Pomo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Laŭ la frukto oni arbon ekkonas"

~ Zamenhof pri pomo
Prt pomo

"Ĉu vi mem elpensis ĝin? :)"

~ iu ajn pri supra diraĵo

"For de mi estu ellaborado de reguloj por ĉiuj"

~ Milokula Kato

"Se morgaŭ pereus la mondo, mi plantus ankoraŭ hodiaŭ pomujeton"

~ Lutero

"Tre interesa artikolo kaj tre bone skribita! :)"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
4046
Pomo estas frukto de la pomarbo, kun formo de pomo, tre ŝatata de Dio.Ĝi estas tre danĝera!

Enhavo

[redakti] Eva kaj pomo

837
Li jam manĝis la pomon...


Komence Eva ne volis manĝi la pomon.

- Manĝu! - ordonis la serpento. - Vi estos kia la anĝeloj.

- Ne! - respondis Eva.

- Vi scios ĉion pri la scienco kaj de la bono kaj de la malbono - insistis la serpento.

- Ne!

- Vi estos senmorta.

- Ne!-

- Vi estos tia kia Dio en ĉiuj aspektoj.

- Ne!

La serpento estis senespera kaj ne plu sciis kion fari por ke Eva manĝu la pomon. Fine ĝi havis ideon. Ĝi ofertis la frukton plus unufoje kaj diris:

- Manĝu! Mi ĵuras, ke ĝi ne dikigas.

Kaj la reston ĉiuj konas.

[redakti] Adamo, Evo kaj pomo

Foto7
Tute senrilata bildo

[redakti]

Evo: mi ŝatas pomojn.

Adamo: mi preferas pirojn.

Evo: kontraŭpomismano! ankaŭ Hitlero kaj Stalino preferos pirojn. ĉiuj kiuj preferas pirojn, kia vi, murdos milionojn da pomismanoj. Kia subhoma idioto vi estas!

[redakti]

Adamo- Kio estas pli abomena ol vidi vermon en ĵus mordita pomo?
Evo- Pli abomena estas vidi duonvermon.

[redakti] Demando

Kio estas ruĝa, sed nevidebla? Pomo malantaŭ muro.

[redakti] Fakulo

Profesikomencanta agroinĝeniero plenumas sian devigan praktikan ekzercadon en iu fruktoĝardeno. La fruktarbojn li rigardadas per fakulaj okuloj, kaj li alparolas la maljunan ĝardeniston:

-- Kiel mi vidas, pro la eksmodaj metodoj aplikataj ĉe vi, mi tre mirus,

se tiuj ĉi arboj kreskigus maksimume dek kilogramojn da pomoj.

-- Pri tio ankaŭ mi mirus, filo -- respondas la maljunulo. Ĉar tiuj ĉi

tie senescepte ĉiuj estas prunarboj.

[redakti] Nuntempe

Bluemary-realbout2-stance

Juna knabo estis trovita, kiam li ŝtelis surarbajn pomojn. La farmbienisto opiniis, ke tio estas kolosa krimo, kaj volis ege timigi la junulon per la vortoj:

“Vi, malbonulo, vi atendu nur ĝis kiam mi rakontis tion al via patro!”


Sed la unika respondo estis:

“Ho, vi ne bezonas atendi, li estas tie sur la proksima branĉo de la pomarbo!”

[redakti] Pomovino

POMVINO NE PLU RAJTAS NOMIĜI 'POMVINO'. Pro decido de la Eŭropa Komisiono, oni jam ne rajtos nomi pomvino (Apfelwein) 'vino'.

[redakti] Gefratoj

Virta fratino (riproĉe): “Vi porko! Vi prenis la pli grandan pomon!”

“Nu — kiun vi mem estus preninta, se la elekto estus al vi?”

“La pli malgrandan, kompreneble!” “Do kial brui? Ĝuste tiun vi nun havas!”

[redakti] Matematiko

Instruisto pri matematiko: Se mi havas tri pomojn dividotajn en sep egalajn partojn, kion mi devas fari, Jochjo?

Jochjo: Pomkachon, sinjoro!

Aliaj lingvoj