Pontio Pilato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li havas nek ĉelon, nek kelon"

~ Zamenhof pri Pilato
9758 o

"Laŭ vikipedioj kaj ĵurnaloj..."

~ Meduzo pri la supra diraĵo

"Tre interese. Dankon"

~ esperantisto pri ĉi tiu artikolo
Pontio Pilato (Poncio laŭ PIV 2002) (ne konfuzigu al Pontio Pirato), kanada aktoro, naskiĝis 1864, mortis post 1939. Li estis unu el la unuaj svedaj esperantistoj kaj agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 li propagandis Idon, de 1928 Novialon. Li estas menciita de Jesperseno kaj jud-romiano Zamenhof, sed li estas plej konata pro sia rolo en la morto de Jesuo.
10

En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis Pilato ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1905 aperis lia vortaro Esperanto-sveda, kiu apartenas al unu el la fruaj en tiu lingvo. Printempe 1909 Pilato fariĝis fanatika malamiko de Esperanto. Ekde 1928 li propagandis la lingvosistemon Novial.

[redakti] Higieno

Pilato estas unu el la plej gravaj batalanto de higiena edukado de popoloj. Kiam li asertis, ke la malpureco mortigas homojn, oni fermis sendis lin al malsanulejo en Israelo. Tie li estis konfundita kun nova romana guberniestro kaj li povis divastigi la lavadon de manoj dum kelkaj jaroj. Li kreis ankaŭ la "mantukan tagon".

[redakti] Morto

Lia morto estas tro mistera. Kelkaj diras, ke esperantistoj mortigis lin, aliaj, ke idistoj, sed plej akceptata teorio estas ke Hitlero pensis lin judo kaj sendis lin al morto, kiam li sugestis ke oni lavu la nigrajn uniformojn de SS.

Aliaj lingvoj