Poemo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Bona puno por malbona peno"

~ Zamenhof
656.jpg

"La poemo estas tre simila al mia ama dramserio, hehehe"

~ Usonano pri poemo

"Poemo estas longega plurĉapitra poeziaĵo"

~ Rusa esperantisto pri poemo kaj poeziaĵo

"Tio estas kurioze"

~ Tonjo del Barrio

"Lerni poemojn partere, estas bona rimeno, por perfektiĝi en Esperanto"

~ P. E. Schwerin pri poemo

"Rimi nur por rimi
estas grave krimi.
Se vi tamen faras,
la poemo 'knaras'."

~ Hans-Georg Kaiser

"Ho, fola mundo!"

~ idisto

"Tio estas vantaĵo kaj ventaĵo."

~ Predikanto pri poemo

"Verso estas 'vira', se ĝia lasta silabo estas akcentita (¯); alie ĝi nomiĝas 'ina'."

~ Oni pri poemo

Poemo estas emo al po. Po estas prepozicio en Esperanto, kies uzo estas tro malfacile lernebla, sekve, multaj homoj emas tro uzi la prepozicion "po" tute erare. Tiu emo al troa uzo de po estas nomita, logike, "poemo". Laŭ Hans-Georg Kaiser, gramatikistoj kutime ne ŝatas poemojn, por ili poemoj estas nur la furzoj de penskrimuloj kaj de kompatindaj kretenoj.

La poemoj ekzistas en ĉiuj literaturoj, sed ial la okcidentaj lingvoj malhavas terminon por tiu formo poezia, kaj la okcidentaj esperantistoj ofte nomas poemo ĉian ajn poeziaĵon. Por parolanto de lingvo kiu havas apartan nomon por poemoj tio estas egale stranga. La vorto poemo tamen estis oficialiginda nur por la strikta senco emo al po, alie ĝi estus malnecesa duoblaĵo por la vorto „poeziaĵo“.

Poemo estas bone konata maniero malplenigi Retbabilejon.
5966.jpg

[redakti] Analize

De kie venas tiu stranga ideo ke necesas "kompreni" poemon? Poemo ne estas matematika problemo au lingva kvizo.

[redakti] Kiel fari poeziaĵon en Esperanto

Ĉiuj scias, ke en Esperanto-poezio oni ne rajtas uzi tion kion oni rajtas, se oni ne ricevis skriban aprobon de la etalonaj majstroj. Plua konvinka atesto pri tio estas la fortiĝantaj arogoj uzi la radikan rimon. Por defendi niajn noblajn tradiciojn la redakcio proponas al vi malgrandan konkurson:

1. kiu elpensis la plej insultan nomon por la radika rimo?

(1. Zamenhof 2.Kalocsay 3.Beaufront)

2. kial rusoj tamen uzas ĝin?

(1. pro obstino 2. pro stulteco 3. pro malamo al la Budapesta skolo)

3. kiuokaze oni ne aŭdas rimon en versaĵo?

(1. se malsamas la akcentaj vokaloj 2. se malsamas la postakcentaj vokaloj 3. se oni longe ne lavas la orelojn)

4. kiom da kontraŭ-radik-rimaj artikoloj aperos en la Esp-revuoj dum la sekva jaro?

(1. dek 2. cent 3. mil)

5. kiom da citaĵoj el Esp-klasikuloj estis uzitaj por pruvi la fiecon de la radika rimo dum la periodo 1978-1988? 6. kion diris pri la radikrimo K.Kalocsay? Aristotelo? Newton?

[redakti] Poezia vespero

– Ĉu vi ne trovas sinjoro, ke la ĵus deklamita poeziaĵo estas tute sensenca?

Pri tio mi ne povas juĝi, ĉar mi estas la aŭtoro.

– Pardonu, eble ja estis tiu junulino, kiu deklamis ĝin tute fuŝe.

– Ŝi estas mia filino.

– Pardonu, mi intencis paroli pri tiu maljunulino, kiu akompanis ŝin ĉe la piano.

– Ŝi estas mia edzino... kiel vi kuraĝas ofendi ŝin?

[redakti] Kulturaj malsamoj

7033 n.jpg

Ĉu vi iam legis ĉinan poezion? Ĉu eble HebreaIndiana poezio? Ĉiu speco estas subtile malsama, tamen uniko.

Mi persone Japana poezio ne plaĉas al mi , sed mi povas estimi ĝin. Kaj ne estas pri malĝojo aŭ ĝojo.

[redakti] Bonalingva opinio

Poemo, kiu tuj direktas la bedaŭrindan leganton PIVen vere malmulte taŭgas. Eble niaj poetoj vere versu nur pri katoj kaj hundoj.

[redakti] Reala poezio

La reala poezio estas nur nova teorio , ne estas kritikante la universala literatura, sed estas okazigi nova koncepto , kie povas exalte la belecojn vivon, ĉe la esprimon homan feliĉon , poezio estas vivon , poezio ne estas morton ( ĉe figura senco )

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Amaj Poemoj. Deko da originalaj versaĵoj kaj ok verstradukoj de J. Grau Casas 1924, 32 p. "Agrabla melodio lulanta per amaj revoj kaj rememoroj. Tute korekte kaj ofte lerte verkitaj." (G. S., ,E' 1924, p: 124.)
  • Elektitaj Poemoj de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1914, 33 p., dua eld. 1920, 47 p. "Ofte kritikita, sed tamen vere granda poeto. Dudeko da mallongaj aŭ ampleksaj poeziaĵoj. Fidela laboro." (G S, ,E', 1921; p: 118.)
  • Elektitaj Versaĵoj de Marie Under, el la estona trad. Hilda Dresen. 1929, 94 p. "Tre lerte la tradukintino konservis la ritmon kaj harmonion de l' estona teksto. Unu el la juĝantoj opinias, ke tia laboro ne malpli valoras ol niaj plej bonaj versaĵoj en E-a lingvo." (Akademia Raporto, 1930.)
  • Novaj Emaj Poemoj. Originale de Jaume Grau Casas. 1927, 32 p. „La aŭtoro. . . per sia neregula ritmado, kaj ankaŭ per la formo de l' poezioj, tro proksimiĝas al la franca senritma verso. Delikataj priemaj sopiroj.“ (G. S. ,E', 1927, p: 65)
  • Novaj Versajoj de Lermontov, el la rusa trad. Bela Monto (Mirski). 1912, 92 p. „La tradukinto ĉiem konservis la originalan ritmon. Precipe la traduko de Borodino estas admirinde bela.“ (Kozlowski, Ondo de E, 1912, p: 197.) „Vera modelo de bone aranĝita libro.“ (N. K., L. 1., 1913, p: 468.)
  • Varsaĵoj. Originale varkitaj de G. Deŝkin. 1912, 35 p. „Poezia animalo, poeta kapableco; sinceraj sentoj kun lerta esprimo.“ (Robo, La Varda Standardo, 1912, p: 93).
Content Navigation