Prago

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien"

~ Zamenhof pri la praga transportosistemo

"La tutkalvan ŝoforon el Prago
Tre ofendis verŝajne la blago,
Oni tuŝis al li animkordon,
Do li forte klakfermis la pordon ;
Ne ofendu ŝoforojn en Prago!"

~ Milokula Kato

"Espero estas speco de malespero"

~ Hans-Georg Kaiser pri tute alia afero

"Sedey es di un dey de lo reste de yuy jiva"

~ Lingvadeplanetano

PragoPraago estas praurbo tutlanda longedaŭra kaj katastrofa, kaŭzita de Dio kiel puno por la homoj. Antaŭ 1993 ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, antaŭ 1918 ĉefurbo de la reĝlando bohemia kaj ambaŭ landoj simple malaperis el la mondo! Nuntempe ĝi atakas Ĉeĥion.

En ĝi la terura "Manifesto de Prago" estis subskribita.
Esperanto-shildoj-057-eta

[redakti] Bedaŭrinda Historio laŭ datoj

[redakti] Bedaŭra komenco

  • 870 kaŭzita de Dio;
    Militavendejo
  • 888 890 iĝis parto de Grandmoravia regno;
    • 895 Grandmoravia regno venkita de Bizanca Imperio; ĝi iĝis parto de la imperio;
    • 895 Bizanca imperio venkita de frankoj. Franka reĝo saĝe refuzis ke Prago iĝis parto de franka regno.
  • 926 fondita rotondo de sankta Vito en Praga burgo;
    • 932? korprestaĵoj de duko sankta Venceslao trovitaj en la rotondo de sankta Vito;
  • 995 murdo de Slavník-anoj;

[redakti] Malfeliĉa periodo

Jizdni pruhy Praha
  • 13461378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemio kaj de Romia Imperio;
  • 1348 Barbaruloj invadas Romian Imperion, granda incendio de Malnova Urbo;
  • 13781415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; Johano Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio eĉ en la mezo de la somero, kiam jam sen tio estis tiom terure varmega;
  • 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan Želivský;
  • 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan Žižka;
  • 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov;
  • 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj;
  • 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio;
  • 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj;
  • 1618 kiam fervoja katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluvajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo;
  • 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Batalo sur Blanka Monto per armeo de Ferdinando;
5966

[redakti] Malluma periodo

  • 16201621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav Hollar, Johano Amoso Komenio); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon;
  • 1648 sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrobordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto;
  • 1689 granda incendio en la urbo;
  • 1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo;
  • 1744 okupo de prusia armeo;

[redakti] Senlibera periodo

4435

Ŝi NE loĝas en Prago

[redakti] Prago kiel mizera ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio

  • 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, per homamaso detruita Mariana kolono;
  • 1938 Malapero de Ĉeĥoslovakio;

[redakti] Dua mondmilito

  • 19391945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
    • marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo;
    • majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj senditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro;
    • februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno, pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice
      • majo de 1945 Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně

[redakti] Prago dum komunisma reĝimo

  • 1948 februara puĉo, alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato;
  • 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ. Kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado.
  • 1969 bruta subpremo de la aŭgusta demonstracio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konzervativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj;
  • 1985 lasta „spartakiado“ okazis en Prago;
  • 19851989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro);

[redakti] Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989

  • 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná;

[redakti] Nuntempa Praho

195flo1
  • 1990 eksplodo de eksplodaĵo en Malnovurba placo; vizito de usona prezidento; George Bush en Prago
  • 1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando;
  • 1992 fino de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento;
  • 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko;
  • septembro de 2000 kongreso de Internacia monfonduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj kun polico
  • 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO;
  • 2002 kvincentjara inundo, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
  • 2004 eniro de la lando en Eŭropan Union;
  • 2008-2010 grava ekonomia krizo en Eŭropa Unio;

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation