Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Esti bone enskribita ĉe iu"

~ Zamenhof pri PMEG
A okaa.jpg

Oni debatas pri PMEG

"Laŭ mi pmeg bone klarigas la tradician uzon"

~ Marcos Cramer pri PMEG

"La termino "duonbara konsonanto" en pmeg inkluzivas nur la sonon "l""

~ Bertilo Wennergren pri L

"En PMEG mi uzas "nombra vorteto" anstatau "numeralo""

~ Renato Corsetti pri sia laboro en PMEG

"Ne zorgu pri tiu kritika artikolo. PMEG ja estas bona libro"

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"La PMEG estas granda kaj ruĝa kaj bongusta"

~ Komencanto pri PMEG

"Montrante resultojn pri MPEG. Anstataŭ tio, serĉu resultojn pri PMEG"

~ Google pri PMEG

"Hik libro esten maksu interese el libri, kvu mi lektin ad nunk."

~ Reformemulo pri PMEG
Logo2-blue.gif
Bonvolu konfuzi kun Novjorko.
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEGPoMEGo, fare de Bertilo Wennergren, estas teksto legebla aŭ tra la interreto aŭ kiel libro. Ĝi aspektas je unua ekvido kiel tute serioza verko pri esperanta gramatiko. Sed la zorgema leganto baldaŭ malkovros neatenditan humuron (vere PMEG signifas, en la angla, Producer and Management Entertrainment Group, t. e. "Grupo por Produktado kaj Regado de Amuzaĵoj") .
Popola gramatiko.jpg

[redakti] Sankteco

PMEG estas efektiva trezoro, kaj ni estas benitaj, ĉar tian fonton verkis tiel esplorema kaj bonjuĝa homo. La kritikaĵo pri PMEG fakte donas pli negativan impreson pri la kritikisto ol pri la kritikita libro PMEG kiu estas ege utila por uzado de Esperanto.

PMEG estas mirinda libro, tre utila por progresantoj kaj instruantoj. Ĝi ne estas lernolibro por komencantoj. En tiu libro oni sentas neniun pedantecon, tute male...

[redakti] PMEG kaj PIV

La PMEG priskribas esperantan gramatikon pli ĝuste ol la PIV priskribas la aron de esperantaj vortoj. Bertilo ne enmetas tiom multe da imagitaĵoj kiel oni trovas en la PIV. Uzanta la PIV, oni iĝus malkomprenebla pro uzo de malnormalaj, krokodilecaj vortoj. Tamen, la PMEG helpas ke oni iĝu pli komprenebla per normala gramatiko.

[redakti] Ekzemploj de humuro

Pmeg.gif

Laŭ la teksto, malpermesiĝas la esprimo "ĉiuj la gastoj". Oni nepre diru simple "ĉiuj gastoj". (PMEG 9.1.1) La kialo estas, ke la vortoj "ĉiuj" kaj "la" estas difiniloj, kaj duobla difinilo malĝustas ĉiam…

… aŭ almenaŭ, preskaŭ ĉiam. "Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de personoj, kaj ĉiuj tiuj personoj parolis Esperanton. " (PMEG 9.3)

Mallonge, la vortgrupo "ĉiuj tiuj personoj" estas bona, dum malbonas "ĉiuj la gastoj"!

Ĉe p. 651 aperas ke "A-vorteca vorteto" kaj "A-eca vorteto" estas "tradicie normata 'pronomo'"

Kia bela, subtila parodio de harfendado! Kontraŭ tia ŝerco, kiu povas konkuri?

Alia humuraĵo estas sub la sekcio "Ne-Esperantaj vortoj — elparolo", kie la aŭtoro rekomendas pri la prononco de ne-esperantaj literoj. Tute bone, li konsilas prononci Q kiel K, ĉar la sono de Q en la internacia fonetika alfabeto estas prononcebla nur de tiuj, kiuj estas sufokiĝantaj per tro granda biskvito. Nu, mi forgesis pri kio mi parolis... Ho, mi rememoris! Jen: Tamen, humure li konsilas prononci QU kiel KV, sed U estas esperanta litero kaj ne povas havi la sonon de V! Tute frenezume.

[redakti] Bone...

9479 n.jpg

Unu el la cefaj kialoj, ke oni ne uzas la klasikan terminologion en PMEG, estas tio, ke gi ne ĉiam tre taŭgas por bone klarigi la Esperantan gramatikon. En kelkaj okazoj tute mankas klasika termino, en aliaj okazoj la klasika terminuzo ignoras distingojn gravajn en Esperanto, kio povas kaŭzi, ke io ŝajnas neregula en Esperanto, kvankam ĝi tute ne estas.

La aldono de la mallongaj alternativoj "A-eca vorteto", "O-eca vorteto" kaj "E-eca vorteto" estas unu el la plej lastatempaj ŝanĝoj, kiujn Bertilo faris en PMEG. Tiujn mallongaĵojn proponis Gonçalo Neves, kaj kredeble indas ilin aldoni. Fakte ili povas esti oportunaj, ĉar esprimoj (A-vorteca ..." k.t.p.) estas iom longetaj.

[redakti] Prononco

Almenaŭ en berlina junula rondo oni prononcas la vorton PMEG "pomego" (kaj al novuloj devas kelkfoje aldoni ke ne temas pri Novjorko). Bone. Se oni rigardas "pomego" kiel ordinaran O-vorton (radiko POMEG/ + finaĵo O), tiam ĉio estas en ordo. Nur kiel elparolo de la mallongigo P.M.E.G., "pomego" principe estas stranga, ĉar ĝi estas kaprica mikso de du diversaj manieroj elparoli mallongigojn. Radikojn oni tamen rajtas krei kiel oni volas.

[redakti] Ĉu vere konservema?

La humuraj aspektoj de tiu verko ne blindigu nin al ties celo.
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.jpg

Laŭ sia enkonduko, PMEG estas "konservema" kaj "multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj." Sed ĉu kontraŭreformismo estas la vera pozicio de la verkisto, aŭ ĉu kamuflo por io alia?

Ni komparu la uzojn en la PMEG, kaj la uzojn en la 16 reguloj de Zamenhof. Zamenhof, skribante pri "substantivo", uzas kiun vorton? "Substantivo"! Skribante pri "adjektivo", kiun vorton? "Adjektivo"! Sed por la PMEG, tiuj Zamenhofaj uzoj ne sufiĉe bonas. La aŭtoro anstataŭigas per neologismaj kunmetaĵoj -- "O-vorto" anstataŭ "substantivo", "A-vorto" anstataŭ "adjektivo", ktp.

Kiu povus fari tion, krom reformisma fanatikulo? La Sankta Biblio (Mateo 7.15) avertas pri la lupo en ŝafa felo, la herezulo kun masko de ortodokseco. Jen nuntempa ekzemplo! Ŝtiparumu!

Tamen, kiel ĉiuj scias, la plej taŭga alternativo estas uzi japanajn vortojn, kiel "mejŝi" por substantivo kaj "keijooŝi" por adjektivo. Tiel eĉ lupoj komprenos!

[redakti] Kritikoj

Kritikoj al PMEG estas tedaj kaj malagrable malbonvolemaj, sen interesaj argumentoj. Certe la argumetada nivelo de Bertilo kaj PMEG estas nekompareble pli altaj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ekstera ligilo

Ĉefpaĝo de PMEG


La Vikipedio havas malridigan artikolon pri la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
Content Navigation