Prahistorio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Leĝo pasintaĵon ne tuŝas"

~ Zamenhof pri prahistorio
1334672164776.png

"Prahistorio estas nomata la periodo daŭranta de la apero de prahomo ĝis la apero de Neciklopedio"

~ Vikipedio pri prahistorio

"Tio estas kurioze"

~ Tonjo del Barrio

"Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero"

~ Hans-Georg Kaiser pri tute alia afero
Giant Dinosaur Monster Robot.gif
Prahistorio estas tro malnova tempo, kiam homoj loĝis en kavoj kaj konstruis menirojn por adori la sunon. Tiam homoj ne konis agrikulturon kaj bredis dinosaŭrojn. En prahistorio viroj estis tro masklismaj kaj prenis virinojn per la haroj.

[redakti] Samseksemeco jam ekzistis en prahistorio

La arkeologistoj montris multe de la erotikaj kutimoj de primitivaj grupoj: seksumado kun bestoj, seks-objektoj kaj -ludiloj, gadmesoj, midzado (buŝa seksumado), ktp.

Marcos García Díez, kunordiganto de la prahistoriaj kavernoj de la hispana provinco de Kantabrio, kredas, ke la studoj ĝis nun realigitaj povas esti etikeditaj kiel kontraŭsamseksemaj, ĉar neniu el ili aludas al samseksemeco kaj tre malmultaj aŭdacas prezenti informojn pri la ceteraj seksaj praktikoj. Ankaŭ Eudald Carbonell, kundirektoro de la elfosaĵoj de la Sierra de Atapuerca, estas surprizita pro la silento pri samseksemeco, praktiko kiu tamen lasis multajn spurojn en diversaj eŭropaj lokoj, kiel Hamstrodamo. Tie en unu el bildo en la kavoj, kiu estis skulptita antaŭ pli ol 12.000 jaroj, oni povos vidi du lesbaninoj kiuj frotas siajn mamojn kun amema sinteno, kaj alia desegnaĵo trovita en la franca kaverno de La Marche montras anusan koiton inter du gejoj.

[redakti] Lernado

Filo de Neandervala prahomo montras sian ne tro brilan lernejan atestilon al la patro. Paĉjo rimarkas:

-- Nu, fileto. Mi komprenas, ke vi malsukcesis en la lernobjekto Bizonchasado, tio estas afero kompenebla: vi estas ankoraǔ malgranda kun nesufiĉaj fortoj, sed vi alkreskos al la tasko. Mi komprenas, ke vi ne trapasis Grotpentradon, tio estas alia afero, ja ĝi temas pri kapablo, kaj vi havas kapablon pri malmultaj aferoj. Espereble iam ankaǔ ĝin vi ellernos. Sed tio, ke vi falis ankaǔ en Historio!!! Kiel diable vi ne sukcesis enkapigi tiujn damnitajn unu kaj duonpaĝojn?
Aliaj lingvoj
wikia