Promeso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĵuri kaj reĵuri"

~ Zamenhof pri promeso

"Pri promesoj laŭte ridu"

~ Hans-Georg Kaiser
126466287016.jpg

"Ĉi tio estas enciklopedio kaj supoze la homoj estas sufiĉe kleraj por ne sin lasi trompi facile"

~ La Belulino dormanta en Arbaro pri Neciklopedio

Promeso estas unuflanka mensogo pri onta ago aŭ evento. Ĝi okaziĝas inter du aŭ pli da personoj, el kiuj (almenaŭ) unu diras kion li faros celante trompi la alia(j)n. Promesoj, pro sia direkto al estontaĵoj, neniam estas tutsekuraj. Ili estas ligita ankaŭ al la malfido. Kvankam promeso ofte similas unuflankan avantaĝon, promesojn ofte propononas reciprokajn avantaĝojn. En multaj kulturoj malplenumon de promeso signifas honorecon. Paradokso estas, ke oni povas promesi ion, sen teni ĝin, kredante, ke oni eblas teni ĝin.

[redakti] Nerdaĵo

Ekzemple Petro diras:

Mi alvenos antaŭ la 2-a.

Poste, priparolante la diraĵon de Petro, Mario diras:

Petro promesis, ke li alvenos antaŭ la 2-a.

Tiam ni scias definitive, ke laŭ la vidpunkto almenaŭ de Mario, la diraĵo de Petro estis PROMESO. Kompreneble, poste Petro povas dementi: "Mi ne promesis!" - kio nur pruvas, ke parolagoj ekzistas kaj funkciadas en lingvouzado.

[redakti] Zamenhof

  • Promesoj estas kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de Z, kies teksto estas la jena:
„Mi subskribinto, promesas ellerni la proponitan de D-ro Esperanto lingvon interracian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian seman promeson.“ Subskribo.
Sur la dorsa flanko: mono, adreso.

Personoj, principe kontraŭaj al ideo de lingvo internacia, aŭ neantaj ĝian eblecon, estis petataj resendi la karteton kun subskribo: „kontraŭ“. Tiuj, kiuj estis pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de nombro de adeptoj, devis respondi per la vorto „senkondiĉe“.

Content Navigation
Aliaj lingvoj