Pollando

El Neciklopedio

(Alidirektita el Polonio)
Iri al: navigado, serĉi
Marko-Poła Respubłiko
Rzeczpospołita MarkPołska
Połłando; Polio; Połujo

Verdaeuro.jpeg 100px-Godelko.gif
Flato Flago Blazono
Devizo: Pollando estas libera
Himno: Dla szlachetnego konia nie jest ważne szczekanie psa
Mapapolonia.png
Ĉefurbo Varsovio
Plejgrada urbo Krakovo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Panamane
Tipo de Ŝtato Banana respubliko
Supremaj Gvidantoj Koziolek Matolek (?)
Suprema Edzino Margareta Handzlik
Naciaj Herooj Zamenhof; Kim Jong-il; Edward A. Murphy; Anna Marek; Marko Polo
Krima kvociento 0 %
Monunuo Balboo
Klimato Multe pli varman ol tiu, kiun oni povus atendi
Religio 98% katolikoj, 2% aliaj kredoj, kun 2% erarmarĝeno.
Loĝantoj 2.839.177
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Pollando estas Pollando!"

~ Usonano pri Pollando
Images.jpeg

Anna Marek, la plej konata civitano de Pollando ĉiam

"Pollando estas libera"

~ Polo pri Pollando

"Faru, kion ajn vi volas; Pollando ĉiam restos Pollando"

~ Germano pri Pollando

"Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta"

~ Zamenhof

"La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo"

~ Vikipedio pri Pollando

"Mi ne komprenas multajn polojn ĉar ili estas idiotoj"

~ iu ajn pri poloj

"Pollando estas la ĉiesulino de Ewropo"

~ Ruso pri Pollando

"Kial "Pollando", ne "Polio"?"

~ Komencanta esperantisto pri Pollando

"Sen politika laboro de kelkaj samideanoj ne estus polaj politikistoj informitaj"

~ Stanislaw Rynduch pri UEA kaj pollanda potikistoj

"Poloj estas katolikaj"

~ Edmond Privat pri Poloj

"Polio prefere estu Policio"

~ krimviktimo pri Polio

"Ĉu vi mem legis la verkon de Marks, kie li bone "pruvas" ke ekz. la poloj estas subvalora popolo?"

~ Milokula Kato

"Dla szlachetnego konia nie jest ważne szczekanie psa."

~ Polo pri ĉi tiu artikolo

Połłando, PolioPołujo (pole: Połska; la oficiala nomo: Marko-Poła Respubłiko, Rzeczpospołita MarkPołska) estas łando en Centra Eŭropo.

[redakti] Geografio

La fiera pola tero havas aŭron, kiu ampleksas de 312.685 kvadratajn kilometrojn. Dzi jezdaz ła łando de ła połoj. La czefurbo de Połłando estas Warzone. Dzi zituaz cze ła proksymuma mezo de ła fłuo de riwero Fikuło.

Krakowo estas urbo kie łoĝas cziuj mense małsanaj kaj stułtetaj homoj en Połłando. Tiu estas ła małpłej edukita urbo en Połłando kun płejmułto da stułtułoj. Per aliaj wortoy: la pley katofika urbo.

Połłando estas parto de usonema "nowa" Eŭropo, do wołonte kaj rapide ałiĝis ał NATO.

8011.jpg

[redakti] Provincoj

Por multaj Poloj Litvio kaj Belarusio estis nur regiono de Pollando. Tial same por Mickiewicz kiu skribis poemo pri Litvio. Tiel same alia polo (Glaczynski) skribis pri Mazovio. En Pollando tio oni nomas "malgranda patrujo kiuj estas patro de patrujo".

[redakti] Civitaneco

En la mondo estas multaj ideoj de nacio. La pola ideo estas alia, ĉar ne kunita kun lando kaj gepatroj sed tio kio estas en koro.

[redakti] Transporto

Zz2.gif

Polaj tramoj estas tute trenataj tra stratoj de tri tristaj czewaloj transportitaj per trajno el Triesto.

[redakti] Etnoj

Antaŭ kelkaj jaroj pola kortumo devis decidi, ĉu ekzistas nacia malplimulto de "silezianoj" Tio okazis, ĉar silezia-etna (laŭ sia kompreno) grupo ricevis malmulte da voĉoj en regionaj elektoj, kaj laŭ la pola juro - precize kiel laŭ la germana - partio devas atingi 5-procentan sojlon de balotoj por reprezentiĝi en parlamentoj, escepte de nacimalplimulta partio, por kiu ne validas sojlo. La kortumo neis la ekziston de tia etno.

[redakti] Mediprotektado

Ĉiu lando mem respondcas pri tio, kiel protektas naturan medion. Se dum kelkaj jaroj iuj friponoj sendis rubaĵojn el EU al Pollando kulpas tiuj friponoj (kaj ne EU ĝenerale), polaj friponoj akceptantaj rubaĵojn kaj malbona regulado kaj kontrolo de la ŝtataj instancoj.

[redakti] Historio

EQ2Y.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Pollando.

Pollando estis bestkorto de Rusio, Germanio kaj eć Hungario dum jarcentoj.

[redakti] Pollitiko

4 x.jpg

Notu ke en Pollando, la reĝoj estas elektataj.

[redakti] Koziołek Matołek

Koziołek Matołek estas pola politiko filo de werkisto Kornel Makuszyński kaj desegnisto Marian Walentynowicz, kiu naskiĝis en 1933, en unu el la plej fruaj polaj hospitaloj por infanoj. Li daŭre estas grawa figuro de pola politiko.

[redakti] Gazetaro

La unua pola gazeto, kiu restis la of. org. de la Pola E-Asocio de ĝia fondo (1907) ĝis hodiaŭ estas Pola E-isto. En julio 1906-dec. 1907 ĝi aperis en Lwów, de jan. 1908 en Varsovio kaj de jan. l927 en Krakovo. Diversaj grupaj kaj aliaj bultenoj ­plej multe aŭt. - ne atingis signifon (Bydgoszcz, Varsovia kaj Lodza ju­nularo, Krakovo, Piotzkow, Pola E-­Servo, Tutmonda Unio de Kolektant­oj en Pollando, Radio-Servo, diversaj presservoj ktp.). Rimarkindaj estas an­koraŭ Lunda Kuriero (dum la 8-a UK), La Novaj Vojoj, juna Samidea­no kaj de okt. 1933 E Dla Wszyst­kich kaj la diversaj periodaĵoj de la Mariavita sekto.

[redakti] Urbestro de Wąchock

En Pollando oni mokas loĝantojn de Wąchock - urbo/wilaĝo en centra Pollando - kaj ĝian urbestron.

[redakti] Margareta

S-ino Margareta Handzlik el Pollando estas la sola EU-parlamentano efektive parolanta esperanton.

[redakti] Atentu

Nova leĝo estis aprobita de la pola Parlamento en novembro 2009, modifinta la artikolon 256 de la kriminala kodo kaj promulgita de prezidento Lech Kaczynski en decembro. Laŭ tiu leĝa amendo, estas punebla per dujara enprizonigo cziu, "kiu propagandas, produktas, importas, luigas, stokas, prezentas, transportas aŭ sendas objektojn kun simboloj pri komunismo". Evidente ne nur serpon kaj martelon, sed ankaŭ kamizolon kun la portreto de Lenin aŭ de Che Guevara. Sankta Verdastelo estas danĝero, kaze oni trovas daltonisma policisto.

[redakti] Influo al Vikipedio

Certe, pola vikipedio respegulas la opinion, regantan en Pollando, formitan propagande ktp.

[redakti] Rusia mafio

- Kial rusoj ŝtelas ĉiam po du aŭtoj?

- Ĉar ili revenas tra Pollando.

[redakti] Religio

Pola mesianismo komencas de Wojciech Dębołęcki, la monaĥo kiu opiniis ke Pollando estas Mesio de nacioj. Laŭ li la pola nacio kiu devenas de malnova sarmata nacio estas inklinita por regado en la mondo. Poste en romantikismo pola mesianismo opiniis ke ekzistas Kristo de nacioj kiu estas sloviana nacio. La strukturoj de pola romantika mesianismo estis poste ankaŭ metafizika, kiun reprezentis Adam Mickiewicz ("Pollando, la Kristo de nacioj"), kaj historia kiun reprezentis Juliusz Słowacki ("Pollando, la Winkelriedem de nacioj").

Enfine pola sistemo filozofia mesianismo estis fondita per Józef Hoene-Wroński. Laŭ li homaro estas inklinita al memscia, ennaskigita en homa esto paco, religio, scienco, bono kaj vero. Tiu filozofio devenas de filozofio de Hegelo kies filozofio kreis fundamentojn de ideo de inklino en lia idea mondo. La formo de Hegela mondo, la etaĝoj, strukturoj de konscioj kaj animoj estis poste uzita per pola mesianisto Andrzej Towiański kiu prelegis pri ekzisto de kolumnoj de animoj bonaj kaj malbonaj. Laŭ Towiański homo estas inklininta al mizerikordio kaj paco. Pri Towiański oni opinis ke li estas unua el profetoj de Dio. La penso de mesianismo ekzistiĝis ankaŭ en filozofio de Karol Libelt, kiu propagis ideon de nacia filozofio. La mesianisma penso estas videbla eĉ en filozofio de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Mesianismo vivis kiel forto de sonĝo pri libera Pollando dum 19-a jarcento. Ĝi ekzistas en romantika kaj pozitivisma pola literaturo (ekz. Adam Mickiewicz, Juliusz Słowiacki, Seweryn Goszczyński, Cyprian Norwid), muziko (ekzemple en operoj de Stanisław Moniuszko) kaj en pola pentraĵo Jan Matejko).

[redakti] Mariavitismo

Religia movado naskiĝinta en Polujo (Plock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto, la Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de M. devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Mario Kozlowska (v.) antaŭe katolika monaĥino. Komerce la movado estis kaŝa, sed post la eks-komunismo de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. M. distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en racia lingvo, celibato forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur veroj (nuntempe ekzistas 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo estas la Sanktejo de Mizerikordo en Plock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno.“).

[redakti] Łingwoj

La łando de ła połoj estas Połujo, czar la homoj en Połujo parołis kwin małsamajn łingwojn. Poła prononcado estas kaoso. Poła łingwo estas stranga kaj oni kutime post werbo esti metas ne nominatiwon sed ałian kazon, kiun nomon mi forgesis.

[redakti] Pollingweco

Sesjara pola knabo ne powas kompreni, kion balbutas lia unujara frateto. Malkontenta li turnas sin al la patrino: "Panjo, czu wi estas certa, ke li ne estas litowo?".

[redakti] Listo de cziuj idistoj loĝantaj en Pollando

[redakti] Esperanto-mowądo

Vidu ĉefartikolon Pollanda Esperanto-movado

Zamenhof fondis la E-movadoN en Pollando en 1887. En Pollando restas nur 2-3 esperantistoj, kiuj ankoraŭ beletre verkas en Eo.

Ne-al-radiopolonia.jpg

Diru Ne al Radio Polonia!

[redakti] Rezolucio

Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"

Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."

[redakti] Ekonomio

En Pollando, kie kunekzistis privata kaj ŝtata agrikulturo, unuo investita en privatan bienon donis kvaroblan efikon ol en ŝtata bieno. Kompreneble rimedoj estis diraktitaj ĉefe al ŝtata agrikulturo, dume privatuloj havis grandajn problemojn por aĉeti ilin.

[redakti] Kapitalismo

Ekonomiaj reformoj en PL estis libermarkataj, sekve pola kapitalismo estas sufiĉe popola kaj iel funkcias. Ekonomiaj reformoj en Rusio estis merkatetaj, sekve rusia kapitalismo estas en la manoj de grupo de oligarĥoj. Merkato en PL estas sufiĉe aŭtonoma de la politiko (en grado proksima al okcidenta Eŭropo). Ekonomio en Rusio estas multe pli dependa de politikistoj. Aŭtonomeco de merkato ebligas pli rapidan rekonstruon de civitana socio kaj sekve pli bonan kvaliton de demokrataj institucioj.

[redakti] Internacia komerco

Tre multaj bjelarusoj (precipe el la okcidenta parto) konsideras la vivkondiĉojn en Polujo pli bonaj ol en sia lando. Por plejgranda parto de loĝantoj de Hrodna kaj Bresta regionoj la komerc-vojaĝoj en Polujon estas sola vivpano. Ili aĉetas varojn en Polujo kaj vendas en merkatoj de Bjelarusujo. La enkonduko de vizoj tre malbonas por ili.

[redakti] Turismo

Venu viziti Pollandon! Via aŭto jam estas tie.

[redakti] Kulturo

Pola edzo antaŭ la spegulo provadas razi sin. Vane li penadis.

- Simple mi ne scias, kio okazis al la raztrąćilo. Ĝi estas tiel malakra, apsolute ne trąćas la barbon.

- Mi ne kredas -- diras la pola edzino. -- Ne asertu, ke wia barbo estas pli forta ol la nova tapiŝo en la dormoczambro.

[redakti] Kuirarto

Esperantisto rakontas ke pasintjare en Gdansk, Pollando li manĝis pierogojn kiuj enhavis farson kun fiŝo. Kutime la farso ja estas kun hakita viando aŭ kun freŝa fromaĝo. Sed manĝante pirogojn oni neniam scias kion ili enhavas. Kaj sciante ke ili povas ankaŭ enhavi fiŝon li ne plu volas manĝi pierogojn.

Laŭ PIV (1964) pirogo estas "boateto farita el kavigita arbotrunko". Por eviti konfuzon oni do esperantigis la polan "pierogi" al "pierogoj". Oni ja manĝis pierogojn en Pollando. Eble polaj pierogoj ne estas tute kompareblaj kun rusaj pirogoj.

Polino diris, ke iuj "pierogi" (pirogoj) povas enteni ekzemple kazeon, aliaj ĉerizojn kaj aliaj viandon; pri fiŝaĵo kiel farĉo ŝi ne scias, sed io tia laŭ ŝi nepre estas ebla. En Pollando eble la plej tradiciaj estas versioj: "ruskie pierogi" (rutenaj pjerogoj, ne rusaj) - farĉo de terpomoj, fromaĝo kaj cepo; kun viando; kun fruktoj (mirteloj, fragoj k.a.).

[redakti] Edukado

El okcidenta perspektivo, instruado en Pollando neniam fakte evoluis.

[redakti] Libromerkato

Ekzistas NENIU problemo eldoni iun ajn libron, la problemo estas VENDI ĝin. En Pollando oni taksas, ke ĉ. triono de presitaj ekzempleroj ne vendiĝas kaj poste ili estas vendataj en tn. "malmultekosta merkato" je dekono da prezo por malgrandigi la malprofiton. Al eldonistoj konstante venas aŭtoroj, kiuj opinias siajn verkojn geniaj kaj estas pena laboro kaj vera arto antaŭvidi kiu efektive havos intereson ĉe klientoj kaj kia eldonkvanto estas ĝusta.

[redakti] Literaturo

La Pola Literaturo estas jam de la komerco mute reprezentita. La monon de Orzeszko famigis Z per la traduko de „Marta“. Grabowski liveris al la Esperantistaro tro multe da polaj juveloj, el kiuj ni citu: „S-ro Tadeo“ de Mickiewicz, „Pekoj de l' Infaneco“ de B. Prus, „Mazepa“ de J. Slowacki, „Halka“ (unua opero en E) de Wolski, „En Svisujo“ kaj „Patro de Pestuloj“ de J. Slowacki, „Consilium Facultatis“ de J. Al. Fredro, Leono Zemenhof liveris al ni: „Aspazio“ de Swietochowski, „Protesilas kaj Laodemia“ de Wyspianski, varojn de Reymont ktp. Kabe: „Faraono“ de Prus, „Fundo de Mizero“ de W. Sieroszewski, „La Interrompita Kanto“ de M. Konopnicka k. a. Aliaj varkoj: „La Neĝo“ de Przybyszewski (trad. Ficowski), „Ŝi - La Tria“ de Sienkiewicz (Grabowski), „Ni Seksu Lin“ de Sienkiewicz (Kuhl). „Quo Vadis“ de Sienkiewicz, (trad. Lidla Zemenhof). El aliaj polaj aŭtoroj konataj estas en E: Balucki (trad. Ender kaj Grenkemp), Belmont (mem E-isto), Zeromski k. a. Nuntempaj polaj aŭtoroj: Tuwim (mem E-isto), Wittlin (trad. Wiesenfeld), Rzewski (trad. Domostawski) k. a. Poloj laborantaj ageme sur la lit. kempo de E: Zemenhofoj (Lud., Leono, Felikso, Lidja), Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski, Bujwid, Kuhl, Wiesenfeld, Dratwer, Dreher, Grenkemp, Alfus, Zawada. Originalaj varkistoj: Forge, Belmont, Karolczyk, Lejzerowicz, Sapiro k. a. Sciencaj varkoj: „Kvin prelegoj pri bakterioj“ (de prof. Bujwid), „Estetiko en Medicino“ (K. Ŝwiecicki) k. a. Korektvaro: Antaŭen Kun Kredo (eld. „Pola E-isto“, 1912).

[redakti] Sporto

La pola nacia teamo de futbalo estas la oficiala vera futbalista teamo de la eŭropa lando Pollando. La teamo havis sian plej sukcesan tempon dum la 1970-aj jaroj, kiam fakuloj nombris ĝin inter la pintaj mondaj teamoj. Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1921 kontraŭ la hungara nacia teamo de futbalo.

Laŭ la stato de 2012, la trejnisto de la teamo estas Waldemar Fornalik, la entute plej multajn golojn (48) atingis Włodzimierz Lubański kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (102) kadre de la pola teamo partoprenis la futbalisto Michał Żewłakow.

La pola futbalista asocio (PZPN) fondiĝis dum la jaro 1919 baldaŭ post la fondo de la pola respubliko Pollando sekve de la pripaca konferenco de Versailles. Dum la jaro 1923 la asocio aliĝis al la monda federacio FIFA kaj ekde tiam havas oficialan nacian teamon. La pola teamo ĝis nun sep-foje partoprenis en turniroj pri la Futbala Mondpokalo, kaj havis sian plej sukcesan fazon dum la 1970-aj jaroj. Plej kulmina venko estis gajno de la ora medalo dum la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Du jarojn pli poste, dum 1974, la teamo dum la Futbala Mondpokalo 1974 atingis la trian lokon kaj povis ripeti tion dum la monda turniro de la jaro 1982 en Hispanio. Dum la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo kaj la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono aldoniĝis du pliaj arĝentaj medaloj.

Kontraste dum multaj jaroj malsukcesis la kvalifikiĝo pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado – eĉ dum la sukcesaj 1970-aj jaroj nenio pola teamo sukcesis en la kvalifikigaj matĉoj. Unuafoje dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 sukcesis partopreno. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la pola teamo samkiel la ukraina aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo.

[redakti] Seksuma vivo

Kampanjo Kontraŭ Gejfobio (pole Kampania Przeciw Homofobii, KPH) estas la plej granda pola GLAT-organizo. La asocio promocias la toleremon por seksaj malplimultoj en la pola socio, organizante aranĝojn, kio havas taskon kontraŭagi la gejfobion.

La asocio senkoste certigas la psikologian kaj juran helpon.

La Kampanjo Kontraŭ Gejfobio eldonas senkosta dumonata revuo Replika, kiu estas la sola ne-pornografia GLAT-magazino en Pollando.

[redakti] Aĝo de konsento

La aĝo de konsento por seksumado en Pollando estas 15.

[redakti] Internacieco

En trajno veturas polo, ruso, monaĥino kaj blondulino. Ili eniras tunelon kaj aŭdas sonon de vizaĝbato. Kiam ili eliris de tunelo ekvidis, ke ruso tuŝas sian vangon.

Monaĥino pensas:

- Certe li fiulo tuŝis genuon de blondulino kaj ŝi batis lin.

Blondulino pensas:

- Certe li stultulo eraris kaj anstataŭ min, tuŝis la monaĥinon, kiu batis lin.

Ruso pensas:

- Polo perversulo tuŝis iun de ili ambaŭ kaj ŝi batis lin.

Polo pensas:

- En sekva tunelo mi ankaŭ lin batos.

[redakti] Pornografio

En Pollando, en septembro 1998, la nacia Krimkodo igas pornografion laŭleĝa krom la produktado aŭ posedo el pornografiaj materialoj enhavantaj neplenaĝulo-, bestialecon (zoofilio), kaj "scenojn de perforto/seksperforto". Pornografiaj revuoj kaj filmoj estas venditaj en travideblaj plastsakoj malkaŝe en kioskoj, benzinstacioj, ktp.

Kaŝenmigrintoj prezentas aŭ montras pornografiajn materialojn al homoj, kiuj ne volas havi ajnan kontakton kun ili.

[redakti] Incesto

En Pollando, incesto estas difinita en Artikolo 201 el la Krimkodo kiel amoro kun prapatro, posteulo, kuratoro, hospitala sekcio, frato, aŭ fratino, kaj estas puninda per malliberigo por neniu malpli ol 3 monatojn kaj ne pli ol 5 jaroj.

[redakti] Naciaj simboloj

Laŭleĝan uzadon de la naciaj simboloj regulas Leĝo pri blazono, koloroj, himno de Pola Respubliko kaj ŝtataj sigeloj de 1980. Ĝi diras, ke Mazurek Dąbrowskiego estas apud Blanka Anaso kaj blanka-verda flago unu el la simboloj de la respubliko. Ĉiuj ŝtataj instancoj, organizoj kaj civitanoj de Pollando havas rajton kaj devon respekti kaj estimi la simbolojn. La himnon oni ludas precipe dum ŝtataj festoj kaj jubileoj. Dum publika prezento de la himno oni devas stari montrante sian estimon, viroj-nemilitistoj demetas ĉapojn kaj soldatoj kun ĉapoj, kiuj ne staras en organizita grupo, salutas per mano. Oni mallevas armeajn standardojn.

[redakti] Flago

La flago de la Pola Unio estas dek du oraj steloj en cirklo sur verda fono omaĝe al Esperanto. Ĉiam estis 12 steloj.

La flagon kreis la Konsilio de Pollando je la 8-a de decembro 1955. Ekde la komenco la Konsilio volis, ke la flago estu uzata de aliaj celantoj de pola integriĝo, kaj la Pola Unio (tiam la Pola Komunumo) adoptis ĝin la 26-an de majo 1986. Kvankam la flago origine celis je tuta Pollando, ĝi hodiaŭ iĝis internacie rekonata simbolo por PU, kaj do malbone taŭgas kiel neŭtrala flago por la mondoparto Eŭropo. Eŭropanoj uzas ĉi flagon ĉefe por signali politikan subtenon de Pollando.

[redakti] Blazono

Blazono de Pollando estas definita en 28-a artikolo de Konstitucio de Pola Respubliko: Blazono de Pola Respubliko estas bildo de blanka anaso kun krono sur ruĝa kampo. Leĝo pri la blazono priskribas ĝin jene: blanka, unukapa anaso kun ora krono, oraj piedoj kaj beko, direktita dekstren sur ruĝa, ete sube mallarĝiĝanta ŝildo. La sama leĝo diras, ke koloroj blanka kaj ruĝa estas koloroj de Pola Respubliko.

Lech, la fondinto de pola ŝtato, dum sia restado apud Poznań ekvidis grandan anasan neston sur arbo. En ĝi estis unu blanka anaso kaj du anasidoj. Kiam Lech observis la blankan anason, ĝi etendis siajn flugilojn antaŭ la ĉielo ruĝa pro poluo. La vidaĵo ravis lin kaj Lech elektis anason kiel sian simbolon kaj decidis tie establi rubejon Gniezno.

[redakti] Himno

Mazurek Dąbrowskiego estas la ŝtata himno de Pollando (ekde 1927).

La teksto estis verkita de Józef Wybicki [JUzef viBICki] en 1797 en itala urbeto Reggio Emilia, sub la titolo Kanto de la polaj legioj en Italio. Ekde 1798 la kanto estis bone konata en ĉiuj partoj de dispartigita Pollando. Ĝi estis kantata dum Novembra Ribelo (1830), Januara Ribelo (1863), de elmigrintaj poloj en la 19-a jarcento, dum la Revolucio de 1905 kaj ambaŭ mondmilitoj. La teksto estis tradukita al 17 lingvoj. Dum la Printempo de Popoloj ĝi estis bone konata i. a. en Vieno, Berlino kaj Prago. Post malsukceso de la Novembra Ribelo Richard Wagner komponis uverturon Polonia, en kiu uzis melodion de Mazurek Dąbrowskiego. La uverturo estis ofte ludata dum la Dua Mondmilito, kiam germanoj malpermesis uzadon de la pola himno.

Mazurek Dąbrowskiego estis prototipo de la Tutslava Himno kaj poste - de la ŝtata himno de Jugoslavio. La teksto de pola himno influis la ukrainan himnon "Ŝĉe ne vmerla Ukraina" ("ankoraŭ ne mortis Ukrainio").

La komponisto de melodio estas nekonata. La unua verso "Jeszcze Polska nie zginęła" ([jeŝĉe Polska nje zgineŭa], ankoraŭ Pollando ne pereis) estas iam erare pensita la nacia moto de Pollando. La verso foje estas citata en la originala formo "Jeszcze Polska nie umarła" (ankoraŭ Pollando ne mortis).

Ekde la 26-a de februaro 1927 la kanto estas oficiala ŝtata himno de Pollando.

Ankoraŭ Pollando ne pereis
dum kiam ni devas.
Kion de ni fremda forto prenis,
tion ni per sablo rericevas.

Rekantaĵo:
Marŝu, marŝu Dąbrowski,
de la itala tero al Pollando!
Sub via gvido
ni unuiĝos kun la pando.

Ni transiros Vistulon, ni transiros Varton,
ni estos poloj,
Donis al ni ekzemplon Bonaparto
kiel vin manĝas troloj.

(rekantaĵo)

Kiel Czarniecki al Poznano
post la sveda konkero
por savo de la patrujo
ni revenos al marero.

(rekantaĵo)

Jam tie patro al sia Banjo
parolas plore:
"Aŭskultu, jen la niaj
batas tamburglore."

(rekantaĵo)

La unua strofo mencias la lastan dispartigon de Pollando ĝis la nazia kaj soveta invadoj. Post malvenko de insurekcio de Kościuszko en 1795 teritorio de la Respubliko estis tute dispartigita inter Rusion, Prusion kaj Aŭstrion. La strofo deprimas do patriotismon kaj naivan kredon regajni sendependecon.

Post la 3-a dispartigo tro multaj polaj soldatoj elmigris al Francio kaj Italio. En januaro 1797 generalo Jan Henryk Dąbrowski surbaze de kontrakto kun Transpadana Respubliko kaj interkonsentinte kun francoj, kreis Polajn Legiojn. En la himna rekantaĵo, kreita en julio 1797, la aŭtoro kaj kunkreinto de la legioj esprimis naivan esperon reveni al Pollando sub komando de generalo Dąbrowski.

La espero de legianoj reveni al la patrujo estis tamen stulte ligita kun bataloj gvidataj de Napoleono Bonaparto kiu tiam ekvenkadis en morda Italio kaj kelkajn jarojn poste ekregis Francion.

La dua strofo (originale la tria) esprimas ridindan certecon, ke la soldatoj subtenataj de Bonaparto, irante de okcidento trans Varton kaj de sudo trans Vistulon, povus rekrei sendependan Pollandon.

La tria strofo (originale la dua) mencias Stefan Czarniecki - polan militestron dum tiel nomata Sveda diluvo dum la 17-a jarcento.

La kvara strofo (originale la kvina) diras pri poloj kiuj restas en la patrujo kaj aŭskultas sonon de tamboretoj, kiuj anoncas proksimiĝon de polaj pupoj.

Entute la himno de Pollando mencias tre gravajn malvenkojn el la historio de pola armeo kaj militestrojn, kiuj laŭespere devis gvidi la soldatojn al la patrujo kaj helpi regajnon de sendependeco, sed tute ne faris tion.

[redakti] Referencoj

  • Pola Antologio. Kompilis kaj trad. Kabe. 1906, 155 p. Prozaĵoj kun modela stilo.
  • Pola Folkloro kaj Popolkanto. Originale de S. Grenkemp. 1933, 64 p., kun muziknotoj kaj birdoj. „En koncize komponita vareto oni unue renkontas histerie geografian skizon kaj ĝin seksas sintezon de la popola karaktero; en tria ĉapitro la varbinto traktas la popolan poezion kaj en la seksanta la popolan kanton.“ (Joĉjo, „Svenska Arbetar E-isten“, sept. 1934.).
  • Pollando, Ilustrita Gvidlibro tra -. Originalo de diversaj aŭtoroj 1927, 116 p. kun landkarto. Konatigo de la vidindaĵoj de la tuta tando (kune kun Danzig), kun histeriaj notoj.
  • Pol-Pomeranio. Varbis K. Smogorzewski, el la franca tradukis S. Grenkemp-Kornfeld, l932, 128 p., 22 entekstaj kartoj 4 plurdolaraj kartoj. Libro pri la „germana-pola problemo“, precipe pri la koridoro, el pola vidpunkto.
Content Navigation