Poĉjo Porko
El Neciklopedio
"Ni ja povas!"~ Barack Obama pri Poĉjo Porko
"Ankoraŭ neniu evitis la sorton"
~ Zamenhof pri Poĉjo Porko
"La spaco estas limigita. :("
~ Poĉjo Porko
"Nu, nur bele celebru nun"
~ Frenezulo pri Poĉjo Porko
Poĉjo Porko (1943 – 2009) estis eminenta usona kosmonaŭto. En 1961 li iĝis la unua porko, de iu ajn lando, kiu orbitis la teron.
Enhavo |
[redakti]
Familia deveno
Poĉjo estis el familio porkedoj, kun mallongaj kruroj kaj rostreto.
[redakti] Graveco de lia flugo
Pli frue en 1961, la karisma prezidento, John F. Kennedy diris: "Vere, la unua homo en spaco estis rusiano. Sed.. la unua porko en spaco estos usonano!"
Li diris ĝuste. Usonaj estas ne nur la unua porko en spaco, sed ankaŭ la unua anaso, kaj la unua muso. (Vidu ĉefartikolon pri kosmonaŭtoj.)
[redakti] Kiel li iĝis spacisto?
Poĉjo ŝatis manĝi. Tamen, li ne trovis dungon, ĉar li emis balbuti. Tio estis la kialo de lia unua memorinda aventuro -- vigla sed tute malsukcesa provo ĉasi manĝeblajn akvemajn birdojn tra ŝlimaj lagoj. Post tiu fiasko, mankis al Poĉjo kaj mono kaj nutraĵoj.
Li akiris taggazeton, kaj tralegis la reklamojn. "Entuziasman junulon ni bezonas por spaca programo. Trejnado kaj matenmanĝo provizotaj. " Li tuj levis la telefonon…
Multaj aliaj interesiĝis pri la laboro. Malinteresiĝis preskaŭ ĉiuj tamen, kiam ili eksciis ke la kosmoŝipo estos farita el maldika kartono. Sed Poĉjo Porko -- ankoraŭ iome balbutante -- diris la vortojn senmortajn:
"Pppli bone spacŝip' el papero, ol pano sen butero."
Kaj la cetero estas historio.
[redakti] Aliaj atingoj
Pro lia sperto pri lagoj, oni sendis Poĉjon Porkon kun Kapitano James T. Kirk en la unua misio al Titano. Tie li malkovris la unuan konatan eksterteran picon.
[redakti] Hobioj
Kiel ĉiuj sukcesaj raket-rajdistoj, Poĉjo Porko havis imponan postaĵon, kaj li estis agnoskita spertulo pri pugbatado. Oni elektis lin kiel senatanon en 1999.
[redakti] Morto
Poĉjo Porko mortis subite en 2009, pro porka gripo.
[redakti] Epitafo
Lia tombo staras apud la stabejo de NASA en Florido. Skribitaj en la ŝtono estas la sekvantaj versoj...
- Li bone manĝis eĉ sen forko.
- Ni povas iri for el Tero,
- Kiel el ujo sen la korko,
- Dank'al nia Poĉjo Porko.
- Viglis la nazo, dikis haŭto,
- De l' plej venkema kosmonaŭto,
- El la lando de libero.
- Kiel eblas bildigi, per vortoj aŭ pentro,
- Liajn agojn pli grandajn eĉ ol lia ventro?

