Popola fronto
El Neciklopedio
"Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun"
~ Zamenhof pri popola fronto
Popola fronto, alie populara fronto aŭ ĝenerale amata antaŭo estas granda politika alianco de komunistoj, anarĥiistoj, liberaluloj, kaj knabinoj kun la mamoj nudaj. Ankaŭ konata kiel la usona demokrata partio.
Laŭ iaj marksismaj teoristoj, la popola fronto rompas fundamentajn principojn, ĉar ĝi enhavas kaj proletojn kaj burĝojn, kelkfoje eĉ ankaŭ framasonojn. La formado de la alianco sekve estis unu el la plej gravaj krimoj de stalinismo.
Interesan rolon en la populara fronto ludis Eŭgeno Delakrŭa (Eugène Delacroix), la fama pentristo de revoluciaj nudistinoj. Antaŭ la grandaj manifestacioj de la fronto, li pentris sur la antaŭoj kaj dorsoj de la plej popularaj partoprenantoj.
"Popola fronto" estas ankaŭ la titolo de gazeto en Tokipono pri Barack Obama.
Vidu ankaŭ


