Komputisto
El Neciklopedio
"Min ne petas pri programo,
aŭ pro mono, aŭ pro amo.
Mi ne estas komputisto;
estas mi esperantisto.""Legu vi mem"
~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo
"Plej grava leĝo de komputisto: Kiam vi komputadas, malgraŭ kio ajn okazo,
ŝajnigu kvazaŭ tion vi celis"
"Danĝera!"
~ Tigro pri Komputisto
Enhavo |
[redakti] Komprena kapablo
Edzino, al komputisto:
- Karulo, iru al la magazeno kaj aĉetu salamon. Se ili havas ovojn, aĉetu dekduon.
La programisto alvenas magazenon:
- Ĉu vi havas ovojn?
- Jes.
- Tiam, bonvolu doni al mi dekduon da salamoj.
[redakti] Programisto kaj ŝamano
Laboro de programisto kaj agado de ŝamano tre similas: la unua kaj la alia balbutas diversajn nekompreneblajn vortojn kaj ambaŭ absolute ne povas klarigi kial okazas efiko.[redakti] Linukso kaj Mikrosofto
Ses komputistoj (tri Linukso-kodantoj kaj tri Microsoft-kodantoj) iris per trajno al granda komputa konvenon. La mikrosoftanoj havis tri biletojn, sed la linuksanoj nur havis unu. La mikrosoftanoj demandis al la linuksanoj kiel ili faros, kaj ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."
Kiam ili vidis la kontrolisto, la linuksanoj ekstaris, kaj ili entris triope en unu necesejo. La mikrosoftanoj donis iliajn tri biletojn, kaj kiam la kontrolisto alvenis al la necesejo, li frapis sur la pordo kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!", kaj la linuksanoj glitis ilia bileto sub la pordo.La mikrosoftanoj vidis ĉi tion, kaj ili decidis fari tiele dum la hejmvojaĝo. Kio diritis, tio faritis, kaj dum la hejmvojaĝo, la mikrosoftanoj nur havis unu bileton. Sed ili estis miregigitaj kiam li malkovris ke la linuksanoj ne havis iom bileton! Ankoraŭ la mikrosoftanoj demandis kiel ili faros, kaj ankoraŭ ili respondis: "Vi ja vidos kiel ni faros..."
Do, kiam la kontrolisto viditis, la tri mikrosoftanoj entris triope en unu necesejo, kaj la linuksanoj entris triope en alia necesejo— sed kiam la pordoj fermitis, unu el la linuksanoj rapide eliris el la necesejo, kaj li frapis sur la pordo de la necesejo de la mikrosoftanoj, kaj diris: "Vian bileton, bonvolu!"
[redakti] Amara konfeso
Ni devas preni monon por tio, kion aliaj faras plezure...
Ni faras tion eĉ kiam ni ne volas tion fari...
Preskaŭ ĉiuj ne deziras pagi al ni...
Ĉiuj blasfemas nin...
Kaj superuloj kaj subuloj malrespektas nin.
Kial mi fariĝis programisto?
[redakti] Naĝado
Iam, programisto dronis en la maro. Multaj marsoldatoj staris sur la plaĝo, sed la programisto daŭre kriis, "F1, F1" kaj neniu komprenis.
[redakti] Sanproblemoj
Rekontiĝas du programistoj. La manoj de unu estas pansitaj. Alia demandas:
- Kio okazis?
[redakti] Kuracado
- Doktoro, mia 17-jara filo havas troan pasion al komputilo. Li eĉ dormas apud ĝi. Kiel oni povas malkutimigi lin de tiu aĵo?
- Solvo estas tre simpla! Brando, cigaredoj kaj virinoj.

