Premio
El Neciklopedio
"Kun sia tuta domo kaj havo"
~ Zamenhof pri tute alia afero
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
"Semblas tre desfacila ke Ido konkurencez kontre Esperanto tale..."
~ idisto
Oni nomas premion ankaŭ donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por trompi eblajn klientojn. Ĝenerale, oni aĉetas aŭtomobilon kaj gajnas kiel "premio" krajonon aŭ ĉemizon; se oni aĉetas multkostan ĉemizon, gajnas kiel premio konfitaĵon, ktp.
La plej famaj premioj estas la Nobelpremioj, donata al kiu estas politike pli interesaj al Svedio, Norvegio aŭ NATO.
[redakti] Premioj al meritoj
- Premio Latin American Quality Awards Latinamerika Premio al plej sukcesaj espluatantoj kaj kunlaborantoj de Usono, kiuj eĉ ne scipovas la lingvon de sia lando.
- Premioj Príncipe de Asturias - Hispanio - al iu ajn, kiu akceptas ĝin.
- Nobel-premio pri paco, al amikoj de NATO.
- Nobel-premio pri literaturo, al iu ajn, kiu verkas librojn nedanĝeraj al Usono.
- Nobel-premio al usonanoj aŭ profesoroj de usonaj universitatoj.
- Medalo Fields, konsiderata simila al neekzistanta Nobel de Nerdeco.
- Polar Music Prize, konsiderata kiel Premio Nobel de Monda Muziko, al anglalingvaj muzikistoj.
- Premio Ernst von Siemens, konsiderata la Premio Nobel de Klasika Muziko, al germano, kiu sukcesas trompi usonanojn.