Prahomo
El Neciklopedio
"Antaŭ nelonge mi rigardis, unu tia muknazulo desegnaĉas per ruĝa argilo sur la muro de la groto figuron de bizono. Mi frapis lin sur la kapon."
~ Prahomo pri arto
"Kompreneble praagordo estas agordo kaj prahomo homo."
~ Kalman Noel pri Prahomo
"Oni devas neniam diri 'tro malfrue'. Ankaŭ en la politiko neniam estas tro malfrue. Oni ĉiam havas tempon por nova komenco."
~ Konrad Adenauer pri alia afero
[redakti] Kulturo
Laŭ logiko, vortoj ne estas utilaj, ĉar prahomoj fartis bone sene. La unua poemo de la altamira prahomo ne estis soneto, sed bizono, tiel facila, ke prahomo povis fari ĝin. La prahomo, simile al la hodiaŭaj homedoj, estis vegetaranoj, sekve, ili ne manĝis bizonon, pro tio, ili faris longajn senvortajn poemojn pri tiu besto per unika sono gne. Tiuj poemoj estis nomitaj "bizonoj" (vere gnegnegne). Prahomoj diris la poemojn al bestoj, kiuj, tuj fuĝis pro tedo. Ĉar la bestoj ne volis aŭdi la poemojn, prahomoj komencis mortigi ilin.
[redakti] Skribo
Kvankam preskaŭ certe prahomoj ne parolis, arkeologistoj ĵus eltrovis ke kavernhomoj notas al si en la lingvo de Zamenhof. Tiu skribaĵoj ili faris sur pordoj de glaciigiloj.


