Preĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo"

~ Zamenhof pri preĝejo

"Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo"

~ Zamenhof nun pri celo de preĝoj

"Se ne estus "sed" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen"

~ Hans-Georg Kaiser

"Estas tiom da frenezaj esperantistoj..."

~ iu

Preĝo, bone, kiu estas preĝo? Laŭ ReVo preĝo estas la ago preĝi kaj vortoj de la preĝanto... Ne tre utila difino, ĉu ne?

2024665077 n

Enhavo

[redakti] Preĝoj diversaj

F preĝo

[redakti] Preĝo por akiri forton

Dio, donu al mi la forton por akcepti aferojn, kiujn mi ne povas ŝanĝi, kaj la aŭdacon, ŝanĝi aferojn, kiujn mi ne povas akcepti kaj metodon forigi la kadavrojn de personoj, kiujn mi mortigis pro naŭzo.

[redakti] Preĝo por mi-ne-scias-kio

Dio helpu al mi atenti, sur kies piedojn mi hodiaŭ tretas ĉar ili evenutale apartenas al postaĵo, en kiun mi devas rampi morgaŭ.

[redakti] Preĝo de la semajno

54 n
Preĝejo

Donu al mi la forton, Dio, en la laboro doni ĉiam 100%

- 12% lunde
- 23% marde
- 40% merkrede
- 20% ĵaŭde
- 5% vendrede

[redakti] Preĝo pri pacienco

Dio, se mi havas malbonan tagon helpu al mi ne forgesi, ke oni bezonas 42 muskolojn por montri malagrablan vizaĵon kaj nur 4 por etendi la mezan fingron por montri al homoj, kien ili povas meti ĝin.

Ameno

[redakti] Ĉiutaga preĝo

Nian ĉiutagan lanon donu al ni hodiaŭ.

[redakti] Preĝo por katolikaj junulinoj

— Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.

[redakti] Usone

Al la angla ekleziulo Robert Bird oni ŝtelis mallonge post la surteriĝo de l' aviadilo en Idlewild la preĝolibron. Novjorkana reportero sentas sin devigita bedaŭri la okazaĵon nome de sia urbo. Bird respondas: "Benata estu la lando, en kiu oni ŝtelas ekleziajn librojn!"
Aliaj lingvoj