FANDOM


Parto de serio

2815 n  03010856-0
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido

"Richulo veturas, malriĉulo kuras"

~ Zamenhof pri poetoj

"Tio estas via kredo, amiko"

~ Poeto

"Aŭ vi estas tre ŝercema tipo, au supozeble vi estas pli freneza ol tiuj kretenoj"

~ Andreas Kuenzli

"Guteto pos guteto facesas rivereto."

~ Idista poeto

"Mi miras, ho muro, ke vi ne jam disfalis, subtenante la tedaĵojn de tiom da verkistoj."

~ Antikva vandalisto pri poetoj

Poeto, bonalingve Poemverkisto, estas malamiko de Esperanto. Oni ofte aŭdas – efektive temas pri fakto vaste rekonata – ke la perliteraj verkistoj grave aldonis al la evoluigo de Esperanto. Oni ne kontraŭstaras tion: la perliteraj verkistoj ja grave aldonis – sed tio ne signifas ke ilia aldono estis plusa. Eĉ male.

Influo al vortaroEdit

Se oni serĉas tra PIV oni trovas grandegan aron da vortoj kun la indikoj G (Grabowski) aŭ K (Kalocsay), ekzemple insurekcio, beata, uvo (G), kaj lazura, lontana, pita (K). Tio montras, ke tiuj verkistoj estis inter la fiuloj, kiuj uzis tiujn vortojn en Esperanto.

Se oni kontraŭparolas la uzon de tiaj vortoj, poemverkistoj klarigas, ke ili nepre bezonas “lingvon por legosciantoj”. Kial? Kial ili ne povas esprimi siajn pensojn kaj korsentojn per la normala vortprovizo, kiun uzas ĉiuj? Kial laŭ ili la vorto trista tuŝas la koron pli ol la vortoj senĝojakordolora? Kial lazura estas pli poemeca ol ĉielblua?

Poemverkistoj asertas, ke la mal-vortoj estas maloportune longaj, kaj tial ili bezonas pli mallongajn elekteblaĵojn. Sed unu el la ecoj de poemo, malsame de malpoemo, estas ke ĝi estas verkita laŭ pli rigida skemo. La lerteco de la poemverkisto konsistas interalie el ties kapablo esprimi ideojn ene de tiu skemo. Se por solvi problemon pri silabonombroj li/ŝi tutsimple inventas novan vorton, kie troviĝas la poemverkista lerto?

Vorto kiel malmultekosta ja estas longa – sed ĝi ne enhavas pli da silaboj ol la samsenca itala vorto economico. Sed neniu itala poemverkisto, laŭ mia scio, ian plendis, ke tiu vorto estas tro longa, des malpli ordinara parolanto. Do, kion faras la italaj poemverkistoj? Ili faras tion, kion poemverkistoj ĉian faras: streĉas sian cerbon kaj elpensas trafan esprimon ene de la periloj, kiujn la lingvo jam proponas al ili. Tio estas la tasko de poemverkisto. En Esperanto, ekzemple, oni povus anstataŭigi la vorton per pluaj elekteblaĵoj: bonpreza, senvalora, malluksa, trigroŝa.

Strange, la argumento pri troa longeco ial forgesiĝas, kian poemverkisto nepre deziras uzi la vorton firmamento anstataŭ ĉielo. Estas vere, ke al parolanto de la anglala franca firmamento efektive havas iom poemecan sonon, ĉefe ĉar oni renkontas ĝin nur en poemecaj kuntekstoj. Tial Esperantaj poemverkistoj enportis ĝin en sian “poemecan lingvon”. La vorto tamen ne troviĝas en neparencaj lingvoj: en la finlanda ekzemple, aŭ en la japana. Do, kion pensas finlandanojapano legante tiun vorton? Ĉu ĝi trafas aparte poeme? Pli verŝajne, tio estas simple nova vorto por serĉi en la vortaro, vorto kiun poste necesos lerni. Ĝia poemeco ne estus klara al homo, kiu nenian renkontis ĝin antaŭe. Interese, “ĉiela volbo”, per kiu PIV priskribas ĝin, impresas multe pli poemece ol la neanalizebla vorto firmamento.

Dum la lastaj dudek jaroj tiuj literverkaj vortoj ĉian pli emas eniri la normalan lingvouzon; tial en ordinara babilado oni nuntempe ofte aŭdas la vortojn kurta, povra, uvo ktp. Verŝajne la uzantoj eĉ ne kunscias, ke tiuj vortoj estas ianaj inventaĵoj de poemverkistoj, kiuj deziris distingi sian lingvouzon de tiu de la ĉiutaga vivo. Farante tion, la verkistoj grave malutilis al Esperanto, kies vortprovizo tiom pligrandiĝegas, ke la Esperanta vortaro iom post iom minacas fariĝi same ampleksa kiel tiu de la angla. Kaj krome, kion faros nun la perliteraj verkistoj, kies vortelekto perdis sian elitan karakteron kaj fariĝas tiu de la ĉiutaga parolado? Ĉu ili kreos novan vortostokon por plumontri sian superecon al la ordinaraj parolantoj?

La ĉarmo de literverka stilo dependas de la trafeco de la elektitaj vortoj, de ilia kapablo precize sed samtempe elegante transdoni al la menso de la leganto la esprimatan ideon. Bona literverko konsistas precipe el la enhavo. Se oni dependas ĉefe de belsonaj vortoj por doni poemecan nuancon al skribitaj vortoj, oni kreas nur beligitan kankringon: malplenan konstruaĵon kun nenio ene.

FrenezecoEdit

Patro al la filino: „Vi freneziĝis. Nia aŭtomobilo disfalas, tra tegmento pluvas, fridujo ne funkcias, stuko forfalas kaj vi deziras edziniĝi kun poeto!“

Aspekto de poeto

Diabla malamiko de la homaro

Respondoj Edit

Advokato kaj kuracisto disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam la poeton Pironon kaj petis lin solvi la disputon. — La fripono iras ĉiam antaŭe, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo.

AsekuroEdit

La makleristo: Ĉu vi volas asekuri vian karan vivon?

La poeto: Ho amiko, mi ne bezonas tion, mi estas ja senmorta.

LicencojEdit

Licencoj oni nomas la herezojn, kiujn la poetoj permesas al si pri la sanktaj leĝoj, kiuj regas lingvon. Ĉar ni jam priparolis la licensojn, kiuj tuŝas la vortaron, restas nur tiuj, kiuj rilatas al la gramatiko.

Kontraŭ la 9a regulo de la Fundamenta Gramatiko, iuj fiuloj konsideris, ke la vokalo i, sekvata de alia vokalo kaj mem ne akcentita, povas esti prononcata tiel mallonga, ke la du vokaloj donas al la orelo la impreson de nur unu silabo. De tie jenaj versoj:

Kaj kormilionoj sub la sama fato
v— v= v— v= v= v
(K.)

aŭ:

Ne granda mia glaso, sed glason mian uzas
v= v— v= v / v= v— v— v
(tr. el Musset)

en kiuj -lio kaj -mia- estas kalkulataj kiel po unu silabo.

Tia herezo estas tute malakceptinda, eĉ en okazo de granda bezono; nek en la samaj kondiĉoj oni povas same trakti la vokalon u:

Odorojn, nuancojn monte kaj ebene...
v= v= v= vv v=v
(K.)
Profundspegule (v= v= v)
Brilas laget' (=v v=)
Jen sur ĝi lule (v— v= v)
Saliksiluet' (v— v=)
(Verlaine, tr. K.)

Kontraŭ la 6a regulo de la Fundamenta Gramatiko, la poetaĉo Grabowski ekuzis la verbajn finaĵojn (as, is, us k.a.) kun la senco de la kopula "esti". Tiu maloportuna mallongigo de tiel ofte uzata kopula tamen ne prosperis; ne nur ĉar ĝi estas kontraŭfundamenta, sed ankaŭ precipe, ĉar pro la pli kaj pli disvastiĝanta kutimo senpere verbigi ĉiun specon de vortoj, la orelo instinkte alligas la memstaran verbfiniĝon al la antaŭa vorto. Kiam la fuŝulo Grabowski skribis:

Kiu as malica
Mortigint' de bravulo?

oni aŭdas efektive: "kiuas", kaj oni demandas sin pri la senco de tia kunmetaĵo, simila al la "kieas" de Miĥalski.

Alia herezo, farita de Grabowski (La Liro de Esperantistoj) kaj refarita de G. E. Maura, konsistas en la elizio de la radika vokalo de la kopulo, kun la plene erara pravigo, ke ĉe Zamenhof ĝi estas ofte enklitike senakcenta:

Subrealismo 'stas nur dekadenco...

Tiuj poetoj brulu en verda infero.

Male la kunmetitaj formoj de pasivo ne ŝokas la orelon, kaj, kiam ili ne postulas troan streĉon de la spirito, povus facile esti alprenataj de niaj poetoj: "Laŭdatu Zamenhof!", kiel diras bona poeto.

Fine, oni renkontas eĉ ĉe Zamenhof kaj liaj imitintoj kelkajn aliajn herezojn, kiel ekzemple la uzo de la artikolo apud la vortoj "ĉiu, mia, kies", la postmeto de la artikolo kun adjektivo ("okazo la terura") kaj similaĵoj: ĉiuj stilherezoj, kiuj endanĝerigas la lingvon, do kiujn la poetoj poste refaradis. Ĉar la idealo de ĉiu vera poeto estas ja, se oni permosos al mi iom adapti la verson de V. Hugo:

Malican detruadon al la lingvo!

Ĝi celas pli esti malutila, ol gramatika.

PoetinoEdit

Poetino estas glikoproteina hormono, kiu respondecas, gravas kiel kreska faktoro pri la ruĝaj sangokorpetoj (eritrocitoj) dum la sangoproduktado (poezio) en la mjelo. Sintezita poetino estis forte uzata en la bicikla sporto en la 1990-aj jaroj kiel dopaĵo.

Poetino en homoj estas sekreciata je 85–90 % en la renoj kaj je 10–15 % en hepato. La en-sera koncentreco de poetino en homo estas ĉ. ĝis 19  mU/mL.

Pruvo de dopado:

La aplikadon de sintezita poetino pruvas la kreskinta hemoglobina koncentriĝo kaj hematokrita nivelo. La dopintoj do reguligas la hematokritan nivelon super la normala nivelo ĝis 47 % (virinoj) aŭ ĝis 50 % (viroj), kiuj estas la permesitaj supraj limoj.

Se oni transpasas personan limon, la koro povas halti dum dormado. Dum dua duono de la 1980-aj jaroj - kiam la dopad-kontrolistoj ne kontrolis la hematokritan nivelon - mortis 18 eŭropaj profesiaj biciklistoj (densiĝas la sango pro la multaj eritrocitoj kaj tiel ŝarĝas la koron).

La poetino kaŭzas fortan kreskon de la elteneco. Laŭ norvega studaĵo (Birkeland et al. 2000), post kvarsemajna poetino-traktado kreskis la oksigenakcepta kapablo je 7 %, dum la hematokrita nivelo de 43 % al 51 %. La poetino malkonstruiĝas, forlasas la korpon post 3 tagoj.

Saman efikon kiel poetino havas montaj trejnejoj, nitrogenkameroj, malalt-premaj domotendoj, kiuj estas permesitaj, tamen malpli konfideblaj metodoj.