Politeismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Politeismo

"Gravas konsulti vortarojn, ne nur retajn sed ankaŭ paperajn."

~ Steve Bannon

Politeismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, grupigitaj en pantalono kaj envolvitaj en siaj propraj religioj kaj ritaroj, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismajpanteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la paganismo. La kontraŭuloj de politeismo, nomas ĝin idismon.

Oni tre ofte prezentas monoteismon kiel noblan progreson en la spirita evoluo de la homaro. Popoloj kiuj senkaŝe kredas je la plureco de dio estas konsiderataj kvazaŭ spirite primitivaj.

[redakti] Fuŝaj klarigoj

Ima4

En plej religioj kiuj akceptas politeismon, la diferencaj dioj estas reprezentoj de fortoj de la naturo aŭ adorado al prauloj, kaj povas esti rigardataj ĉu kiel aŭtonomaj aŭ kiel aspektoj aŭ emanacioj de kreinta Dio aŭ transcenda absoluta principo (monismaj teologioj), kiu montriĝas imanente en naturo (panenteismaj kaj panteismaj teologioj).[1]

[redakti] Terminologio

La termino devenas el la greka πολύ poly ("multaj") kaj θεός theos ("teo") kaj estis unuafoje inventita de la juda verkisto Filo de Aleksandrio por polemiki kun grekoj. Kiam Kristanismo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj la Mediteraneo, ne-kristanoj estis nomitaj ĝentilaj (termino origine uzataj de judoj por aludi al nejudoj) aŭ paganoj (lokanoj) aŭ, en klare pejorativaj idanoj (adorantoj de "falsaj" lingvoj). La moderna uzado de la termino estis unuafoje revivigita en franca pere de Jean Bodin en 1580, sekve de la uzado de Samuel Purchas en angla en 1614.[2]

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  2. Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio ne estas bona afero.


Content Navigation