Politikisto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Havi la orelojn sur ĝusta loko"

~ Zamenhof pri oreloj
1933-02-Germania-soll-zu-Hitler-ins-bett

"Ĉu Veronica Lario kaj Silvio Berlusconi instruis al vi la arton komuniki inter geedzoj?"

~ Renato Corsetti pri iu politikisto

"Feliĉo konfuzas pli da homoj ol malfeliĉo"

~ Lutero pri Politikisto

"Formarŝu de la trotuaro, vi, raso de ŝtelistoj!"

~ iu ajn pri politikistoj

"Ĉiuj politikistoj de la mondo estas primokataj"

~ iu pri politikistoj

"Politikisto estas la malo de tio, kion li asertas esti"

~ Hans-Georg Kaiser
Politikisto estas krimulo, kiu faras la leĝojn kaj kontrolas la policon. Konataj politikistoj estas pro sia rekta ĉeesto en forbruligo de urboj kaj ruinigo de multaj landoj. Iliaj agoj, per kiu morala aŭ civita leĝo estas grave malobservata, ĝenerale restas kaŝe, aŭ eĉ se malkaŝitaj, restas nepunitaj.
Jair Salles e Elmir Lima no Encontro da Leopoldina~0

Enhavo

[redakti] Banado

– Kion restis post banado de politikisto?
– Restos malpura akvo kaj pura krimulo!
(Bedaŭrinde, tio ne estas ŝerco!)

Democratic presidential ticket 1864

[redakti] Politikistoj kaj Esperanto

Nun politikistoj estas plejofte kontraŭ esperanto eĉ se ili ne diras tion publike. Esperanto estas taksata inter ŝatata hobio kaj ridindaĵo.

[redakti] Urbestroj

Iam la norvega politikisto Carl Joachim Hambro, kiu poste farighos parlamenta prezidanto, estis simpla urbestrarano de la norvega urbo Bergen. En debato de tiu urbestraro li iam diris: "La duono de la urbestraranoj estas idiotoj!". Sonis prezidanta klabo-bato, kaj Hambro tuj daurigis: "Mi pardonpetas kaj retiras mian dirajhon. La duono de la urbestraranoj _ne_ estas idiotoj!".

[redakti] Kariero

-- Fileto mia, kio vi estos, se vi senhalte mensogas? -- lamentas panjo de Steĉjo.

-- Se mi estos mallerta, tiam mi iĝos karcerloĝanto. Se mi estos lerteta, tiam meteorologo. Kaj se lertega, tiam politikisto!

[redakti] Alie

Kandidato al deputitoj agitas dum mitingo:

- Mi liberigos vin de radikalismo, socialismo, komunismo kaj anarkiismo...

Voĉo el publiko:

- Kaj ĉu vi ne havas ion kontraŭ reŭmatismo?


[redakti] Etiko

Festejo-4

La itala politikisto Cesare Previti, interalie persona advokato de Silvio Berlusconi, estis intervjuata ĉe televido "La7". Li estas forte suspektata de korupteco, kaj estas laŭ multaj kontraŭuloj danĝera persono. Lastatempe mafio projektis murdi lin ĉar, laŭfame, li "ne plenumis siajn devojn" ("Iddu, pensa solo a iddu").

Ĵurnalisto demandis al li: "Se mi ŝtelas aŭton, kaj neniu vidas min, kaj neniu denuncas la ŝtelon, kaj neniu interesas al la afero--Ĉu mi ŝtelis la aŭton?"

Li respondis: "Ne estas certa afero..."

[redakti] Demando

Streĉe laboranta politikisto, honesta juristo kaj Patro Kristnasko trovas kvindek-eŭro-bileton. Kiu el ili prenos ĝin sekrete al si?

Respondo: Patro Kristnasko faros, la du aliaj ne ekzistas.

[redakti] Alie

Maljuna kamparano rapidas en la parlamentejon. La biciklon li apogas kontraŭ la muro. Unu el la gardistoj admonas lin:

-- Hej, Sinjoro! Vi ne povas pensi serioze, ke la biciklon nur tiel vi

povas apogi kontraŭ la muro! Ja ĉi tie daŭre venas politikistoj.

-- Ĉu politikistoj? Nu tiel prefere mi metos pendseruron sur ĝin.

[redakti] Ekzemplaj Politikistoj