FANDOM


"Transsalte-senhalte"

~ Zamenhof pri Skotirlando
Skotirlando

La Popola Anarkio de Skotirlando estas neagnoskita neŝtato en partoj komune agnoskitaj de eksterlandanoj kiel orienta mezokcidenta kaj suda Usono. Ĝi estas hejmo de popolo nomita la Skotiroj, pro tute stultaj kialoj.

KulturoEdit

Ne ekzistas kulturo en Skotirlando.

Religio Edit

Lokkultu

La neoficiale agnoskita neŝtata nereligio estas Presbiteranismo, tamen oni akceptas aliajn "personojn de la Libro" kiel katolikojn, metodistojn, baptistojn, judojn (oni ja bezonas advokaton) kaj eĉ islamanojn (oni ja devas aĉeti cigaredojn kaj petrolon). Ateismo estas la oficiala religio de antaŭplenkreskuloj, precipe gotoj, emoj, ktp.

Kvankam Presbiteranoj kredas je dumviva lernado, Skotiroj kredas, ke ekzistas "maldekstra" kaj "dekstra" flankoj de scio mem... kaj la dekstra scio, laŭ ili, estas prava, kvankam nur ekzistas en Skotirlando kaj ofte eĉ estas persona.

Ŝercoj Edit

En Skotirlando, ŝercoj pri reenpensantoj temas pri la Amiŝoj.

Politiko Edit

Skotirlando havas registaron, pri kiu oni fajfas kaj policanojn, al kiuj oni ne parolas. Oni havas lernejojn, kie oni ne lernas ion ajn. Efektive, Skotirlando nek havas registaron, nek volas registaron.

Dolaro
Nova Ordo de la
Nordamerika Unuiĝo
Kanadokebekio
USONO
Skotirlando
Konfederacio
Meksikio


GLATaj rajtoj Edit

Gejoj en Skotirlando rajtas fiki unu la alian se ili ne informas iun ajn. Lesbaninoj en Skotirlando rajtas seksumi se ili filmas ĝin. Oni, eĉ gejoj, rigardas samseksan geedziĝon kiel holivudan mensogon en Skotirlando.

Ambaŭseksemuloj havas du elektojn: unu, ili rajtas diri al ĉiuj ke ili estas ambaŭseksemaj, kaj ricevi diskriminacion. Du, ili rajtas edz(in)iĝi, sekrete fiki gejojn aŭ lesbaninojn kaj kampanji kontraŭ GLATaj rajtoj.

En Skotirlando "transgenrulo" estas sinonimo de "gejo". Se vi malkonsentas, vi klare estas maldekstrulo. Eble vi havas faktojn, sed viaj faktoj estas tro maldekstraj. Oni nur akceptas dekstrajn faktojn en Skotirlando.

Laboraj leĝoj Edit

En Skotirlando senlaboreco estas grava problemo. Multaj personoj do ekhavas laboraĉon por socia altiĝo. Kvankam la kelkaj personoj, kiuj havas laboron, estas malbone pagataj kaj tro laborigataj, oni tamen forte malamas laboristarajn unuiĝojn.

La plej bone pagataj Skotirlandanoj estas la kuracistoj, kiujn oni ne vizitas, la atletoj, kiuj eventuale bezonos elspezi ĉiom al la kuracistoj kaj la advokatoj, kiuj certigos ke la atletoj tamen eventuale havos la monon de la kuracistoj. Aliaj bonpagataj postenoj estas la instruistoj, kiujn oni ne aŭskultas kaj la registaro, kiu ne ekzistas.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio