Pola lingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Koro tro plena -- buŝo parolas"

~ Zamenhof pri pola lingvo

"ESPERANTO NIE JEST JEZYKIEM DLA CHAMOW ! "

~ pollingvano pri Esperanto
Pola lingvo (język polski, polszczyzna) estas artfarita lingvo kreita de pola okulkuracisto Marko Polo. Ĝi estas kreita por helpi slavajn parolantojn interparoli, laŭ Polo, la pola estas komprenebla de pli ol 400 milionoj da homoj tra la mondo, tamem, neniu jam povis kompreni ĝin. La gramatiko de la pola estas preskaŭ simila al Esperanto, ecepte ĉar ĝi havas 6 kazojn. La vortaro devenas el la plej konataj slavaj vortoj.
5654132.4c12acf0.560.jpg

Enhavo

[redakti] La alfabeto

Ŝi NE parolas la polan!

La pola uzas, pli malpli, la latinan skribsistemon kaj diakritajn signojn: kreska (dekstra korno), kropka (superpunkto) kaj ogonek (ogoneko). Poloj forte malamas klasikan latinan l do ĉiam ĝin trastrekas, eble ili pensas ke ĝi subite foriĝos de ĉiu lingvo. Samtiel ili pensas ke klasika v estas nenobela do ili dobligis ĝin kaj ekhvis w. Trie, poloj ne kapablas utiligi sian lingvon plene, precipe diakritajn signojn, do ili neregule surogatas ilin per litero z, ekzemple la sama fonemo estas "ś", "sz", "sx", "sy", "ŝ" kaj "š".

Pro tio polaj vortoj estas kutime 3-oble pli longaj ol bezonatas.

[redakti] La kazoj

Pola lingvo havas la jenajn kazojn: nominativo,akuzativo, gejtivo, lesbativo, dubiivo,neniusciivo.

[redakti] Skribmaniero

Se vi hazarde ne scias kiel ĝuste skribi ian polan vorton, sed almenaŭ iom konas ĝian prononcon, sekvu jenajn paŝojn:

  • skribu vorton simile kiel vi aŭdas ĝin
  • al hazardaj lokoj aldonu literon z
  • hazardajn literojn substreku, trastreku aŭ superstreku

Ekzemple: "Saluton" prononciĝas [ĉeŝĉ] (jam tie ĉi prezentiĝas fiemo de poloj en supersignoj). Sekvu ni do la antaŭajn paŝojn:

  • cesc
  • czesc
  • cześć

Vi vidas ke tio estas absolute senerara algoritmo ŝparanta tempon por lerni la lingvon kaj multe pli mojosa por uzado ol lernado de ĉiu aparta vorto parkere.

[redakti] Facileco

1332140708639.jpg

Polan lingvon oni kutime lernas per lernado de langrompiloj en ĝi. Poste lernanto ekscias ke fakte ne temas pri langrompiloj sed pri kutimaj lingvaĵoj. Pola lingvo multe pli facile lerneblas por homoj kun cerba malsano kiu ebligas elfiltri duonon de literoj de vortoj, restaĵo tute sufiĉas kaj ne ĝenas lernanton.

Profesoro donis legotan studon pollingvan. Je la protesto de studentoj ke oni la polan ne scipovas, li respondis: "Ankoraŭ ne. Sed vi devos raporti pri la studo nur post du semajnoj."

[redakti] Ekzemploj

Jen listo de ĉiuj frazoj eblaj en pola lingvo:

  • Mam na Imię Grzegorz Brzęczyszczykiewicz. - Mi nomiĝas Grzegorz Brzęczyszczykiewicz.
  • Prosze pana stań za pana aby pan nevideĺ pana. -
  • piąte koło u wozu (kvina rado de ĉaro) - io/iu ĝenanta
  • ręka rękę myje (mano manon lavas) - sinapogo de homoj dum kontraŭleĝaj aferoj
  • owijać w bawełnę (ĉirkaŭvolvi per kotono) - paroli malprecize, eviti la temon
  • urwanie głowy (kapo-forŝiro) - granda laboro, multaj okupoj
  • ruski miesiąc (rutena/rusa monato) - tre longa tempo (en julia kalendaro monatoj finiĝas 12 tagojn pli malfrue, tial oni opiniis ke rusa monato estas pli longa)
  • flaki z olejem (intestoj kun oleo) - io tre teda
  • bułka z masłem (bulko kun butero) - io facila
  • wylać dziecko z kąpielą (elverŝi bebon kun banakvo) - luktante kontraŭ malbono, perdi ankaŭ bonan aspekton de iu afero
  • co ma piernik do wiatraka? (kiu rilato inter mielkuko kaj ventomuelilo?) - la menciitaj aferoj tute ne rilatas unu al la alia
  • siedzieć jak na tureckim kazaniu (sidi kvazaŭ dum turka prediko) - trankvile aŭskulti nenion komprenante
  • znaleźć się między młotem a kowadłem (troviĝi inter martelo kaj amboso) - troviĝi en grandegaj problemoj
  • kłamstwo ma krótkie nogi (mensogo havas mallongajn krurojn) - mensogo ĉiam evidentiĝas
  • wiercić komuś dziurę w brzuchu (bori al iu truon en ventro) - molesti, devigi iun fari ion
  • porywać się z motyką na słońce (fervori kun sarkilo al suno) - havi troigajn planojn
  • ryba psuje się od głowy (fiŝo putriĝas komence en kapo) - koruptado komenciĝas desupre
  • tonący brzytwy się chwyta (dronanto kaptas razilon) - homo kun problemego serĉas iun ajn solvon
  • człowiek strzela, Pan Bóg kule nosi (homo pafas, dio portas kugletaĵojn) - homo agas, dio decidas pri rezulto
wikia