Nerdoj

El Neciklopedio

(Alidirektita el Profesoro)
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia-LGBT Ĉi tiu paĝo enhavas materialon trovitan humura de vikipediistoj
kaj estas konservita NUR pro tiu kialo.
Laŭ Vikipedio ĝi NE estas uzebla, nek uzinda, por ajnaj esploroj aŭ serioza apliko.

"Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas"

~ Zamenhof
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

"La intelekta vivo en Esperantujo emas aŭ emis esti . . . nu, ne konstante ĉe la plej alta nivelo"

~ Ralph Dumain

"La negrafika sistemo estas BSDa ligita kun MACH-kerno, dum la grafika faco bazitas sur NEXTstep."

~ Nerdo pri iu ajn, kiun mi ne komprenas

"Latina alfabeto estas teda"

~ J.R.R. Tolkien (alia nerdo)

"So I think neciklopedio is correct in its inclusion of nerd-"

~ krokodilo pri ĉi tiu artikolo

"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"

~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble

"Mi esperas ke en chi tiu diskuto ni ne tro nerdoziĝas"

~ Istvan Ertl pri bonalingva diskuto pri vorto "nerdo"

"Laŭ mi, ne"

~ Leo De Cooman
BillGates1
Nerdo, bonalingve Troleganto (Tro·leg·ant·o? Trol·eg·ant·o?), estas vorto kreita de Timothy Charles Paul por ofendi siajn nefikantajn plej inteligentajn kolegojn. Nerdoj loĝas en Nerdolando kaj laboras en Vikipedio. Nerdoj ĝenerale partoprenas de Internacia Senseksa Esperantista Junulara Unuiĝo, sed kelkaj estas malamikoj ne nur de seksumadon, sed ankaŭ de Esperanto.
Einstein-tongue

Enhavo

[redakti] Nerda lingvo

Nerdoj (bonalingve ŝtipkapuloj) uzas strangan slangon. Ekzemple, anstataŭ "kojono" ili diras testikon, anstastaŭ "piĉo" ili diras vaginon, urinon anstataŭ "piso", ktp. Ankaŭ ili uzas strangan gramatikon kun troa uzo de gramatikaj reguloj kaj gramatikaĵoj, ĉefe akuzativon. Mil diabloj!
Stephen Hawking StarChild

[redakti] Nerda ŝovinismo

Nerda ŝovinismo substrekas la superecon de la propra socia subkulturo kontraŭe al aliaj partoj de la homa socio. Ofte temas pri la enscenigo de laŭdira supereco de la propa lernoklaso aŭ tavolo kontraŭ alia grupo en la sama universitata sistemo, kiu laŭ scio, eduko aŭ sportemo konsideriĝas "pli malalta" kaj "malsupera", aŭ aliflanke pri la inscenigo laŭdira morala supereco kontraŭe al "pli sportema" socia grupo, kiu difiniĝas "aroganta" aŭ "dekadenca". Krom tiu "vertikala" nerda ŝovinismo inter pli "altaj" kaj pli "malaltaj" sociaj grupoj ankaŭ povas ekzisti ŝovinismo inter pli-malpli samnerdaj sociaj grupoj, ekzemple inter diversaj profesioj, komputilaj sistemoj aŭ en drasta kazo eĉ ŝovinismo inter la anoj de diversaj hobioj.

[redakti] Amara konfeso

Ni devas preni monon por tio, kion ni faras plezure... Ni faras tion eĉ kiam ni ne volas tion fari... Preskaŭ ĉiuj ne deziras pagi al ni... Ĉiuj blasfemas nin... Kaj superuloj kaj subuloj malrespektas nin. Kial ni fariĝis programistoj?

[redakti] Utileco

Nerdoj estas tre utilaj por uzi komputilojn, ĝenerale ili estas programistojhakeroj.

Du nerdoj babilas: - Hieraŭ mia konatulo rompis servilon... - Ĉu li estas hakero? - Ne, li estas idioto!

[redakti] Al virinoj

Sabrina banana

Nerdo estas mono, karaj virinoj! Ĝenerale nerdoj gajnas multan monon per komputilaj aferoj, negocoj, patentoj, aŭ, minimume per Nobel-premio, sed vi memoru ke vi devos helpi ilin, ekzemple:

Posttagmezo, ekstere neĝas. Malhelas. En la ĉambro lumas nur la fajro. Juna nerda juristo paroladas kun junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin? - Por tio vi estas tre... - Nu, se tamen?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandas, kion vi farus?
- Mi krie venigus la panjon!
La nerdo, perdis sian bonhumoron, li etendis la manon al sia ĉapelo, peza gemo pro rezigno flugis el lia brusto. - Adiaŭ, kara fraŭlino!
Ŝi iomete gapece rigardis lin, poste ekridis.
- Stulteta viro vi estas, mia nerĉo, ja mia panjo ne estas hejme.

[redakti] Amo

Virino amas nerdon ne kiam li donacas al ŝi florojn kaj ŝi ilin flaras, sed kiam li rakontas al ŝi pri specifoj de realigo de FTP-protokolo sub LINUX, dum ŝi sidas kaj ravite aŭskultas.
Zamenhof awers
Nobel Premio

[redakti] Sano

Foje nerdo diris al kuracisto: „Doktoro, mi deziras vivi almenaŭ cent jarojn." „Ĉu vi kutimas manĝi grasajn manĝaĵojn?" „Ne." „Drinki alkoholaĵojn?" „Ne." „Kio pri virinoj?" „Ne." „Kial je la diablo vi volas vivi cent jarojn?"

[redakti] Mortrisko

Nova studanto venas en komunloĝejojn, ricevas ĉambron.
Deĵoranto al li rakontas:
- Antaŭ vi ĉi tie loĝis studanto de ĥemia fakultato, dilegenta estis knabo, tre akurata...
- Kial tiam la granda verda makulo sur la plafono? Ĥemiumado?
- Bedaŭrinde tio estas li mem ...


Kiam mi plenkreskos

[redakti] Prelego

"Kiom via prelego sukcesis?" demandas amiko al nerdo. "Ĉu ĝi plaĉis al la aŭdintaro?"

"Ŝajne ĝi plaĉis," respondas nerdo. "Precipe ĉe unu el miaj frazoj estis granda aplaŭdo."

"Kiu frazo estis?"

"Estis la frazo, 'Kaj nun, gesinjoroj, mi finu mian paroladon!'"

[redakti] Tragedio

- Kio okazis? - demandas matene edzino sian edzon-programiston, kiu aspektas tre malgaja. - Ĉu la programo, kiun vi faris pasintnokte, ne ekfunkciis?

- Ne, ĝi ekfunkciis... - apatie respondas la edzo.

- Ĉu ĝi misfunkciis?

- Ne, tute ĝuste...

- Sed kio do okazis?

- Mi simple endormiĝis... sur la klavo "backspace"...

[redakti] Moderna vivo

Leciono en bazlernejo. La instruisto demandas:

- Infanoj, kiu scias la alfabeton?

Filo de programisto respondas:

- Mi scias!
- Do diru laŭorde!
- QWERTYUIOP....

[redakti] Vidu ankaŭ