FANDOM


"Karno de porko plaĉas al orko."

~ Tolkien

"Ĉi tiu porko povas enmerdigi nin plian fojon"

~ Jorge Camacho

"Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn"

~ Zamenhof pri porkoj

"Evidente, tiuj estis perloj antaŭ porko, grunt grunt"

~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo

"Ho!!! Ĉu vi perdos ĉi tiujn perlojn?"

~ João José dos Santos al Cindy pri supra diraĵo

"Sovaĝa estas mi
kaj forta porko,
kaj tamen vivas ni
ne en Novjorko"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mi ŝatas porkojn. Hundoj rigardas supren al ni. Katoj rigardas malsupren al ni. Porkoj traktas nin kiel egalajn."

~ Winston Churchill
3949

Porko (Sus scrofa domesticus) estas besto, kiu scias konstrui domojn el diversaj materialoj, ĉefe pajlo, lignaĵo kaj brikoj. Krome utilaj kiel konstruistoj, ili estas ankaŭ uzataj kiel kosmonaŭtoj kaj laboratoriaĵoj. Finfine, oni povas manĝi ilin.

En Eŭropo kaj Orient-Azio porkaĵo estas la plej ofte manĝata viando. Porkoj estas nuntempe buĉitaj ĉirkaŭ 180-tagaj kun pezo inter 95 kaj 110 kg.
Porkoparade-head

Kultura signifoEdit

Estas multaj antaŭujuĝoj kontraŭ tiuj bestoj. Porko estas en multaj kulturaj eĉ ofendiga vorto. En kelkaj religioj (ekz. islamo kaj judismo), porko estas tute malpermesita. Tio eble okazis ĉar la Porka Imperio, malamiko de la judoj kaj araboj, disvastigis la porkan civilizon, la porkanismon kaj la Porkan Latinon trans la mondo.

Inter kristanoj, tamen, la porko estas ofta manĝa rimedo, jam ekde la dektria jarcento, kiam unue kuiras en laboratio la monaĥo kaj sciencisto Roĝero Duongrasa Lardo (angle Roger Bacon).

PoezieEdit

Porko rimas kun forko - ne povas temi pri nura hazardo.

KonstruadoEdit

Dubois porko von popbutton

Instruistino rakontas al tria klaso fabelon "Tri porkidoj":
- ...kaj tiam venis Naf-Naf al vilaĝano peti faskon da fojno por la dometo. Laŭ via opinio, kion respondis la vilaĝano?
Vovĉjo:
- Li diris - Fikiĝu parolanta porko!

LingvoEdit

Avo, aveto!

Kion?

Vidis porkojn!

Kaj?

Nekredeble, ili parolas tutkiel vi dormas.

OrgasmoEdit

La orgasmo de porko daŭras 30 minutoj. (Hej, mi volas esti porko!)

KonservadoEdit

„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“

„Kiel?“

„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“

KAMPARANOJEdit

Du kamparanoj devas mortigi la porkon. Unu el ili diris:

- Mi senmovigas la beston kaj vi mortigu ĝin per buĉmartelo.

Bedaŭrinde, ĉi lasta estis straba. Li tenas per la manoj la buĉmartelon kaj celas la beston, sed per la straba okulo li ŝajnas celi la amikon, kiu diras:

- Ĉu vi prenis min por la porko?

PorknecesejoEdit

Porknecesejo

Porknecesejo (nomita ankaŭ "porko-latrino") estas simpla tipo de necesejolatrino konsista el dom-ekstera apartaĵo muntita super porkareo kun falejo aŭ truo konektanta ambaŭ. La porkoj konsumas la fekaĵojn de la uzantoj de la necesejo. En Hindio, porkoj estis malsovaĝigitaj por longa tempo, plejparte en Goao kaj kelkaj kamparaj lokoj, por porknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo de ekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.

ĴurnalismoEdit

Tiu, kiu konsideras sian publikon porkoj, apenaŭ povas miri, ke la publiko ignoras eĉ liajn plej brilajn proponojn. Ja estas konate, kiel porkoj sintenas al perloj.

Edit

- Ne demandu min la kialon, sed de kiam oni malkovris la malbonan kolesterolon nia vivodaŭro konsiderinde plilongiĝis.

PorkidoEdit

Alekso estas kvar-jara knabo. Li ludis en la korto, kaj li estis tre malpura.

La patro de Alekso diris al li: "Mia filo! Vi estas porkido. Ĉu vi scias, kio ĝi estas? "

"Jes", respondis Alekso, "Porkido estas filo de porko."

HeroecoEdit

La vivo de virino suferinta koratakon estas savita de ŝia dorlotbesto, vjetnama pendventra porko, kiam la porko ŝajnigis esti senviva sur la strato, por voki helpon.

Jo Ann ALTMAN, 61, de Beaver Falls, Novjorko, havis libertempon kun la edzo, Jack, ilia hundo, Pedo Bear, kaj ilia vjetnama pendventra porko, Lulu, ĉe la ŝtata parko Presque Isle, Pensilvanio, je la 4-a de aŭgusto 1998. Tiun matenon, Jack forlasis la ruldomon je 5.00 atm por fiŝado-ekskurso. Kiam Jo Ann provis ellitiĝi pli malfrue tiun matenon, ŝi malorientiĝis kaj kapturniĝis. Ŝi fine povis ellitiĝi, sed tiam ŝi kolapsis. Jo Ann ne povis movi, sentis sin naŭza kaj havis ekstreman doloron en la brako kaj brusto. Suferinte koratakon 18 monatojn antaŭe, Jo Ann sciis, ke ŝi havas alian koratakon.

“Mi provis krii por voki helpon, sed neniu ŝajnis aŭdi min,” diras Jo Ann. “Mi povis akiri mian vekhorloĝon kaj ĵeti ĝin tra la fenestro, sed neniu venis. Bear kaj Lulu estis rigardantaj min kaj plorantaj. Mi preĝis al Dio, ke li zorgu pri mia familio, kaj mi diradis al Lulu: ‘Iru kuŝiĝi,’ sed ŝi ne faris. Tiam ŝi malaperis.”

Neniam antaŭe elirinte el la ĝardeno hejme en Novjorko, Lulu stringis sin tra la hundopordo de la ruldomo kaj kuris al la plej proksima strato. Pezante tiam 57 kilogramojn (125 funtojn), Lulu kuŝiĝis meze de la strato. Kiam aŭtoj ne haltis, ŝi revenis al la ruldomo por kontroli Jo Annon, kaj poste revenis al la strato.

“Lulu revenadis kaj malaperadis denove,” diras Jo Ann. “Mi havis nenian ideon, kion ŝi faris. Pro la doloro, dek minutoj ŝajnis kvazaŭ vivodaŭro. Ĉiufoje, kiam Lulu revenis, mi provis konvinki ŝin kuŝigi, sed ŝi ne faris. Mi memoras, ke Lulu revenis kaj foriris denove, kaj mi simple fermis la okulojn kaj atendis la doloron foriri.”

Post ĉirkaŭ kvardek kvin minutoj, la celkonscia porko finfine povis konvinki junan veturiston halti. Li ekiris al Lulu, sed tuj kiam li alproksimiĝis al ŝi, ŝi stariĝis kaj ekpiediris al la ruldomo. Lulu piediradis kaj kelkfoje kontrolis por certi, ke la viro sekvis ŝin. Ŝi gvidis lin rekte al la pordo de la ruldomo.

“Mi aŭdis viron vokanta ekster la pordo: ‘Sinjorino, via porko malbone fartas,’” diras Jo Ann. “Mi povis trovi sufiĉan forton por krii: ‘Ankaŭ mi! Bonvolu voki helpon!’”

Komprenante, ke estis problemo, la viro kuris al la kampadejo-akceptejo kaj vokis helpon. Oni alportis Jo Annon al hospitalo, kaj ĉar Lulu tranĉvundiĝis je la ventro pro stringinte sin tra la hundopordo, oni alportis ŝin al bestkuracisto. Tamen, ĉi tiu estis la sola vunda ricevita de Lulu, kio estas rimarkinda konsiderante, ke ŝi kuŝis sur okupita strato dum longa tempo, provante haltigi aŭtojn. Sed sen la heroaĵoj de Lulu kaj la rapidpensada juna fremdulo sur la strato, aferoj povus esti tre malsamaj.

Oni rekompencis Lulun pere de marmelada benjeto kaj honoris ŝin pere de premio por kuraĝo de la ASPCA (Usona Socio por Preventado de Krueleco al Bestoj).

“Mi treege bonŝancas vivi,” diras Jo Ann dum manĝis kolbason. “Lulu savis mian vivon.”

Famaj porkojEdit

PoezieEdit

0328 n

Kanto de porko

de K. I. GALCZYNSKI


Mi estas la porko! Mi kuŝas en sterk'
Kaj ofte subfosas radikojn de l' kverk'.
En mia kuŝejo mi kuŝas sen zorg'
Kaj ĝuas la koton: mi estas ja pork'!

Mi vivas porkece en porka mizer'
Laŭ moroj de porkoj, laŭ porkmanier'
Kaj dankas mi Dion en pia fidel',
Ke kreis Li porkon laŭ porka model'.

Mi rampas tra l' vivo en plena nesci'
Pri l'arto, scienco, muzik', poezi',
Pri Prago kaj Hago, Pekino, Novjork',
Parizo kaj Pizo: mi estas ja pork'!

Por mi ne valoras laboro, nek sport',
Nek ismoj, nek skismoj, nek... porkoeksport',
Nek tempoj pasintaj, nek nuna epok'.
Por mi nur valoras la sterko kaj trog'!

Do, se mi nur havus staturon de l' dand',
Kaj mian soifon estingus per brand',
Se mi ne en stalo, sed loĝus en dom',
Mi rajtus nomiĝi ne porko, sed... hom'.

DanĝeroEdit

Porko estas tro danĝera pro porka gripo.

Oni anoncis, ke en iu loko en Francio, pro iu komenco de suspekto pri infekto febro, oni laŭ administracia ordono urĝe buchis centon da porkoj. Antaŭ bruligi la kadavrojn, oni prenis specimenojn de sango de la buĉitaj bestoj. Post la analizo, oni ekspiris faciligite: ĉiuj analizoj estis negativaj; la buchitaj porkoj estis sanaj kaj neniel kontaĝaj. Uf!

FeliĉoEdit

Iu (kiu???) kunportas porkon surbrake, strate, kaj piediranto demandas:

- Kie vi ekhavis ĝin?
- Mi gajnis en lotumo - respondas la porko.

Hundo kaj porkoEdit

Regula gasto eniras sian drinkejon, kun hundo en la brakoj. La drinkejestro ekparolas:

-- Kie vi prenis tiun porkon?
-- Tio ne estas porko, sed hundo! -- respondas la viro.
-- La demandon mi direktis ne al vi, sed al la hundo -- respondas la drinkejmastro.

ManĝeblecoEdit

— Mirinde! mi neniam povas manĝi bonan pecon da porko . . . — Kial do? ĉu vi havas tian strangan stomakon? — Ne, sed ĉar mia edzino ĝin ĉiam formanĝas.

Preĝo al Sankta OrveloEdit

Ni preĝu al George Orwell!
Li evitos, ke ni transformiĝu en kolbasojn kaj ŝinkojn.
Li savos nin en sia farmo!

Ekstera ligiloEdit