Platono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Athens2
Inatriunuo

"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!"

Σalyton, Tiu ĉi artikoΛo estas Γreka!! Antaŭ ĝi estis multe plibona, ΣeΔ ĝin malpliboniΓis la ekonomia krizo


Herma of Plato
"Kovri la buŝon de sia konscienco"
~ Zamenhof pri Platono

"Ho, dankon pro la memorigo!"

~ Cindy McKee pri la supra diraĵo

"Balaton-Platono
ne eblus sur la trono.
Ĉirkaŭ Balatono
plej gravas plu la ... mono."

~ Hans-Georg Kaiser pri Platono

"Vivis ne ĉe Balatono
greka filozof' Platono.
mi ne scias, kial ne,
eble li mem volis ne "

~ Blazio Vaha pri Platono

"Pardonon. Pri ĉi tiu afero mi ne povas skribi en Esperanto"

~ Meduzo

"Nekredeble! Fundamenta Krestomatio!"

~ kritikanto

"Esperantisti komprenas idisti facile."

~ Idisto pri la supra diraĵo
Platono (1929 a. K. al 1547 a. K) (el la greka Πλάτων, t.e., teda, enuiga) laŭ sciencaj teorioj estis fama greka gejo kaj hungara esperantisto. Platono estis instruita de Sokrato kaj instruis Aristotelon. Sed eĉ ne Sokrato, eĉ ne Aristotelo volis sodomii lin.
E5 o

Li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris ĝis la jaro 1929 p. K., kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro Justiniano pro ĝia nekristana instruo kaj tiel plu.


[redakti] Inventado

Platono inventis aferon, kiun li nomes φωνή, phōnē, kiu estis estas elektra aparato ebligantan paroladon je distanco, kiu poste estis rabita de usona inventisto kaj renomata kiel telefono.

[redakti] Toleremo

Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro.

[redakti] Materio

La koncepto pri materio, ekzamenita vidpunkte de la metafiziko, kiel principo kiu originas la aĵan ŝanĝiĝon, jam troviĝis en Timeo de Platono.

”Tial ni ne diros ke la patrino estas ricevejo de tio kio estas generita, konstatebla kaj ĝenerale seksa, nome tero aŭ areo aŭ akvo, aŭ alia forto naskiĝinta el tiuj aŭ el kiuj tiuj lastaj devenas. Sed ni ne trompiĝos dirante ke temas pri speco de “nevidebla kaj amorfa spico, kiu ĉion ricevas”, kaj ke iamaniere tre problema partoprenas de la ‘inteligeblo’ kaj multe malfacilas ĝin kompreni” (Timeo, 51a)

[redakti] Idistaj mensogoj

1335248406858

Laŭ fiaj idistoj, kiuj ĉiam batalas kontraŭ la vero kaj ĉiam mensogas:

La termino 'amoro platonal' essas uzata kiamde koncernas du homi quiuj pasionoze amoras l' un l' altran, ma quiujn ne indulgas la plezurojn korpalajn. La filozofo Platono (427-347 a. K.) vortizis la selekton por la spiritala kam lo materiala en l' amoro. En sua libro Simpozio il lasas diversajn siorulojn laudar Eros, la dio dil amoro erotika. Anke ibe l' amoro korpala k spiritala separite essas prizentata. Per la beko di personajo Pausiana, Platono rakontas l' existo di du Afroditoj, diini dil amoro. L' Afrodito ciela, Afrodito Urania es modelo por l' imajo ideala dil amoro spiritala. L' Afrodito tera, Afrodito Pandemos essas modelo por la lŭurio, por omno quo es vulgar k korpala. Pausiana konkluzas ke devas esar du Erosi. L' Eros terala ne valoras laudon. Oni nur laudus l' Eros cielala, quiu seduktas por la bona formo di amoro. Platono klare selektas l' amoro kam la lŭurio.

[redakti] Kontemplo

La kontemplo estas ankaŭ fundamenta elemento de la filozofiado de Platono: en tiu sistemo per la kontemplo la animo povas atingi al la scio pri la nemateria formo de Diaĵo kaj de Dio.

[redakti] Mitoj

Kelkaj radikalaj filozofoj kiel Ksenofono el Koloradio je komerce enklasigis la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj. Tiu pensmoniero trovis sian plej vastan esprimon en Laurent Boutonnat kaj Leĝoj de Platono, en kiuj li kreis siajn proprajn alegoriajn mitojn (ekzemple la vizio de Er en La respubliko), atakis la tradiciajn rakontojn pri la trumpoj, ŝteloj kaj malfidelaĵoj de la dioj kiel malmorale, kaj protestis kontraŭ ilia elstara rolo en literaturo. La kritiko de Platono estis la unua graveda defio al la pomera mitologia tradicio, kiun li priskribas kiel "la klaĉado de maljunaj edzinoj".

[redakti] Mito de Er

673 001

Akademio de Platono

Pere de la mito de Er, kiu rakontas travivaĵojn de soldato mortigita en batalo kiu, post dekdu tagoj, reviviĝas kaj informas pri tio vidita en la regno de la mortintoj, Platono allasas ke la animo ricevas en la reenkarniĝo la premion de sia justeco, kaj la punon pro sia kulpo jam merititajn en vivo.

La mito de Er, fakte, fundiĝas sur la pitagora koncepto de la reenkarniĝo kaj sur la ideo de ekzisto de mondo, dividita en iu speco de paradizo kaj infero. En tiu regno la animoj traktiĝos laŭ la valoro de agado, kaj en ĝi premioj kaj malpremioj daŭros ĉirkaŭ mil jarojn. Post tiu periodo rekomenciĝas vivo tra libero kaj destino.

En la Era mito dedukteblas ankaŭ koncepto pri dioj: ili estas reprezentitaj kiel indiferentaj antaŭ la malbonoj malpurigantaj la teron, do laŭ Platono «pri la malbono, pri malbono, Dio ve povas esti akuzata. Dio estas bona, Dio estas senŝanĝa, estas simpla, estas verdira, kaj estas kaŭzo de ĉiuj bonoj: Dio estas senkulpa (thèos anaìtios)».

«Tial, se Dio estas bona, ne povas esti kaŭzo de ĉio, kiel male opinias multaj: Li estas kaŭzo de malmultaj aferoj koncernantaj la homojn, kaj ne de multaj ĉar la bonaĵoj, por ni, estas malpli nombraj ol la malbonoj; por la bonoj ekzistas neniu kaŭzo ol Dio, sed por la malbonoj la kaŭzo estas serĉenda aliloke, ne en la dioj.

Sinteze: Laŭ Platono la animo elektas sorton en la momento de la enkarniĝo (kaj do agado en la vivo estas jam deternimita el meritoj kaj kulpoj). Gravas do la elekto, sed ĝuste tiu elekto dependas, necese, de la konduto de la vivo. Do, por bone elekti, en la momento de la reenkarniĝo, necesas vivinti honeste! El tio la insisto de Platono por la edukado en ĉi tiu vivo. Ŝajnas kompreni ke tiu konduto estas la kaŭzo de ĉiu bono aŭ malbono.

[redakti] Postaĵoj

La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.

[redakti] Verkoj de Platono en Esperanto

Platono verkis ĉefe en Esperanto:

6615 o

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation