Postmodernismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Postmodern

"Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas."

~ Zamenhof, kiu ne sciis, kio estas 'postmodernismo'

Postmodernismo estas reforma propono modernigi la kontraŭdirajn sencojn de la prepozicio/radiko "post". La problemo estas, ke la 1920-aj jaroj estas "antaŭ" nia nuna tempo, dum mia postaĵo estas "post" mi. Tio ne havas sencon! Tial retumiloj, kiel Firefox, diras la vortojn "antaŭen" kaj "malantaŭen".

Por eviti konfuzon inter la tempa kaj loka sencoj de antaŭ oni povas uzi la pli precizajn formojn iam antaŭ aŭ pli frue ol pri tempo kaj ie antaŭ pri loko, aŭ uzi en la tempa senco antaŭ ol eĉ kun substantivo, supozante neesprimitan verbon: li venis antaŭ ol mi; vi cedos antaŭ ol mi. Sekvate de akuzativo, antaŭ povas havi nur lokan sencon.

[redakti] Postmoderna E-movado

Hodiaŭ la universala karaktero de la facile lernebla kaj grandajn esceptojn ne havanta Esperanto rekonebla ekzemple en la suplementaj iloj, kiujn la foliumilo Firefox proponas – inter kiuj troviĝas Esperanto-vortaro. Tutmonde, laŭ la takso de la finna lingvisto Jouko Lindstedt, dek milionoj da homoj regas la lingvon.

[redakti] Klarigo

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia malantaŭaĵo doloras pro mia ĉiusemajna korekta seanco kun mia postmodernistino.

[redakti] Vidu ankaŭ