Prizono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3
Prizono

Prizono estas moderna afero.

"Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon."
~ Zamenhof pri kiel eviti prizonon

"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri prizono

"Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon."

~ Barack Obama pri prizonanoj

Prizono (bonalingve malriĉulejo) estas malliberejo por enteni krimulojn, distingita disde frenezulejo (malliberejo por enteni frenezulojn), laborejo (malliberejo por enteni proletojn) kaj lernejo (malliberejo por enteni studuntojn).

[redakti] Prizonoj tra la mondo

Germana prizono
Tra la mondo iras forta voko kaj ekzistas diversaj formoj de prizono.

[redakti] Britaj prizonoj

El brita militraporto: "N.N. mortkondamnita pro malkuraĝeco antaŭ la malamiko savas sian vivon per tio, ke li mortis en la prizono."

[redakti] Svedaj prizonoj

Oni iam invitis albanan esperantiston Lazer Shantoja al esperantista renkontiĝo en Svedio, sed li alvenis tien unu tagon malfrue. Ne trovinte hotelon li sin prezentis en la policejo kie oni sugestis al li tranokti en la tiea izoliga ĉambreto. Lazer konsentis.

En lia ĉambreto estis lito, tableto, necesejo kaj bretaro kun diversaj libroj kaj revuoj. Oni manĝigis lin kaj diris al li ke morgaŭon li nur frapu sur la pordo por ke ili malfermu ĝin.

Elirante el la izoliga ĉambreto, Lazer diris al la policisto: se ekzistus tia prizono en Albanio mi volonte enirus ĝin kiam ajn mi bezonus verki tute trankvile.

[redakti] Usonaj prizonoj

Usona militprizono
Prizono estas la plej okupata stato de Usono. La lando havas du specojn de prizono: normala prizono kaj milita prizono.

En normala prizono, oni devas labori senpage aŭ la gardistoj batados onin, foje ĝis morto. Por ĉiam gardi sin kontraŭ mortigo, seksperforto kaj sklaveco al aliaj prizonanoj, oni devas aniĝi en krimularo (ekzemple la Arja Kunfrataro aŭ Nacio Islama). Sed se oni estas kaptita de la gardistoj pro aniĝi en krimularo, ili metos onin en sola, senluma karcereto, kie oni vidos neniun ajn dum pluraj tagoj, semajnoj, monatoj aŭ eĉ jaroj.

En milita prizono, Usono ne permesas al prizonanoj tiom da homaj rajtoj, kiom en normala prizono.

[redakti] Saĝeco

Malliberulo ricevis leteron de sia edzino: "Mi decidis planti salaton en la malantaŭa ĝardeno. Kiu estas la plej taŭga tempo por tio?"

La malliberulo, sciante ke la gvardio de la malliberejo legas tutan poŝton, respondis al sia edzino tiel: "Kara edzino, bonvolu ne tuŝi la malantaŭan ĝardenon, mi petegas vin! Tie mi kaŝis tutan mian oron".

Post unu aŭ du semajnoj, li ricevis alian leteron de la edzino:

"Vi ne povas imagi kio okazis antaŭnelonge. Du homoj kun fosiloj aperis, kaj trafosis tutan la malantaŭan ĝardenon!"

La malliberulo skribis alian leteron:

"Kara edzino, NUN estas tempo planti la salaton!"

William Brankston

[redakti] Efiko je geedzoj

Maljunulino estis kaptita de la polico pro ŝtelo de ladskatolo de persikoj.

Ŝi pardonpetis al la juĝisto kaj diris, "Mi bedaŭras, sed ni havis nenion por manĝi."

La juĝisto demandis, "Kiomaj persikaj estis en la ladskatolo?"

"Ses," estis la respondo.

"En ordo," diris la juĝisto. "Sed vi havas malbonan kronikon de ŝtelado en butikoj, do mi ordonas por vi ses tagojn en la malliberejo, laŭ ĉiu persiko, kiun vi ŝtelis."

Ĉimomente, la edzo de la virino ekstaris kaj kriis, "Ŝi ŝtelis ankaŭ ladskatolon de pizoj!"

[redakti] Seksa ekscitigo

Viro eskapas el malliberejo, kie li estis enŝlosita dum dek kvin jaroj. Li perforte eniras en domon kaj ene, li trovas junan edzon kaj edzinon en lito. Li ligas la edzon al seĝo. Dum li ligas la edzinon al la lito, la malliberulo kuŝas sur ŝi, kisas ŝian kolon, kaj poste leviĝas kaj eniras en la banejon.

Dum li estas tie, la edzo flustras al sia edzino: “Aŭskultu, ĉi tiu viro estas eskapita malliberulo. Rigardu siajn vestaĵojn! Li probable daŭris multe da tempo en malliberejo, kaj ne vidis virinon dum multe da jaroj. Mi vidis kiel li kisis vian kolon. Se li deziros seksumadon, ne rezistu, ne plendu. Faru ion ajn, kion li postulus el vi. Kontentigu lin, malgraŭ tiom li naŭzeus vin. Tiu ĉi viro estas evidente tre danĝera. Se li kolerus, li mortigus nin ambaŭ. Estu forta, karulino. Mi amas vin!“

Ŝi respondis: “Li ne kisis mian kolon. Li flustris al mia orelo. Li diris al mi, ke li estas geja; li opinias ke, vi estas beleta, kaj li demandis al mi, ĉu ni havas Vaselinon? Mi diris al li, ke ĝi estas en la banejo. Estu forta, karulo. Mi amas vin, ankaŭ.“

[redakti] Vidu ankaŭ

Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorko | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtono | Viskonsino | Novjorko Vaŝingtonodoko
Teritorioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Puerto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj

Rilataj aferoj: Barack Obama | Esperanto-USA | Ĝizaz | Kapitalismo | Man-ovo | Milito | Sklaveco | Statuo de Libereco | Usonano
Tute senrilataj aferoj: Komunismo | Kontraŭusonismo | Piedpilko | Samseksemo | Terorismo