Polipa Dio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Shop for polipa dio neciklopedio at Walmart.com and save"

~ Walmart pri ĉi tiu artikolo

"La Polipa Dio estas polipe polipa se vi polipumas kion mi celas..."

~ Sacha Guitry pri neklara afero rilate al Polipa Dio
4658.jpg

"Kiam oni provis najli la Polipan Dion, oni bezonis judan krucon (stelo fakte)"

~ Jesuo, kiu delonge ĵaluzas

"Fidanta al vorto atendas ĝis morto"

~ Zamenhof pri neklara afero rilate al Jesuo
5758.jpg

"Polipo tute ne estas sinonimo de polpo. Laŭ NPIV ĝi havas du malsamajn signifojn: 1. Fiksiĝinta generacio de multaj celenteruloj. 2. Pedikla tumoro: ezofaga, utera ~o"

~ Nerda anonimulo pri polipo

"Ŝajnas al mi ke vi tro ĝeneraligas"

~ Tonjo del Barrio pri supra diraĵo

"Buy Polipa Dio Neciklopedio"

~ interreta reklamo pri Polipa Dio

"Unu fakto detruas ĉion"

~ Milokula Kato pri dioj

"Laŭ vikipedioj kaj ĵurnaloj..."

~ Meduzo pri la supra diraĵo

La Polipa Dio, aŭ Polpa Dio(vidu taksonomian noton sube), estas la dio de klavaroj kiu konsentas kelkfoje, al sia kreduloj, nekredeblajn tajpeblecojn kaj imuneco kontraŭ radiaĵo de ekranoj kaj permesas al komputilemuloj resti multe pli longe en sia senzorga mondo.

Polpo.jpg

Antikva klingona amuleto kun figuro de la Polipa Dio



[redakti] Apero de la Polipa Dio

SleepingGirl.jpg

Ĉu neniam okazis al vi havi finendan laboron por la sekvanta tago? estas la kvina je la matenon kaj tri horoj poste la instruisto petos vian tekston kiu bezonis vian nokton. Kiel finiĝi ĝin ĝustatempe? Post nesuksesa preno de diversaj drogaĵoj (kafeo, kokaino, ktp) vi decidas sendube finigi ĝin. Vi alvokas tiam la avataron de la Polipa Dio. Bedaŭrante vin pro via malĝoja vizaĝo, la Polipa Dio, en sia senfina korfavoro, alportas al vi la solvon kaj triobligas vian tajprapidecon kaj vian cerban akrecon. Finfine, vi alvenos al la kurso, kun la samaj lacegaj okuloj ol post vojaĝo Parizo-Toronto, sed vi finigis ĝin! Gloro al Polipa Dio! Li tro belas!

[redakti] Preĝo dirita en polipeca preĝejo

F preĝo.gif

Mia drinkaĵ', kiu bonas

Vin sensoifigas, kaj min ebrias

Donu al mi hodiaŭ, iom da bonfarto

Kaj protektu min kontraŭ sobreco

Mia drinkaĵ', kiu bonas

Je Polipa Dio, mi ja kredas

[redakti] Taksonomia noto

Denaskuloj.jpg

La polipo kaj la polpo estas du malsamaj maruloj. Tamen, la polipo, same kiel la polpo, havas rondon de tre fleksaj kaj belaj tentakloj ĉirkaŭ la buŝo, por beni la justulojn kaj puni la pekintojn. Klare, ambaŭ vivuloj estis kreitaj laŭ la bildo de la Polipa Dio, kiu donis al ili similajn nomojn por riveli sian gloron.

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la polipo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj