Polinomo de Lagrange
El Neciklopedio
"Kudri per fluganta kudrilo"
~ Zamenhof pri polinomo
"Mirinda, abele diligente skribita kaj precizega konsult-verko - gratulon!"
~ leganto pri Neciklopedio
"Honesta viro laste pensas a su ipsa"
~ idisto
Polinomo de Lagrange venas el la greka poli multaj kaj nomós nomoj, kaj rilatas al multaj nomoj uzitaj de Arno Lagrange pro nekonata celo. Li uzas la (eble falsajn) nomojn:
- Arno Lagrange, franca esperantisto
- Charles Lagrange, franca revoluciisto
- Sieur de La Grange, aktoro
- François de Lagrange, marŝalo de Francio
- Lagrange-Chancel, teatraŭtoro
- Mademoiselle La Grange, aktorino
- Père Marie-Joseph Lagrange, teologisto
- Léo Lagrange, franca ministro
- Jacques Lagrange, franca pentristo
- Joseph Lagrange, grafo, franca generalo kaj
- Joseph-Louis de Lagrange, itala matematikisto
