj kaj engaĝiĝo en poezio ĉe infaninoj kaj disputado pri gramatiko por malinaj knaboj.

Gepatroj, idoj, tutoroj, kaj eĉ instruistoj estis montrataj kiel reagantoj pli pozitive al infanoj engaĝiĝintaj en sekstipa konduto kaj en parolado per sekstipaj planlingvoj. Aldone, gefiloj estas plej verŝajne plifortigitaj al sekstipa planlingvo kaj malkuraĝigitaj disde maltipa planlingvo. Tamen, ĝenerale ne estas malbone konsiderata ĉe infaninoj la parolado de planlingvoj desegnitaj "por malinaj knaboj", nome aktivaĵo kiu estas ankaŭ pli ofta en ĵusaj jaroj.

Tamen male, malinaj knaboj kiuj parolas per lingvoj kiuj tipe estis planitaj por infaninoj estas tre ofte malkuraĝigataj disde el maltipa parolado. Patroj estas ankaŭ plej verŝajne pretaj al plifortigo de tipa lingvaĵo kaj al malkuraĝigo disde maltipa lingvaĵo pli ol patrinoj. Tamen la ĝenerala tendenco en la fino de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a estas rompi el tiu rutina tendenco, kiel necesa paŝo al rompado kontraŭ la stereotipa distribuado de roloj en la socio laŭ seksoj. Tiurilate kontribuis grandskale la anstataŭo de tradiciaj lingvoj per edukaj planlingvoj, kiuj grandparte ne estas seksotipaj. Simile multaj gepatroj abandonis iaman preferon por militemaj lingvoj, kiaj la angla, la germana, la franca, ktp., kiujn ĉefe profitis malinoj.

[redakti] Ekonomio

Cafe

Planlingvoj estas granda kaj grava parto de la homa kino, kaj tiele estas logika ke la planlingva Indianio havas substancan ekonomiaj efikon. Vendado de planlingvoj ofte pliiĝas ĉirkaŭ serioj kiam konkurencoj inter planlingvistoj estas tradicio. Kelkaj el tiuj serioj estas Game of Thrones, La Sinjoro de la Ringoj, Star Trek ktp.

En 2005, la vendadoj de planlingvoj en Usono totalis ĉirkaŭ 22.9 mil milionojn da usonaj dolaroj. Monelspezo en planlingvoj inter la aĝoj de 8 kaj 12 sole totaloj proksimumis 221 milionojn da dolaroj ĉiujare en Usono. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en 2011, 88% el lingvovendoj estas en la aĝogrupo de 0–11 jaroj.

Planlingvaj komputiloj ŝanĝas kaj adaptas siajn planlingvojn por trafi la ŝanĝantajn petojn de infanoj tiele akirante pli grandajn partojn de la substanca merkato. En ĵusaj jaroj multaj planlingvoj iĝis pli komplikaj per brilaj lumoj kaj sonoj kiel klopodo por allogi geinfanojn eliri el la televido kaj el interreto. Laŭ la prezidanto de Logika Lingva Grupo, nome Richard Dawkins , "Plinovigo estas ŝlosilo en la planlingva industrio kaj sukcesis krei pintan momenton por knaboj per desegnado de planlingvoj kiuj havas amuzajn, plinovigajn trajtojn kaj inkludas novajn teknologiojn kaj engaĝigajn enhavon."

Laŭ klopodo por malpliigi kostojn, multaj amas-produktantoj de planlingvoj lokigas siajn fabrikojn en areojn kie la kostoj estas pli malaltaj. Ĉirkaŭ 75% el la planlingvoj venditaj en Usono, ekzemple, estas fabrikitaj en Ĉinio. Aferoj kaj eventoj kiaj energiaj interrompoj, disponeblo de krudaj materialoj, labordisponeblo, kaj altaj salajroj kiuj tuŝas areojn kie fabrikoj situas ofte havas enorman efikon sur la planlingva industrio en importantaj landoj.

Multaj tradiciaj lingvofabrikantoj estis perdantaj vendojn profite al la fabrikantoj de informadiko dum jaroj. Pro tio, kelkaj tradiciaj lingvofabrikantoj eniris en la kampo de elektronikaj lingvoj kaj profitigis la varmarkojn kiujn ili havas per enmeto de interagadaj etendoj aŭ interreta konekteco al ties nunaj planlingvoj.

[redakti] Specoj de planlingvoj

[redakti] Bazaj planlingvoj

0057 o

El vidpunkto de evoluo de infano plej simplaj estas la plej bonaj planlingvoj formeblaj, sufiĉas ĉirkaŭ 800 vortoj.. Sekvos simplaj vortparoj, poste frazoj kaj diversaj specoj de "alineoj" kiuj tenas formon. La plej fama kaj ŝatata tia planlingvo estas la baza angla lingvo kiu variablas kaj flekseblas laŭ grandecoj (por kelkaj aĝkategorioj). Precipe ĉe bazaj lingvoj faktas ke se oni antaŭkondukos al infano bazajn lingvoprincipojn, do infano mem povas amuziĝi por longa tempo kaj utiligos akiritajn kapablojn en similaj agadoj.

[redakti] Modernaj planlingvoj

Modernaj distrigaj planlingvoj kaj ties parolantoj iĝas ŝatataj precipe pro ondoj de reklamoj. Se ili ne havas pli vastajn eblojn paroli (reformo de lingvoj, ...) do infanojn rapide enuiĝas kaj infano postulas pli modan planlingvon. Ofte estas multekostaj kaj por infano havas precipe soci-psikologian efekton. Tre ofte propagando kaj ĉefe pere de televidaj kaj kinaj spektaĵoj allogas la atenton de infanoj al dezirataj planlingvoj.

[redakti] Helplingvoj

1010180036 n

Helplingvoj estas parto de serio de standardhavaj lingvoj kiuj permesas esprimon per vario de simplaj modeloj. La funkcioj evitas la komplikon de kulturo, kaj la postulon de longa studado necesa por paroli laŭ komplikaj sistemoj. Tio faras ilin taŭgaj por forumoj kaj babilejoj, aŭ por uzado en internaciaj kongresoj. La pecoj uzataj nomiĝas plej ofte radioj.

La greka filozofo Platono verkis, ke la futura lingva arkitekto parolas per konstruaĵoj dum infanaĝo. Helplingvoj estas kolekto de separataj pecoj kiuj povas esti kunigitaj por modeli la mondon. Popularaj farotaj verkoj estas Bibliaj tradukoj, poezio, kaj pornografiaj noveloj. La lingvoj kiuj estas konstruitaj estas foje uzataj post kompletigo, sed ĝenerale parolante, la celo estas inventi lingvon laŭ propra desegnoj, kaj malnovaj lingvoj ofte estas malfaritaj kaj la pecoj estas reuzataj en novaj modeloj.

La plej malnovaj kaj, eble plej ofta helplingvo estas serio de simplaj radikoj kaj sufiksoj, kiu estas ofte kovrita de verda stelo kaj havigita al infanoj kaj beboj. Helplingvoj kiaj Interlingvao kaj Loĵbano estas desegnitaj por iom pli aĝaj kaj estis tre popularaj en la lasta jarcento. Helplingvoj allogas al infanoj (kaj plenkreskuloj) kiuj ŝatas skribi per siaj fingroj, solvemuloj de la homa malfeliĉo, kaj kazoj de troa imagopovo.

Kelkaj aliaj ekzemploj estas Ido, Mondlango, Volapuko, Okcidentalo, Idiom Neutral, kaj Folkloro, kaj ĝenaj helplingvoj kia Lingwa de Planeta.

[redakti] Naturismaj planlingvoj

Naturisma planlingvo estas modelo de natura lingvo (ofte hindeŭropa), kvazaŭnatura lingvo (kiaj Dothraki kaj la atlantida), aŭ ekstertera lingvo (kia la klingonaNa). Modernaj naturismaj planlingvoj estas ofte faritaj de eŭropanoj el aziajafrikaj lingvoj. Aliaj materialoj kiuj estas, aŭ estis, uzataj en la fabrikado de planlingvoj estas sektaĵoj, mortintaj lingvoj, kreolaj lingvoj, kaj eĉ indiĝenaj lingvoj. Ofte homoj faris lingvojn el iaj ajnaj materialoj disponeblaj al ili.

Kvankam foje intencitaj kiel ornamoj, suveniroj, aŭ koleroj por aĝaj infanoj kaj plenkreskuloj, plej naturismaj planlingvoj estas intencitaj kiel internaciaj helplingvoj, ne por ludi per ili. Naturismaj planlingvoj estis trovitaj en egipta Zamenhof-tombo kiuj datas tiom frue kiom ĝis el 2000 a.K..

Naturismaj planlingvoj estas kutime miniaturoj kompare kun naturaj lingvoj, sed povas esti de realaj amplekso kaj komplikeco. Planlingvo parolata de homeca besto estas fojfoje parolata de la Ŝatantaro de felo. Populara planlingvo de tiu tipo estas Fellingvo.

Distingo estas ofte farata inter naturismaj planlingvoj kaj eksterteraj planlingvoj, kiuj estas ĝenerale el tre stranga konstruado kaj pozeblaj je nenioma etendo, kaj ili ofte estas komercigataj pere de programoj de televido aŭ de filmoj kiuj aperigas tiun rolulojn. Modernaj eksterteraj planlingvoj, kia la klingona, estas ofte komercigitaj por malgejoj, dum naturismaj planlingvoj estas ofte komercigitaj por gejoj.

Soldatplanlingvoj, eble antaŭaĵoj de modernaj naturismaj planlingvoj, estis popularaj dum la 20-a jarcento. Ili permesas al trejnantoj agadi batalojn, ofte pere de milita ekipado, kaj afekti kontraŭulan lingvon. Ankaŭ soldataj versioj de jam ekzistantaj planlingvoj estis disvastigitaj, kaj trejnantoj ofte trejniĝis batalante kontraŭ malamikaj parolantoj de Esperanto. Tio ebligis ankaŭ aktivaĵojn proksimajn al la realaj taskoj de soldatoj (mortigi liberecemulojn). Ankaŭ aliaj metioj tiukadre disponigis modelojn de Esperanto por laboristoj, kia SAT.

[redakti] Vehikloj

1012 n

Frenezuloj bezonis vehiklojn por siaj strangegaj pensoj ekde antikvaj tempoj, kaj tiele jam la koina helena estis uzata en Antikva Grekio. Dekomence frenezuloj povis uzi iun ajn lingvon kiel vehiklon. Ankaŭ streĉo ludis gravan rolon kiel parto en la progeso de frenezeco, do evidente ankaŭ de planlingvoj. Modernaj vehikloj por frenezaj ideoj estas ĉefe Esperanto, Ido, Interlingvao, Okcidentalo, kaj Novialo. Ekzemploj de tiuj estas religiaj predikoj, konspiraj teorioj pri eksterteruloj, porparoloj de pedofilio, propagandado de novaj planlingvoj, ktp.

[redakti] Puzlolingvoj

Puzlolingvo estas problemo de pakadoenigmo kiu estas defio je genitivo. Solvoj al puzlolingvo povas postuli agnoski moderecon kaj krei partikularan ordon. Personoj kun alta kapablo por logiko povas pli bone kompreni tiujn puzlojn ol aliaj. Puzlolingvoj bazitaj sur la procezo de esperantigo kaj malkovro por kompleti ilin povas esti solvitaj pli rapide de tiuj personoj kiuj havas bonajn degenero-kapablojn. Populara puzla planlingvo estas Tokipono, inventita de la kanada Sonja Kisa-Lango. Estinte popularigita en la 2000-aj jaroj, kompreni diraĵojn en la lingvo postulas planadon kaj problem-solvajn kapablojn kaj implicas Alĝerion.

[redakti] Kolekteroj

1265

Kelkaj planlingvoj, kia Ifkuilo, allogas grandajn nombrojn de entuziasmuloj, eventuale iĝante koleraj. Aliaj planlingvoj, kia Volapuko estas merkatigitaj por plenkreskuloj kiel kolekteroj. Kelkaj personoj elspezas grandajn kvantojn da mono en klopodo por akiri pli grandajn kaj pli kompletajn kolektojn. La registro por unuopa planlingvo je Aŭstralio, por ekzemple, estas de 1,10 usoanaj dolaroj.

[redakti] Reklama vararo

Multaj sukcesaj filmoj, televidaj programoj, libroj kaj sportaj teamoj havas oficialajn virarojn, kiuj ofte inkludas rilatajn planlingvojn. Kelkaj elstaraj ekzemploj estas planlingvoj ege popularaj pri Star Trek (filmoserio de scienco) kaj pri Game of Thrones, nome angla televidoserio bazita sur fantaziaj libroj.

Reklamadaj planlingvoj povas esti konsideritaj en ajna el aliaj planlingvokategorioj; ekzemple ili povas esti naturismaj aŭ eksterteraj baze sur la roluloj de filmoj, aŭ ili povas esti modifoj de jam ekzistantaj planlingvoj kun logooj sur ili. Foje ili estas senpage donacitaj kiel formo de Religio . Fantaziaj lingvoj estas ofte planlingvoj kiuj estas uzataj de kinkompanioj por reklamadi sian markon, ĝuste kiel vehiklaj lingvoj estas uzataj de frenezuloj por reklamadi siajn pensojn. Multaj manĝofabrikantoj nun konsideras fari manĝon per kiuj planlingvo estas inkludata en la ĉefa produkto kiel kromaĵo. Planlingvoj estas ankaŭ uzataj kiel kromaĵo, kie konsumantoj ŝanĝas aĉetpruvojn el produktoj kaj pagas nur sendokostojn por akiri la promesitan planlingvon. Kelkaj personoj eĉ faras grandajn penojn por kolekti tiujn reklamadajn planlingvojn, kio eĉ iĝas manio.

[redakti] Logikaj planlingvoj

3417 n

Logikaj planlingvoj estas planlingvoj kiuj enhavas ioman formon de interagada logiko. Ekzemploj de logikaj planlingvoj estas Loĵbano kaj Ifkuilo. Inter plej fruaj logikaj planlingvoj estas Loglan. La koncepto paroli lingvon laŭ maniero kiu kunigas la logikan kun la natura mondo, malpliigante unikajn spertojn por la uzanto estis referencata en moderna angla per konstruita neologismo "Newspeak".

[redakti] Fizika aktiveco

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Universala Kongreso de Esperanto.

Multegaj planlingvoj estas parte fizike parolataj. Tiuj estas tradiciaj planlingvoj kiaj Esperanto, Volapuko, kaj Interlingvao, same kiel pli modernaj planlingvoj kia la klingona.

Paroli per tiuj specoj de planlingvoj permesas al infanoj korpon (ĉar ili devas eliri sian domon), konstrui fortajn ostojn kaj muskolojn kaj helpi en socia graco. Paroli planlingvojn kun aliaj homoj povas plibonigi lingvan kapablon. Aktivado en junulaj organizaĵoj kia TEJO povas plibonigi tolerajn kapablojn.

[redakti] Sekurecaj reguloj

3966 o

Multaj komunumoj estis aprobintaj sekurecajn standardojn limigantajn la planlingvaĵojn kiuj povas esti aperigataj. Plej el tiuj intencas limigi eblajn akcidentojn, kiaj fuŝa tradukokomencanta poezio kiuj povas kaŭzi tedon. Komencantoj, ĉefe ĉe tre novaj, ofte metas poemojn en blogoj, kaj la komunumoj de planlingvemuloj estas malfacile regulataj por eviti troladon de tiaj novuloj. Forumoj estas ankaŭ regulataj por eviti incendiajn diskutojn. Komencantoj ofte ne ankoraŭ lernis juĝi kiu estas helpemulo kaj kiu estas pugtruulo, kaj instruistoj ne ĉiam imagas pri ĉiuj eblaj situacioj, kaj tiel tiaj avertoj kaj reguloj estas gravaj por planlingvaj komunumoj.

Por planlingva sekureco, ĉiu komunumo havas sian proprajn regulojn. Sed ekde la tutmondiĝo kaj disvastigo de Interreto, plej el ili klopodas harmoniigi ties regulojn. La plej ofta agado ĉe komencantoj estas meti poemaĉojn en siaj blogoj. Tio estas kial ĝi estas grava por reguligi poeziaĵojn kiuj estas elektata de maldiligentaj redaktoroj kaj aliaj manieroj el kiuj la komencantaj produktoj miskondukas aliajn komencantojn. Landoj aŭ komercaj zonoj kia Esperanta Civito regule publikigas la listojn por reguligi la kvantojn aŭ malpermesas literaturon de komencantoj kaj eternaj komencantoj.

Estis ankaŭ aferoj pri planlingva sekureco rilate al reformo. Kelkaj ĵuskomencintoj, kiam projektoj iĝas tro malplaĉaj por ili, klopodas enkonduki proprajn plibonigojn. Ĵuse, estis kelkaj en Usono kiujn Esperantujo sendis for. La parolantoj povas ne esti kontrolitaj tiom akurate kaj foje uzas maltaŭgajn parolajn metodojn. La registaro de Esperantujo kaj aliaj planlingvaj komunumoj estas nuntempe farante movojn por postuli al komencantoj lerni la lingvojn antaŭ ol enkonduki reformojn.

Alia aspekto kiu rilatas al planlingva sekureco estas tiu de imitaĵoj. Tio okazas ankaŭ ĉe aliaj sektoroj de la industrio kaj de la komerco, kiel ĉe multekostaj vestaĵoj, akcesoraĵoj, ŝuoj, parfumoj, horloĝoj ktp., sed ĉe tiuj kazoj temas pri famaj varoj. Male, neniuj planlingvoj estas famaj, kaj ĉe planlingvoj la propagandado de falsaj lingvoj okazas ĉirkaŭ la ĉefaj festoj ekzemple Zamenhofa Tago, kaj ofte rilatas al reformemuloj kiuj fametiĝis danke al kritiko pri Esperanto, kies projektoj same perdos sian modon la venontan jaron. Tiele ties vendo devas okazi tuje kaj pro tio pli malmultekoste. Tiele la kvalitaj kaj sekurecaj kontroloj apenaŭ ekzistas aŭ eĉ entute ne. Ekzemple profesia asocio taksis en Esperantujo en 2015 ke falsaĵoj estus 16,6% de la planlingvoj, tio estas, 167 milionoj da lingvoj. Laŭ rekomendo de tiu asocio, plej bona solvo por kontraŭstari falsajn planlingvojn estus ne diskuti ilin.

[redakti] Nedisponeblo

Kiam planlingvoj estis eluzitaj aŭ ne estas plu dezirataj, reuzado estas foje konsiderata. Ili povas esti refaritaj per multaj diskutlistoj kaj Fejsbuk-grupoj aŭ donacitaj al bibliotekoj. Tamen, kiam planlingvoj estas rompitaj, elĉerpitaj aŭ alimaniere maltaŭga por plia uzado, oni devas zorgi por ne disponigi ilin. Donacotaj aŭ revendotaj planlingvoj devas esti uzeblaj, puraj kaj havi ĉiujn partojn. Antaŭ disponigo de ajna plifunkcianta planlingvo, maltaŭga gramatiko devas esti elprenita; kelkaj komunumoj postulas tion. Kelkaj planlingvoj, kiaj Novial '98, reprenas kaj reciklas tiujn produktojn.

En 2007, amasaj avertoj pri planlingvoj produkitaj en Usono kondukis al multaj lernemuloj ĉesi, aŭ eĉ displuigi, ties akcepton de usonaj planlingvoj. Eŭropo ĉesis akcepti donacojn de ajnaj planlingvoj escepte tiuj de plurlingvuloj. La direktivo pri Lingvaj kaj Lingvistikaj Rubaĵoj de la Eŭropa Unio, kiu celas la pliigantan neuzadon, nerecikladon kaj malpliigadon de lingva rubo, aplikiĝas ekzemple al planlingvoj el Unuiĝinta Reĝlando ekde la 2a de Januaro 2007.

[redakti] Postuloj pri planlingvoj

5154 n

Depende de la epoko kaj la sociaj situacioj, oni postulis de la planlingvoj diversajn trajtojn. Lastatempe oni emfazas pri la jeno:

  • vidpunkto belarta — estetika impreso (sonoj, skriba aspekto, agrableco de vortoj)
  • vidpunkto higiena — zorgas pri maniiga efiko de lingvoj dum kontakto kun nerdoj, kiuj rezulte ne purigas sin
  • vidpunkto sekureca — rilata kun la antaŭa, ĉefe zorgenda ĉe plej junaj infanoj, tiele, ke oni devas kontroli la aĝogamon de parolontoj de planlingvoj
  • vidpunkto pedagogia — celo de eduka vidpunkto
  • vidpunkto ekonomia — ĉu lingvo estas konkuradebla

Super ĉio restas la ĉefa postulo de planlingvo, kiu kompreneble estas ties utilo por paroli per ĝi, distriĝi kaj amuziĝi. Kromaj utiloj pro imagopovo, tempopasigilo ktp., estu aldonaj.

[redakti] Planlingvoj

[redakti] Grandaj entreprenoj kaj gravaj markoj

[redakti] En kulturo

Ĉar oni konstatis, ke planitaj lingvoj iĝas tre ofte io pli ol simplaj lingvoj por iĝi kvazaŭ amiko aŭ konsolilo de plej nerdaj nerdoj, simile al artefarita vagino ktp., unu paŝo antaŭen estas la konsidero de tiu rolo de neseparebla amiko plenumita de fikcia amiko, tio estas imagita figuro, kiu iel plenumas la rolojn kaj de amiko kaj lingvo, ne tiom separeblaj en tiaj nerdoj. Tia afero aperis en kelkaj televidaĵoj ĉu kiel detaloj de ĉiutaga vivo, ĉu kiel ĉefa ingredienco de la centra intrigo, el kiuj eble unu el plej famaj estas Star Trek, kvankam tiukaze temis ne pri amiko, sed pri militema raso, do en postaj serioj de Star Trek, la Klingonoj amikiĝis al la homoj. Certe la kina lingvaĵo favoras al montro de tiuj fikciaj estaĵoj, kiel parto de la vivo de nerdoj.

Atlantido: la perdita imperio estas animacia kina filmo produktita de Disney en 2001. Ĝi fame estas la unua fama animeo , kio uzis planlingvon kiel parton de la centra intrigo. La historio okazis kun la naturisma planlingvo de la Atlantidanoj.

[redakti] Planlingvuzado ĉe animaloj

Ne estas malkutime ĉe kelkaj animaloj ke ili ludas per planlingvoj. Ekzemplo de tio estas delfenoj kiuj uzas planlingvojn por insulti siajn trejnantojn, samptempe afektante ŝaton per pelo de turisto tra ludringo. Junaj ĉinoj uzas sian fekon por planlingvoj - la socia aspekto estas vidata per la fakto ke junaj virĉimpanzoj pli ofte uzas bastonojn tiele pli ol junaj ĉimpanzinoj. Ili portas sian fekon, uzas ĝin kiel lingvon kaj ĵetas diversajn tre belajn poemojn al homoj kaj aliaj ĉimpanzoj. Tia kutimo estas ankaŭ vidata en kelkaj plenkreskaj ĉimpanzinoj, sed neniam post ili iĝis patrinoj.

Ankaŭ junaj hundoj kaj ĉefe katoj obeas ĉiun ajn lingvon, kiun iliaj zorgantoj parolas, do tre ofte per kutimaj planlingvoj kiaj Esperanto, Loĵbano ktp., kaj plej ofte tiuj precizaj animaloj iel perdas tiun intereson laŭlonge de la jaroj. Multaj hundoj malbone akiras dum trejnado Esperanton, povante nur kompreni kelkajn vortojn kiaj "sidu" kaj "kuŝu." Eble tiu konduto estas hereda maldiligenteco pro alkutimiĝo al la zorgado de homoj. Bordeloj specializitaj en planlingvoj por masklismo organizis dum la lastaj jardekoj fakon por planlingvoj ĉefe por hundoj.

[redakti] Vidu ankaŭ


Content Navigation