Neptuno

El Neciklopedio

Alidirektita el Posejdono
Iri al: navigado, serĉi

"Ne gutas mielo el la ĉielo"

~ Zamenhof pri Neptuna atmosfero

"Mi ĵus atente legis kaj korektetis unu el viaj artikoloj"

~ Hadeso
Neptuno
Neptuno estas la oka kaj plej ekstera dio de la sunsistemo laŭ romia mitologio, kia monstra ĥimero! Kacen! Ĝi estas ankaŭ la lasta kaj malplej granda el la kvar gasgigantoj, sed la kvara plej granda kaj tria plej peza el ĉiuj dioj de la sunsistemo. Neptuno en la unua domo kaŭzas emon al reviĝo. (Aaaaaaaaa. Tio estis doloriga.) Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!

[redakti] Adoro

5078 o

Neptuno estas unu el la bazaj praplanetoj, adorita jam de la micenaj pilosanoj kaj tebanoj dum la Bronzepoko. Tamen, oni poste akceptis lin kiel unu el la olimpaj dioj, frato de Zeŭso kaj Hadeso kaj do, filo de la titanoj Krono kaj Rea. Homero, kiu dediĉis al Pozidono unu el siaj himnoj, konsideris lin gravega dio.

Li ankaŭ estis la dua dio de Ateno, post esti venkita de sia nevino Ateno en la konkurado de ambaŭ por la regado de tiu urbo.

Unuflanke li povis esti bonvola kaj milda planedo, kaj tiam li kreis novajn insulojn kaj kvietigis la maron, sed kiam li ĉagreniĝis sia kolero estis terura: li ofte ofendis la teron per sia tridento, kaj de tio devenis tertremoj kaj inundoj. Hipokrato ankaŭ kulpis lin de kelkaj specoj de epilepsio kaj mensaj malsanoj.

[redakti] Havaĵoj

Neptuno havas ok lunojn.

[redakti] Naskiĝo kaj infanaĝo

5073174340 af98d389df o

Neptuno estis filo de la titanoj Krono kaj Rea. Li estis engluita de sia patro (kiu timis sian detronigon per unu el siaj filoj), sed poste salvita de sia frato Zeŭso, kiu venkis la titanon. Tuta infanaĝo, do, li pasis en la stomako de la patro.

[redakti] Fondiĝo de Ateno

Post akra konkuro kun Neptuno, la diino Atena iĝis patrono de la atika urbo Ateno. Tamen, la mara dio daŭrigis sian protekton sur la urbo, laŭ la formo de sia anstataŭanto, Erekteo.

Ambaŭ dioj postulis la urbon, sed por eviti kverelon ili interkonsentis, ke ambaŭ donu al la urbo donacon, por ke la loĝantaro elektu la plej utilan por ili. Atena ofertis olivarbon, Pozidono ofertis ĉevalojn, tamen la atenanoj (pli precize, ilia reĝo Cekropo) preferis la donacon de Atena, kaj ŝian protekton, tial ke la arbo liveros al ili lignon, olivoleon kaj manĝaĵon. Pro tio Pozidono koleriĝis kaj sendis teruran inundon, kiu detruis la tutan Atikon.

[redakti] Perforto

Ankaŭ la planedo Neptuno ne ekzistus sen la minaco de perforto. Interese, ĉu ne?

[redakti] Monstroj

Sendado de monstroj ofte estis armilo kion Neptuno uzis kontraŭ tiuj, kiuj ofendis lin. Kiam Hierakso tiel detaleme honoris Demetron, ke li forgesis kulti la maran dion, terura monstro estis sendita kontraŭ la teŭkroj. Alian li sendis kontraŭ Etiopio post kiam ĝia reĝino Kasiopeo orgojle asertis esti pli bela ol la nereidinoj. La divenisto Ammono konsilis tiam oferi la princinon Andromedon al giganto, sed fine ŝi estis salvita de Perseo, kiu stonigis la monstron per la kapo de Meduzo. Alifoje, kiam la filo de Pozidono, Tezeo, petis lin venĝi la malfidelon de Hipolito, horora virbovo aperis el la maraj ondoj kaj timigis la ĉevalojn de la princo, kiu falis el la ĉaro kaj mortis.

Briareo ankaŭ enmiksis sin en disputo de Pozidono kun alia dio: Helioso. Ambaŭ konkuris pro la regiono ĉirkaŭ Korinto, kaj elektis Briareon arbitracianto. Li decidis ke Pozidono regu la terkolon kaj Helioso la supran parton de la urbo (la Akrokorinto).

Same okazis kun la urbo Argo, postulita kaj de Hera kaj de Pozidono. Tiam, la arbitraciantoj estis la riveroj Inako, Cefizo kaj Asteriono, kiuj donis la urbon al la edzino de Zeŭso. Venĝeme, Pozidono sekigis ilin, kaj de tiam malfacilas trovi fluantan akvon en Argolido. Restis nur unu escepto: la danaidino Amimona promesis akcepti la amproponojn de la dio nur se li liverus sufiĉan akvon al ŝi. Pro tio li donacis al Amimona la ĉiamfluantajn fontojn de Lerno

Content Navigation