Porka gripo
El Neciklopedio
"Disputu komence -- vi ne malpacos en fino"
~ Zamenhof pri porka gripo
Porka gripo estas febra epidemia malsano, karakterizata per kapdoloro, lacegeco en ĉiuj membroj kaj nazkataro.
Averto!
La porka gripo jam miksiĝis kun la birda gripo. La rezulto estas nova specio de porko kun plumoj. Plej ĵusa konsilo de la internaciaj aŭtoritatoj…
- Se vi aŭdas frapantajn flugilojn, firme fermu fenestrojn.
- Gardu vin pri porkaj pugoj, por ke ne infektu feko.
- Manĝu multe da afrikaj artiŝokoj.
La senhumura Vikipedio havas artikolon pri la gripa epidemio.


