Pluredro
El Neciklopedio
"La malfacila parto estas kalkuli la koordinatojn en la plano. Poste facilas kalkuli la angulon. Ĉu ne?"
~ Blondulino pri pluredro
"Ĉiu angulo kun sia sanktulo"
~ Zamenhof pri pluredro
Noto: se vi ne kompenos ĉi tiun artikolon, vi estas stultulo!
Pluredro estas solido limigita ĉiuflanke per ebenaj edroj. Ĝiaj ĉefaj elementoj estas: edro, vertico kaj latero. Ĉe latero kuniĝas 2 edroj, sed ne ĉiu loko, kie intersekciĝas diversaj edroj, estas latero. Pluredro konsistas ne nur el verticoj, lateroj, kaj edroj, sed ankaŭ la ena volumeno apartenas al la figuro. Ĉi tio gravas por kompreno de konvekseco de pluredro.
Pluredro, kiun limas finia nombro da tiaj plurlateroj, ke ĉiu el ĝiaj lateroj estas latero de unu alia plurlatero. Atributoj de pluredro: ĉirkaŭskribita sfero, enskribita sfero, enskribita en sfero, konkava, konveksa, ortangula, regula. Karakterizaj partoj de pluredroj: faco, eĝo, vertico. Ekzemploj de pluredroj: n-erdo, paralelepipedo, Kubo, piramido, prismo.
Rim.: Bricard, kiel estas ĉe li kutime, uzas la prefikson „mult“ anstataŭ „plur“. Li konas ankaŭ la internacian formon „poliedro“.
Ĉu vi ne komprenis? Demandu al blondulino.


