Poŝtelefono
El Neciklopedio
Jen konciza historio pri poŝtelefonoj:1996: Kiam sonoras poŝtelefono de apuda persono: Mi malamas poŝtelefonojn!
1998: Ĉiuj miaj geamikoj havas poŝtelefonojn!
1999: Mi finfine aĉetas poŝtelefonon: Vidu, 50 malsamaj sonor-tonoj!
2001: Mi povas tekstmesaĝi miajn geamikojn!
2003: Mi povas sendi retmesaĝojn, kaj ankaŭ foti!
2005: La homoj povas kontakti min kiam ajn, kie ajn!
2007: Ĉi tiu aĵo neniam ĉesas sonori!
2009: Mi malamas poŝtelefonojn!
[redakti] Utilo
Tra la fenestro ulo ĉiuvespere kaŝgapas la najbaran junulinon, kiel ŝi senvestiĝas en la ĉambro. Iutage sonoras lia poŝtelefono: — Halo! Mi estas la najbara junulino, al kiu vi loĝas vid-al-vide. Mi ne trovas la kalsoneton, ĉu vi ne vidis hazarde, kien mi metis ĝin?
[redakti] Bona donaco
La infano skribas ankaŭ ĉijare denove dezirleteron al la Sankta Nikolao: „Kara Sankta Nikolao, bonvolu sendi la donacojn ĉifoje rekte al mi kaj ne al miaj gepatroj. En la antaŭa jaro ili retenis la poŝtelefonon senhonte por si mem.“
