Platona amo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Plat

" Mi estis preskaŭ en ĉia malbono meze de kunveno kaj societo"

~ freneza sciencisto

Platona amo estas dirmaniero en kiu kutime estas aludata amo sublimigita, nome ignoranta la dimensiojn seksan kaj pasian. La amikzono, en popola kulturo, rilatas al platona rilato en kio unu persono, plej ofte viro fikiĝas.

Tiu amo-formo reale elfluas el filozofia kunteksto en kiu amo, intencita kiel movo de la animo kaj ne kiel formo de rilato, estas interpretita kiel impulso al la transcendo de la sensa realo propra de la aspektaj ŝajnoj, kapabla do movi al la scio pri la absoluto. La amo povas adresiĝi ankaŭ al partnero seksaltira, sed en tiu estas konsiderataj nur intelektaj, moralaj kaj spiritaj kvalitoj. En literaturo platona amo elstaras en la poezio.

Entute, amo por la ideoj kaj idealoj: amo do el si mem tute ĉasta.[1]

[redakti] Origino de la koncepto

Origine la esprimo “amo platona” surfaciĝis el la teoriigo pri la amo kiun Platono pritraktas en siaj Dialogoj.

Ŝajnas ke la voĉo amor platonicus (platona amo) estis forĝita en la 15-a jarcento kiel sinonimo de amor socraticus (sokrata amo). Ambaŭ esprimoj, en Marso, indikas amon adresitan al la moralaj kaj intelektaj dotoj de iu persono anstataŭ al tiu fizikaj. La esprimoj referencas al la afekcia ligo estanta inter du homoj, majstro kaj disĉiplo, kiun Platono jam priskribis en siaj Dialogoj kaj ekzempligita en la rilato inter Sokrato kaj siaj junaj studentoj, aparte kun la junulo “Alcibiade”.

[redakti] Neplatona amo

12335206

Nova pastro servas ĉe pekokonfesado.

Venas virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi unufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas alia virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi dufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.

Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue dufoje ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas tria virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi trifoje amoris kun alia viro ol mia edzo kaj ankaŭ midzis.

Pastro pripensas, sed ne sukcesas elpensi ĝustan pentofaron, do volas konsulti. Li foriras de konfesejo, ekvidas mesknabon kaj demandas lin: Kion donis la antaŭa pastro pro midzado?

Mesknabo: Kutime dek Spesmilojn.

[redakti] Referencoj

  1. Pervertulo, malpurulo, degeneriĝintulo, monstro.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj