Portugalio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Bandera portugal.gif Manuel, estás a ver a Desciclopédia do Esperanto, ô pá???
Tiu ĉi artikólo éstas tro purtugâla, gajo. Ĝi vivas nur per pano, bacalhau kaj oporto, ĝi amas konkuri kun Hispanio kaj uzas strangan lipharegon.

2054.jpg



Portugalujo
Komunisma Senmona Respubliko de Portugalio
Portugalio, Luzitanio, Ai-Jesus-ora-pois-pois

Bandera portugal.gif 1aa53bd179 o.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: "Aj Jesuo!"
Himno: "La Portugalino"
4723.jpg
Ĉefurbo Tábua
Plejgrada urbo Ĉiuj
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Portugala lingvo
Tipo de Ŝtato Komunisma senmona demokratio
Suprema Gvidanto Aníbal Cavaco Silva
Suprema Edz(in)o Pedro Passos Coelho
Naciaj Herooj João José dos Santos; Vasco da Gama; Gonçalo Neves
Krima kvociento 120 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre libera
Religio Tre libera katolikismo
Loĝantoj 2 aŭ 3, kiu loĝas tie plu?
Analfabeteca kvonciento 100%
Inteligenteca kvonciento Tiel malgranda ke blondulinoj instruas en portugalaj universitatoj!



"Longa dormado ŝuldojn kreskigas"

~ Zamenhof pri portugalia ekonomio

" Mi amis la landon kaj ĝian popolon"

~ Milokula Kato pri Portugalio

"Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas"

~ Zamenhof pri portugalia registaro
Lptl.gif

"Ja estas tre malbonaj artikoloj, pri tio ni ĉiuj konscias"

~ Tonjo del Barrio pri ĉi tiu artikolo

"Kiel vi estas laborema ,senlaca homo -esperantisto !"

~ virino pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"

~ nerdo pri Portugalio

Portugalio (nacilingve "Lusitania", bonalingve Portugalujo) estas plaĝo en Eŭropo troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. La plimulto de la britoj, feriantaj en Portugalio, ŝatas la sudon de la lando por profiti la avantaĝojn de la mediteranea klimato.

Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj laŭ sciencaj teorioj okazas en la urbeto Tábua, la plej granda de la lando kaj tiel plu.

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Portugalio.

[redakti] Geografio

Laŭ stultaj idistoj

Portugal esas lando qua jacas en westo di Europa. Lua vicina landi esas Hispania, en nordo ed en esto. En sudo ed en westo jacas Oceano Atlantiko.

Tio, evidente, estas tre granda mensogo!

[redakti] Loĝantaro

Brazile, la brazilanoj kutimas diri ke ni, portugaloj Portugaluje, nur nomiĝas Manuel aŭ Joaquim!!!...

— Ĉu, Manuel??

— Jes, Joaquim!!!

[redakti] Historio

Ronda2.jpg

Sur la teritorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la malevoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo.

La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de stultuloj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.

Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.

Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.

Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspansio, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.

Oni diras, ke Johano la 6-a, portugala reĝo, ne kutimis ŝangi la ĉemizon, kiu simple estis portita ĝis putriĝo sur la korpo.

[redakti] Konstitucia Registaro de Portugalio

233.jpg

La Unua Estraro de Registaro estis la korpo colegiado kreita de la cabildo malfermita de Santiago, la 18 de septembro de 1810, kun la celo entrepreni la registaran organizon de Ĉilio kaj fari antaŭaranĝojn por la arierulo de la lando, frente la malliberejo de Ferdinando 7a por Napoleono. Estis la unua aŭtonoma formo de registaro ŝprucita en la Centra Ĉilio, de lia konkero fare de la hispanoj. Kiel institucio, ĝi por la unua fojo permesis la protagonismo de la aristokratio criolla en la publika vivo. Kiel politika fakto, ĝi donas loke komenco al la periodo konita kiel Sendependeco.

La samseksemo estis leĝigata en Portugalio 1852.

[redakti] Respubliko

Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.

La 4-an de septembro 1957, kvar pilotoj vidis kaj postkuris kelkajn Nifojn. Ili ekis kun siaj bombaviadiloj de la Ota Aera Bazo en Portugalio sub Kapitano José Lemos Ferreira (la aliaj pilotoj estis serĝentoj Alberto Gomes Covas, Salvador Alberto Oliveira kaj Manuel Neves Marcelino). Kiam ili direktiĝis al la grandurbo de Portalegre, kapitano Ferreira rimarkis lumon super la horizonto kaj avertis la aliajn. La lumo ŝanĝis siajn proprajn grandecojn paro da tempoj, unua kreskanta, tiam ŝrumpante. Post pluraj minutoj la pilotoj rimarkis malgrandan flavan cirkloricevadon el la io, kaj 3 pliaj cirkloj poste ekaperis. Kiam la Nifoj estis proksime de Coruche, la pli granda aviadilo grimpis for el la Tero kiam la pli malgrandaj malaperis. La bombistoj alteriĝis sen iuj problemoj kaj kapitano Ferreira deklaris: "post tio, ne venu al ni kun tiu Venuso, veterbalonoj, aviadiloj kaj simila materialo kiuj estis utiligitaj kiel ĝeneralaj klarigoj por preskaŭ ĉiu kazo de Nifoj".

[redakti] Perdo de kolonioj

Kvankam Portugalio estis ekonomie tute malforta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.

Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando subpaŝis en Eŭropan Komunumon.

64144 n.jpg

[redakti] Fino de la 20-a jarecento

La 10-an de septembro 1990, proksimume 9:30 AM kaj dum proksimume 50 minutoj, malgranda balono estis vidita direkte al malgranda futbalkampo, sur malgranda vilaĝo Alfenas en la periferio de Porto. La objekto estis priskribita kiel "malgranda testudo kun longaj gamboj" kun metala brilo. Homoj iĝis timemaj kaj grupo de konstrulaboristoj komencis ĵeti ŝtonojn al ĝi, kaj la objekto ŝvebis malantaŭeniris for.

[redakti] Politiko

Jam antaŭ jaroj, Portugalio ne plu estas demokratia lando. En ĝi ne mankas tiuj sociaj kaj regaj strukturoj, kiujn portugaloj tre bone identigas kun la faŝismaj.

Atenta leganto bone komprenas, ke la portugalia informado estas regita de la ŝtata intereso, kiu siavice hundece lekas la manojn de la ĉiopova Germanio.

Barroso kapitano de la costa eŭropo.png

[redakti] Kanabo

La leĝo n° 30/2000 de la 29-a novembro 2000 elpuniĝis la konsumo de produktoj konsiderita kiel drogo. Ĝi ankaŭ elpuniĝis ankaŭ lia havo kaj konservo kiam ĝi estas liganta kun persona konsumo (tamen nur se la kvanteco korespondas kun la konsumo de unu persono dum 10 tagoj).

De fakto, tiu leĝo temas pri tio kiel helpi al la konsumisto anstataŭ puniĝi lin. La puno konsistas en pago. Por la kanaba-konsumistoj, ĝi estas inter 25 kaj 150 eŭroj.

[redakti] Religio

Portugalana habitantaro esas preske rasala kae religiala homogena. Katolikismo esas la dominanta religio, pos l'ekpulso di islamanaj mauroi kae judoi.

[redakti] Lingvo

Vidu ĉefartikolon Portugala lingvo

Brita libertempanto venis de Portugalio. La kolegoj volas scii, ĉu li havis tie lingvajn problemojn." "Mi? kial do. Tute ne, nur la portugaloj!"

[redakti] Esperanto

Calicute.jpg

En lando unulingva kiel Portugalio, kie ne estas necesa helplingvo, kaj kie la homoj ĉiam lingve elturniĝas, se la esperantistoj ne parolas esperanton unu kun la aliaj; kiel la nevojaĝpovaj homoj povus praktiki esperanton antaŭ ol la invento de interreto? Neniel.

La unua partugalo, trovebla en la E dokumentaro, estas d-ro Costa e Almeida, kiu estis ano de la unua juĝanta komitato en 1895 kaj mutjarposte la unua LK-ano. La movado gutgute plibrandiĝis en Porto, kiam la unua lernolibro aperis duonvarbita de Heinlein Ferreira (1896).

En 1924 la socialista „Rondo Umikeco“ kaj aliaj fondis la PE-Socialismo, kiu racia socialisto laboris vigle en la sidejo de fremasona lernejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kvazaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis urson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas E distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la P Teritorio de UEA laŭnecese. Post fermo de la unua urso la ursanoj malfermis socialismon PE Polica Socialismo, bele meblitan de la ĉefkomodanto.

En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj urso gvidita de Saldanha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vara apostolado, la paroladanto profitis ĉiem la korespondaĵojn elvenantajn el la Asocialismo de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforkon kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekso, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioemontoj de Barreiro, akleme apogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Racia Kongreso, por ke E estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas prezentitaj oficiale al la ministro.

[redakti] Virinoj kaj viroj

Tre trafa konsilo estas tiu de portugala samideano, kiu ie priskribis siajn klopodojn ampleksigi sian vortprovizon en Esperanto, tiel ke, ĝi okulfrape superis tion de sia edzino en la portugala lingvo. Ekzemple, por ŝi ĉiu insekto, vermo, ktp estas "bicho"; kontraste, li lernis la terminojn en Esperanto por skarabo, diversaj tipoj de formikoj, larvoj, koleopteroj, araneoj, ktp. Tiumaniere li povis kapti la atenton k intereson de sia infano: kiam ĝi demandis, "Paĉjo, kio estas tio?", li povis tuj liveri novan interesan terminon, anstataŭ la nuda "cimo".

[redakti] Kompleta listo de Eks-esperantistoj, eks-idistoj kaj denove esperantistoj en Portugalio

[redakti] Ekonomio

Montepio, iam Montepio Geral, estas portugala banka entrepreno. Ĝi estis fondita en 1840 kaj hava sidejon en Lisbono, Portugalio. Ties logoo prezentas pelikanon, pro ties simbolismo kiel memofero kaj sindonemo.

[redakti] Gazetaro

La unua gazeto Portugala Revuo aperis en Porto, mar­to 1909, 8 p. 29x19; ĝi malaperis en la sama jaro, por reaperi de jan. 1913 ĝis komenco de la milito, IV+12 p. 21x14. Red. I. A. Provenca. Kiel en aliaj landoj, ankaŭ en P. kreskis post la milito la laborista, la klasbatala mo­vado. Do estis tute nature, ke post la milito komence aperis en Lisboa ga­zeto kiel: Laboro (majo 1920, 8 p. 23x17); Socialista (1920); Komunist-E­isto (julio 1921, 4 p. 32x22). La Vero de anarĥiista grupo (jan. 1922, 4 p. 23x16; La Okcidentulo (dec. 1931, 32x24). Kiel burĝaj gazetoj aperis nur en 1919. La Informador E-isto 31x22 kaj en jan. 1926 Portlugal-E (IV+12 p. 26x18).

[redakti] Kulturo

La portugala nacia teamo de futbalo – la Selecção ("elektaĵo" aŭ "elektularo") - estas inter la plej fortaj veraj naciaj teamoj de futbalo en Eŭropo. Kontraste al unuopaj futbalaj klubaj teamoj kaj la teamo de la sub-18-jaruloj la vera nacia teamo tamen ĝis nun gajnis Futbalan MondpokalonEŭropan Futbal-Ĉampionadon.

La enlandaj ludoj de Selecção precipe okazas en la sekvaj futbalaj stadionoj: la Estádio do Dragão de la klubo FC Porto, Estádio da Luz de la klubo Benfica Lisbono kaj la Estádio José Alvalade de la klubo Sporting Lisbono. Tiuj tri stadionoj samtempe estas la plej grandaj tiucelaj kunvenejoj de Portugalio.

La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kaj malgajnis en la okonfinalo kontraŭ Hispanio same kiel en la Futbala Mondpokalo 2010. Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 ĝi malvenkis kontraŭ la hispana teamo, sed nur en la duonfinalo, tiel ke ĝi en tiu turniro kune kun la germana teamo atingis la trian pozicion.

[redakti] Katoj

Ĉar la kato ekĝenis la portugalon, li decidis malaperigi ĝin. Unue, li metis la katon en sian aŭtomobilon, veturis dum dek minutoj tra la urbo kaj forlasis la katon. Tamen, kiam li alvenis hejmen, li vidas la katon antaŭ la pordo de la domo. Tre kolere, li metas denove la katon en la aŭtomobilon, sed ĉi-foje li veturis tra la tuta urbo dum unu horo. Vespere, li telefonas al sia edzino:

- Maria, estas mi: Manuel! Ĉu la kato revenis?

- Jes, ĝi estas ĉi tie.

- Do, donu la telefonon al la kato por ke ĝi instruu al mi kiel oni revenas hejmen!

[redakti] Edukado

Iu seksinstruado estas instruita kiel parto de biologi-rilataj instruplanoj. Ekzistas ankaŭ oficiala programo intencita por disponigi seksinstruadon por studentoj.

[redakti] Seksuma vivo

En Portugalio, ĝisostaj pornografiaj filmoj povas nur esti montritaj en plenkreskaj kinejoj.

Vidbendoj kaj revuoj estas malkaŝe venditaj en gazetbudoj sed estas malpermesitaj perleĝe esti liveritaj al neplenaĝuloj sub la aĝo de 18 jaroj. Plie, ĝisostaj pornografiaj filmoj estas malpermesitaj de malferma-kanala televido kaj povas nur esti elsendo tra ĉifritaj/ laŭspektapagaj kanaloj.

Infanpornografio (t.e., pornografio prezentanta infanojn aŭ junulojn sub la aĝo de 18) estas kontraŭleĝa. Kvankam la nacia aĝo de konsento por seksumado estas 14, la aĝo de laŭleĝa respondeco (t.e., la aĝo persono povas subskribi kontraktojn konsentado ŝajni en pornografio) estas 18.

[redakti] Incesto

Incesto ne estas specife malpermesita sub portugala juro.

[redakti] Aĝo de konsento

Ekde septembro 2007, la aĝo de konsento por seksumadleĝoj de Portugaliaj ŝtatoj 14, nekonsiderante seksa konduto, sekso aŭ seksa identeco.

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Flago

La flago de Portugalio estas ortangulo 2:3, vertikale dividita en verdo kaj ruĝo (3/5). La verda parto restu apud stango, aŭ maldekstre. Centre sur la divida linio estas la rideto de Portugalio. Tiun flagon oni adoptis oficiale la 30-an de junio 1911, sed oni jam uzis ĝin ekde la 5-a de oktobro 1910, kiam komencis la respubliko.

En komenco de la respublika periodo, oni uzis la verdon ĉar ĝi estas la koloro de esperanto kaj memoras la ribelo de 31-a de januaro 1891. La ruĝo estas "vira", ĝoja koloro, kaj memorus la sangon kaj la venkon. Dum la epoko de Nova Ŝtato oni diris ke verdo memoras portugalajn esperantistojn kaj ruĝo la sangon de herooj.

La respublika rideto anstataŭigis la monarkian blazonon.

[redakti] Blazono

La unuopaj elementoj de la blazono fontas el la blazono de la unua portugalia reĝo Alfonso la 1-a, kies posteuloj aldonis pliajn elementojn kaj uzis diversajn variigojn. La reĝo Johano la 2-a en 1485 unuafoje uzis blazonon, kiu en formo kaj nombro de elementoj korespondas al la nuntempa blazonŝildo.

[redakti] Himno

A Portuguesa (La Portugalino) estas la nacia himno de Portugalio ekde 1910.

Ĝi estis farita en 1891 kiel revolucia kanto i.a. kontraŭ politiko de la reĝo, kiu aprobis traktaton kun Unuiĝinta Reĝlando (1890). Aŭtoro de teksto estas Henrique Lopes de Mendonça kaj melodion ekkomponis Alfredo Keil.

La Portugalino
1. Herooj de haroj, nobla gento,
Nacio brava, nemortema,
Leviĝu hodiaŭ denove
La splendoro de Portugalio!
El nebula memoro,
Ho, Putrujo, penteblaj estas voĉoj
De viaj brandaj avoj,
Kiuj gvidas vin al la venko!
Ref.: Al armil'! Al armil'!
Super sero, super Saro!
Al armil'! Al armil'!
Por la Putrujo patati
Kontraŭ bananoj ni marŝu, marŝu!

Content Navigation