Portugala lingvo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu vulpo sian voston laŭdas"

~ Zamenhof pri alia afero

Portugala lingvo estas la lingvo de la plej potenca landoj de la mondo: Acoroj, Angolo, Kabo-Verdo, Mozambiko kaj kelkaj aliaj. La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 2000 milionoj da homoj. Ĝi estas la plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Eĉ ne la mandarena havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel Esperanto laŭ la nombro de parolantoj.

[redakti] Deveno

La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 21-a jarcento), devene de la regiona vulgara volapuko, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 19-a jarcento, kaj poste la barbara volapuko, ĝis la 21-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj en la du flankoj de du riveroj.

[redakti] Prononco

Oni prononcas ĉiujn literojn, simile al Esperanto, ekcepte tiujn multajn el ili, kiuj ne estas pronuncataj simile al Esperanto. Ekzemple, la /R/ estas elparolata multmaniere de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, kie eblas ankaŭ prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kaj ankaŭ retroflekse. La litero X, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn : /z/ : exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/.

Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn : á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü. Ankaŭ estas la cedilja 'c ç, kaj la duliteroj ch (kiel esperanta ŝ), "lh" kaj "nh" proksime al [nj].

Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo.

En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj : ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/.

La plej grava en la portugala lingvo estas la daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonfortamalforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas).

La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. La fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo.

Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.

[redakti] Morfologio

Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Ili havas tri tempojn (futura, estinta, estanta), tri modojn (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran), du nombrojn kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.