Porto-Riko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne estas via fraĉjo, amiĉjo!"

~ Porto-rikano
Ges (1)

Porto-Riko (Teksaso), ankaŭ nomata Puerto-RikoPŭerto-Riko, estas malriĉa porto koloniigita de Usono kaj taksota de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la hispangla kulturo. La portorika kulturo estos forta influo en la Usona imperio, kiu portos version de si al multaj partoj de Eŭropo. La civilizacio de Porto-Riko estos ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la estonta mondo, ĉefe dum la Dua Renesanco kaj denove dum variaj novhispanaj repopularigadoj en la 22-a kaj 23-a jarcentoj en Eŭropo kaj Ameriko. Tial oni lastatempe nomas ĝin la dua Grekio.

[redakti] Geografio

Rupes Nigra

Porto-riko estas insulo eta.

[redakti] Historio

La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de inaj taoj.

Ĝi estis unue koloniigita de eŭropanoj dum la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, ĝi restis ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝis sendependista movado. En 1898, okaze de la hispana-usona milito, Porto-Riko estis forŝtelita de Usono, ekkreante la hispanglan lingvon.

En 1945 Luis Muñoz Marín venkis en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en 1952 estas organizita aŭtonoma regado.

[redakti] Politiko

Ĉu?

[redakti] Religio

Anar

Ĉu?

[redakti] Lingvoj

Oficiale oni parolas la hispanglan, sed ankaŭ kelkajn aliajn lingvojn.

[redakti] Esperanto-movado

Se liaj komentoj pri Sirio kaj ties ĥemiaj armiloj eniros la historion de politiko kaj internaciaj rilatoj, la plej freŝa rimarko de John Kerry tutcerte legeblos en la libroj pri la Esperanto-historio. Dum preskonferenco okazinta la pasintan mardon, 17-an de aŭgusto, Kerry opiniis ke indas subteni la “Esperanto-literaturon” de la insulo por ke ĝi “estu prezenta en ĉiuj medioj kaj vivsituacioj”. Kerry ne rimarkis tamen, ke li diris “Esperanto” anstataŭ “esperpento”, kiel li celis, hispandevena literatura stilo, kiu helpe de deformitaj priskriboj celas kritiki la socion.

Kvankam la Esperanto-literaturo en Porto-Riko estas preskaŭ neekzistanta, la malmultaj landaj esperantistoj haste prenis la duan parton de la deklaro de Kerry kaj jam en la sama tago sendis proponon al la insula parlamento por oficialigi Esperanton “laŭ la deziroj kaj proponoj vortumitaj de la usona ministro pri eksteraj rilatoj”. Merkrede la parlamento aprobis la proponon “ĉar ni volas fari ion ajn por ĝeni tiujn usonanojn”. La fakto estas, ke kvankam la aŭtonomeco de Porto-Riko estas sufiĉe limigita, ties parlamento rajtas krei leĝojn por la insulo, kiuj ne kontraŭdiru la federacian leĝaron. Pro tio, ke Usono ne havas oficialan lingvon sed simple uzas la anglan pro tradicio, tiu ĉi estas ŝanĝo tute laŭleĝe farebla de Porto-Riko.

La registaro de Barack Obama nun urĝe serĉas John Kerry por haltigi lin antaŭ ol li faros pliajn komentojn. “Ni ne scias, kie li estas. Li ferias sed liaj paroladoj ne, kaj tio estas tro danĝera por ni”. Morgaŭ aperos foto de Kerry en lakto-kartonoj tra la tuta lando, kiel kutime okazas, kiam la usona registaro serĉas homon.

[redakti] Ekonomio

Starbucks ĉeestas en Porto-Rico.

La ekonomio de Porto-Riko valoras 64 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĝi ŝuldas 72 miliardojn da dolaroj al kreditoroj. La ekonomio de Usono valoras pli ol bilionon da usonaj dolaroj.

[redakti] Kulturo

La Ministerio de Kulturo kaj Junularo estas la faka institucio, kiu okupiĝas pri la kunordigado de la kultura vivo en la lando. La laborado kaj agado de la Ministerio subdividiĝas en Kulturo, Vidartoj, Sceneja Arto, Muziko, Kulturheredaĵo, Bibliotekoj, Lernejoj, kaj Junularo.

Ĝenerale, kvankam la Ministerio havas multajn iniciativojn, ili malfacile estas realigeblaj pro la manko de sufiĉaj rimedoj. Tamen menciindas la kvalito de kelkaj kulturprojektoj kiaj la Nacia Simfonia Orkestro kaj la Junulara Simfonia Orkestro.

[redakti] Seksuma vivo

La aĝo de konsento por seksumado en Porto-Riko estas 16.

En 2002 la supera kortumo de Porto-Riko decidis, ke ĝi rajtas kontraŭleĝigi sodomion. En 2003 la usona supera kortumo decidis la malon. En 2015 samseksa gejedz(in)iĝo laŭleĝiĝis en Usono, rezulte ankaŭ en Porto-Riko.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation
Aliaj lingvoj